Prudnik

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Komunumo Prudnik)

Prudnik (pole Prudnik; germane Neustadt in Oberschlesien, Neustadt an der Prudnik; ĉeĥe Prudník) estas urbo en Opolio en Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 19 747 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 963 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Prudnik.

Prudnik
germane: Neustadt

Flago

Blazono

Flago Blazono
Fotomontaĵo
urbo
Prudnik (Pollando)
Prudnik (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Prudnika
Provinco Opolio
Distrikto Distrikto Prudnik
Komunumo Prudnik
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en proksimume dum 1255
Urborajtoj 1279
Koordinatoj 50° 19′ N, 17° 36′ O (mapo)50.31666666666717.6Koordinatoj: 50° 19′ N, 17° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo Proksimume 265 m
Areo 20,50 km²
Loĝantaro 19747 (en 2021)
Loĝdenso 963 loĝ./km²
Poŝtkodo 48-200
Telefona antaŭkodo 77
Aŭtokodo OPR
TERYT 5162310044
Estro Grzegorz Zawiślak
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 3
Poŝtkodo de estraro 48-200
Telefono de estraro 77 406-62-00
Fakso de estraro 77 406-62-28
Poŝto de estraro um@prudnik.pl
Komunuma retejo http://www.prudnik.pl
vdr

Historio redakti

Spuroj de restado de la homo estis konfirmitaj per arkeologiaj esploroj kaj koncernas paleolitikon. La loka praslava loĝantaro ligis komercajn kontaktojn kun Romo, kion dokumentas trovitaj romiaj moneroj el la jaroj -700 – 1250.

Dum la Tria Silezia Ribelo la polaj ribelantoj provis konkeri la urbon. Aŭguste kaj septembre 1939 Gestapo arestis la ribelantojn kaj aktivuloj de la Asocio de Poloj en Germanio direktante ilin al koncentrejo Buchenwald. Ĝis marto 1945 la urbeto estis parto de Germanio, havis germanlingvan loĝantaron kaj nomiĝis Neustadt. "Liberigita" de Ruĝa Armeo la urbo ektroviĝis sub la soveta okupado de Pollando, la germanlingvanoj estis elpelitaj kaj novaj urbanoj venigitaj el la orientaj teritorioj de Pollando transprenitaj de Sovetunio. En 1946 la ŝtata Komisiono por trovo de loknomoj fiksis novan, nun polan nomon de la urbo.

Esperanto en la urbo redakti

En 1922 okazis kongreso de esperantistoj en la urbo.[1] Wilhelm Herrmann, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA) venis de la urbo.

Konindaj personoj redakti

Partneraj urboj redakti

Galerio redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti