Komunumo Rokiškis

komunumo en Litovio
Rokiškis
blazono de Rokiškis situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Panevėžys (ĝis julio 2010)
administra centro: Rokiškis
nombro de loĝantoj: 27 790 (en 2023)
en la urbo mem:: 11 765 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1807 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 458
koordinatoj: 55° 58' norde, 25° 36' oriente

Rokiškis estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio, 60 kilometrojn norde de Utena kaj proksime al la limo al Latvio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Rokiškis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 40 000 loĝantojn (en 2014 estis 32 750 kaj en 2023 27 790 loĝantoj,), kaj la urbo 16 000 (en 2011 14 350 kaj en 2020 11 765). Pliaj urboj de la komunumo estas Obeliai kaj Pandėlys.

La regiono estas kampara, kaj produktiĝas aparte multe da bovina lakto. Nacie famaj estas la diversspecaj fromaĝoj de Rokiškis.

Eksteraj ligiloj redakti