Komunumo de Taizé

La Komunumo de Taizé estas monaĥa ekumena ordo kuniganta diversajn konfesiojn kiu situas en Taizé, ĉirkaŭ dek kilometrojn norde de Cluny, departemento Saône-et-Loire, Francio. La komunumo estas plej konata pro siaj ekumenaj junularaj renkontiĝoj, kiuj ĉiujare allogas ĉirkaŭ 100.000 vizitantojn[1]. Tamen ankaŭ plenkreskuloj pli ol 30-jaraj havas apartan loĝlokon kaj sian propran programon. Se ili ne venigas grupon de gejunuloj al Taizé, ili rajtas veni unufoje jare kaj limigo en la semajnoj kun multaj partoprenantoj[2].

Komunumo de Taizé
emblemo
religia ordenoensembloorganizaĵo
Komenco 1949 vd
Geografia situo 46° 30′ 49″ N, 4° 40′ 37″ O (mapo)46.5136111111114.6769444444444Koordinatoj: 46° 30′ 49″ N, 4° 40′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Taizé
Situo Saône-et-Loire
Komunumo de Taizé (Francio)
Komunumo de Taizé (Francio)
DEC
Komunumo de Taizé
Komunumo de Taizé
Map
Komunumo de Taizé
Fondinto(j) Frato Roger vd
Ĉefestro(j) Brother Alois • Frato Roger • Andrew Thorpe vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kruco de Taizé kombinas du kristanajn simbolojn, la krucon kaj la kolombon (ankaŭ paco-simbolon).

La kunvenoj okazas en Taizé kaj diversaj aliaj lokoj. Roger Schutz fondis la komunumon en 1942. Ĝis li estis murdita en 2005, Schutz estis la prioro de la komunumo. La aktuala prioro (2020) estas la germana katolika Frato Alois Löser. La "Kantoj de Taizé" estas kantataj en dekoj da lingvoj kaj dum multaj diservoj tra la mondo.

Jaron post jaro, la Komunumo de Taizé disvolviĝis : kunuloj tiel alvenis al Frato Roger kaj ĝi nuntempe konsistas el cento da fratoj el almenaŭ 25 landoj, kiuj estas ĉu katolikoj, ĉu el diversaj evangeliaj devenoj, ĉu ortodoksoj. La komunumo akceptas neniun donacon por si mem. La fratoj perlaboras sian vivon. La individuaj heredaĵoj estas transdonataj al la senprovizituloj.

La repaciĝo estas la pleja gravaĵo en Taizé. Fratoj regule vizitas diverajn kristanajn komunumojn tra la mondo, por subteni ilin en sia serĉo por paco kaj repaciĝo[3].

Ĉiusabate posttagmeze oni aranĝas retan atelieron. Ĉi tiuj atelieroj konsulteblas ĉe "Ateliers du samedi" la retejo de Taizé (vidu sub 'Eksteraj ligiloj').

Fondinto kaj prioro redakti

Frato Roger Schutz (elprononci roĵe ŝuc) estis la filo de svisa pastoro.

Kiam li estis juna studento pri teologio, li sentis sin, 1940, pelita por "konstrui komunan vivon, en kiu la repaciĝo laŭ la Evangelio estus konkretaĵo vivata. Li instaliĝis en Taizé, en la franca regiono Bourgogne [Burgonjo], kien kelkaj kunuloj el diversaj eklezioj rekuniĝis kun li. Frato Roger diris pri li mem : "Mi malkovris mian kristanan identecon tra repacigo en mi mem de miaj evangeliaj devenoj kun la kredo de la Katolika Eklezio." Li estis murdata je la 16-a de aŭgusto 2005, dum vespera preĝo. Tial depost 2015 Frato Alois Löser, kiu jam reprezentis la Komunumon de Taizé kaj fariĝis ties voĉo ekde sia nomiĝo kiel posteulo far Frato Roger en la 1997-a, fariĝis la prioro por vivigi la komunumon post la forpaso de ĝia fondinto.

La Komunumo de Taizé pere de sia fondinto havis bonajn kontaktojn kun Karol Wojtyla, esperantisto kiu poste fariĝis papo Johano Paŭlo la 2a, La papo invitis la fondinto ĉiujare kaj diris pri la loko ke "Vi venas al Taizé kiel ĉe la rando de fonto"[4].

Alparolo de la prioro redakti

Kutime ĵaŭdon vespere, la prioro alparolas la vizitantojn kadre de la vespera preĝo.

La alparolo estas plejparte en la franca, la traduko okazas en diversaj lokoj de la preĝejo aŭ per laŭtparoliloj (por grandaj lingvogrupoj kiel ekzemple la germana) aŭ per aŭdiloj.

 
Preĝejo de la repaciĝo en Taizé kaj malantaŭ ĝi ortodoksa kapelo.

Ekumenismo redakti

La komunumo estas tre vizitata de multaj homoj, inkluzive de nekredantoj, kiuj venas plurfoje al Taizé. Ĉiuj fratoj estas konvinkitaj pri la baza principo formulita de frato Roger: “Antaŭ ĉio ni volas esti homoj, kiuj aŭskultas unu la aliajn. Ni ne estas instruistoj.“ Pro tiu principo, la komunumo gajnas gravecon por la ekumena movado. Gravas al la komunumo, ke ili ne reprezentas sian "propran teologion": "Estas neniu mesaĝo de Taizé" [5]. En 2018 ekestis Ortodoksa Kapelo en kiu troviĝas multaj ortodoksaj ikonoj.

Agadoj dum Taizé-semajno redakti

Por la periodoj inter preĝoj kaj manĝoj, eblas elekti unu el tri temoj, el kiuj plej multaj temas pri bibliaj tekstoj aŭ eltiraĵoj de la letero de Taizé . Tiuj leteroj poste estas prezentataj ĉiutage en la mateno kadre de la enkonduko al la Biblio fare de frato kaj poste diskutataj en multnaciaj kaj ofte plurlingvaj grupetoj. Ankoraŭ ne estas laborgrupo en Esperanto por faciligi facilan komunan lingvon. Posttagmeze iu servo al la komunumo ekzemple helpantoj por la propra laborejo de Taizé nomata Cadole, helpantoj por ordigi, helpantoj por starigi kaj malmunti la grandkapacitajn tendojn kaj trejnitajn kantistojn por la koruso dum la diservoj inter la vizitantoj. Antaŭ la vespermanĝo estas la okazo partopreni atelieron[6] aŭ diskuton pri temoj, kiuj ĉiutage ŝanĝiĝas.

Renkontiĝejoj en diversaj lingvoj redakti

Ekestis kutimo nomi divesajn paviljonojn en lingvoj ligita al lokoj kiuj iel rilatas al Taizé: El Abiodh (Alĝerio) estas la malgranda gastigejo, La Morada (Ĉilio) estas la administrejo, Oyak (Kameruno) estas la kiosko kie aĉeteblas varoj laŭ moderaj prezoj, Olinda (Brazilo) estas tereno por familioj kiuj ĉeestas, Chittagong (Bangladeŝo) estas kampadejo. Wanagi Tacanku estas konstruaĵo sub "La Morada" kaj la sonorilturo kie renkontiĝas Taizé-ŝoforoj interesitaj pri arto kaj kie okazas atelieroj kaj ekspozicioj. Wanagi Tacanku signifas "Lakta Vojo" en la lingvo de la Lakotaj indianoj[6].

Semajnoj kun specialaj trajtoj redakti

Dum iuj semajnoj, la fratoj nur invitas iujn celgrupojn al Taizé: En 2018 ekzemple estis semajno kiu estis nur por junaj plenkreskuloj (en aĝo de 18 ĝis 35) [6]. La programo konsistas el forumoj: junuloj el diversaj kontinentoj, dungitoj de internaciaj organizaĵoj aŭ kristanaj komunumoj kaj solidaraj iniciatoj. Temoj de renkontiĝo en 2017,[7] kiu okazis sub la devizo "Nia devontigo al frateco preparas pacon", estis ekzemple "La defioj de demokratio en tempo de tutmondiĝo kaj populismo" aŭ la temo de "perforto en la Korano kaj la Nova Testamento", "Justa komerco", "socia entreprenado"[8].

Sekureco redakti

Post la teroratakoj en Parizo, mezuroj pri protekto kontraŭ tiuj atakoj pliigis en Francio ( Plan Vigipirate)[6]. Ĉiu grava evento estas protektata de militistaj patroloj - kaj Taizé estas "grava evento" ĉiusemajne. Tage kaj malfrue vespere, armitaj soldatoj kaj polico patrolas la regionon, dum la loka "Preĝejo de repaciĝo" estas protektita dum la preĝoj. Estas ankaŭ sakaj kontroloj.

Renkontiĝoj en aliaj kontinentoj redakti

Unuafoje en Sud-Afriko (1995), Kenjo (2008), Ruando (2012), Benino (2016)[9]. Ankaŭ okazis junularaj renkontiĝoj sur la azia kontinento: Hongkongo (2018), Filipinoj (2010), Barato (2006). En Mezoriento: Libano (2019), Egiptio (2017). Sur la amerika kontinento okazis renkontiĝoj en Karibio (Porto-Riko, Haitio kaj Kubo, 2014), Meksiko kaj Usono[10].

Internaciaj interŝanĝoj redakti

Fine de la sesdekaj jaroj kaj precipe post la movadoj de majo 1968, multaj gejunuloj venis al Taizé, sed ankaŭ en la 21-a jarcento. Eblas rete registri ĉeeston, sed necesas almenaŭ du semajoj antaŭ la alveno. Se vi volas prepari vin por la semajno en Taizé, la fratoj rekomendas, ke vi familiariĝu kun la ĉiutaga strukturo kaj lernu pri la simpla vivmaniero en Taizé. Ankaŭ povas esti utile "aŭskulti" iujn el la kantoj de Taizé[11]. Krome nun estas kelkaj filmoj, kiuj priskribas la restadon pli detale.

Junularaj renkontiĝoj redakti

Ĉiusemajne (sed precipe somere kaj ĉirkaŭ Pasko) miloj da gejunuloj el la tuta Eŭropo venas al Taizé por kutime pli mallonga (unu semajno) aŭ kelkfoje pli longa periodo de renkontiĝo kaj pripensado[12].

 
Eŭropa renkontiĝo en Stuttgart, Germanio (1996)

Eŭropa junulara renkontiĝo redakti

Ĉiujare de la 29-a de decembro ĝis la 2-a de januaro okazas junulara renkontiĝo en granda urbo ie en Eŭropo. Dekmiloj da gejunuloj partoprenas ĉi tiujn renkontiĝojn. Ilin gastogas pariĥoj, komunumoj kaj familioj de la urbo, kie okazas la renkontiĝo. Multaj povas iri ĉe familioj, kun kiuj ili eble kunfestos la Novjaron.

Letero de Taizé en Esperanto redakti

Longtempe antaŭ la malkonstruo de la Berlina Muro, la fratoj de Taizé iris diskrete en la landojn de la Orienta Eŭropo por renkonti la junulojn. Tiel estiĝis privilegia kontakto de Taizé kun la Orienta Eŭropo[13].

La Letero de Taizé aperas ĉiu-jare en multaj lingvoj. En 1996 ĝi aperis ankaŭ en Esperanto.

Kantoj de Taizé redakti

 
Multlingva kajero de 'Kantoj' de Taizé

La kantoj ne sekvas popularan muzikstilon, sed fakte ĉantoj t.e. ripetitaj meditaj kantoj. Preskaŭ ĉiuj kantoj povas esti kantataj en pluraj lingvoj[14]. La kantoteksto ofte baziĝas sur skribaĵoj, ofte el Psalmoj aŭ Evangelioj. En la lastaj jaroj la nombro de kantoj pliiĝis, kies tekstoj baziĝas sur ŝlosilaj asertoj, citaĵoj aŭ preĝoj de grandaj teologoj. La kantoj "Herre, visa mig vägen" kaj "Tu palabra, Senor", kiuj estis publikigitaj kiel "provizoraj" eldonoj en la somero de 2018, rilatas al deklaroj faritaj de Sankta Birgitta kaj Miguel de Unamuno.

La kantoj estas verkitaj latine, en plej diversaj lingvoj parolataj en Eŭropo kaj, lastatempe, en la araba aŭ en lingvoj el Malproksima Oriento. Ĉiujare aperas kantlibro "Chants de Taizé" (Kantoj de Taizé). Tiuj ĉi estas la lingvoj en kiuj la kantoj povas esti kantitaj [15] (interkrempe la nombro de kantoj): angla (58 kantoj), litova (38), germana (34), itala (34), pola (32), portugala (28), franca (24), hispana (24), hungara (20), kroata (16), slovena (13), ukraina (13), albana (11), nederlanda (10), sveda (10), rusa (9), ĉeĥa (9), korea (8), ĉina (7), bulgara (6), estona (6), norvega (6), araba (5), kataluna (5), slovaka (5), soto-cvana (5), svahila (5), malaja (4), japana (4), volofa (4), dana (3), rumana (3), tagaloga (3), bengala (2), (nov-) greka (2), hinda (2), islanda (2), kmera (2), latva (2), tamila (2), taja (2), zulua (2), filipina (1), kimra (1), eŭska (1), hebrea (1), lakota (1), malagasa (1), cvana (1), turka (1), vjetnama (1).

Helpo al rifuĝintoj kaj malriĉuloj redakti

La Komunumo de Taizé havas tradicion esti akceptejo por riguĝintoj[16]. Opérantion Espérance (Operacio Espero) celas gastigi rifuĝintojn kaj helpi ilin esti aŭtonomaj ekde kiam ili ricevas la statuton de rifuĝinto. Opération Espérance en 2017 ankaŭ helpis financi okulkuracan centron en DR Kongo[16].

Noktoj de lumoj redakti

La Nokto de Lumoj temas pri preĝoj kun ĉantaj kantoj de Taizé, kiuj okazas aŭtune kaj vintre en multaj paroĥoj kaj estas preparo al la eŭropaj junularaj renkontiĝoj jarŝanĝe. Teksta propono por la projektado de tia "Nokto de Lumoj" estas eldonata ĉiujare[17].

 
Taizé - Nokto de la lumetoj.

Financoj redakti

La fratoj de Taizé vivtenas sin pere de enspezoj de sia ceramikaj laboroj kaj aliaj artaĵoj kiel la emajlita kruco de Taizé, kiu disponeblas en diversaj koloroj kaj grandecoj. Krome la fratoj vendas multajn librojn kaj diskojn kun la "Kantoj el Taizé". La fratoj ne akceptas donacojn kaj heredj estas transdonitaj al senhavuloj. Sur la diversaj kontinentoj la komunumo subtenas homojn en malfacilaĵoj. La nomata "Operacio Espero" subtenis ekzemple rifuĝintojn en Hungario kaj Jordanio, la konstruadon de okula kliniko en DR Kongo aŭ helpis la viktimojn de tertremo en Nepalo. La komunumo Taizé sendis humanitaran helpon al Nord-Koreio ekde 1998, ĉefe medicinajn provizojn kaj infanan nutradon[18]. Krome oni foje devas helpi gejunulojn, kiuj ne kapablas pagi sian propran vojaĝon kaj volas resti en Taizé por la eŭropaj junularaj renkontiĝoj, ĉar ili venas el foraj landoj kun malfavora ekonomia situacio.

Por loĝado kaj manĝoj, junuloj el Germanio ekzemple pagas inter 7 € kaj 10 € po persono tage. La sumo varias laŭ la devenlando por konsideri malsamajn ekonomiajn cirkonstancojn. Tiel la partoprenantoj povas kontribui laŭ siaj personaj cirkonstancoj, por ebligi al la finance pli malfortaj havi pli malmultekostan restadon[19].

Literaturo redakti

(de) Marc Dannlowski: Taizé – Pilgerweg zur Ökumene. Logos Verlag, 2004, ISBN 3-933828-98-8.

(de) Klaus Nientiedt (eld..): Taizé – Weltdorf für innere Abenteuer. Herder, Freiburg, 2006, ISBN 3-451-05715-8.

Transporto redakti

En Taizé estas du bushaltejoj sur la loka busitinero de Chalon-sur-Saône tra Cluny kaj la TGV-stacidomo Gare de Mâcon-Loché-TGV al Mâcon. La bushaltejo "Marie Taizé" estas ĉe la montopiedo kaj malgravas por la junularaj renkontiĝoj. La bushaltejo "La Communauté" estas la haltejo ĝuste antaŭ la akceptejo ("Casa"). Se vi uzas la publikan buslinion por atingi Mâcon la tagon de via foriro, vi povas antaŭe registri vin en liston por rezervi sidlokon en la buso.

Vidu ankaŭ redakti

Frato Roger

Ekumenismo

Tago de preĝo multreligia

Parlamento de religioj de la mondo

Interreligia dialogo

Dialogo de la Katolika Eklezio kun la Orientaj ortodoksaj eklezioj

Qantara.de

Eksteraj ligiloj redakti

Taizé (Lingvoj عربي araba, български bulgara, čeština ĉeĥa, 中文 ĉina, dansk dana, Deutsch germana, eesti estona,English angla, Español hispana, français franca, hrvatski kroata, Bahasa Indonesia indonesia, italiano itala, 日本語 japana, kisvahila, 한국어 korea, latviešu latva, lietuvių litova, magyar hungara,Nederlands nederlanda,norsk norvega, polski pola, српски serba, suomi finna,svenska sveda,தமிழ் tamila,українська ukraina,Tiếng Việt vjetnama)

(de) Informoj pri junularaj renkontiĝoj

(de) Informoj pri junularaj renkontiĝoj, Vojaĝo el Svislando

(fr) La letero de Taizé 2010[rompita ligilo]

(fr) Ateliers du samedi, Taizé

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Communauté de Taizé en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (de) Die Brüder von Taizé, en: Domradio. la 21-an de julio 2015,
  2. (de) Erwachsenentreffen - Taizé. www.taize.fr.
  3. (fr) En communion par la prière Arĥivo de Internet Archive, www.taize.fr, 2014.
  4. (de) Man kommt nach Taizé wie an den Rand einer Quelle“. En: Taizé. la 8-an de oktobro 2016,
  5. (de- Rex Brico: Taizé – Frère Roger und die Gemeinschaft. Freiburg im B. 1979, paĝo 202.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 (de) ARTtogether: Verschiedene Workshops und eine Ausstellung - Taizé. www.taize.fr.
  7. https://www.taize.fr/de_article22589.html
  8. (de) "Ein besonderes Wochentreffen für Jugendliche von 18 bis 35". En: Taizé. la 16-an de decembro 2017
  9. (de) Die nächste afrikanische Etappe des Pilgerwegs des Vertrauens, en: Taizé la 18-an de majo 2018,
  10. (de) Den Jugendlichen auf dem amerikanischen Kontinent zuhören - Taizé. www.taize.fr.
  11. (de) Wie bereitet man sich am besten vor? - Taizé. www.taize.fr.
  12. (fr) Informoj pri aktualaj renkontiĝoj Arkivigite je 2020-10-30 per la retarkivo Wayback Machine, taize.fr
  13. (fr) Taizé, laboratoire d’une autre Europe Arĥivo de Internet Archive, La Vie.fr
  14. (de) Mit Gesängen beten - Taizé. www.taize.fr.
  15. Chants de Taizé 2018–2019
  16. 16,0 16,1 (fr) Opération Espérance, taize.fr
  17. (de) Nacht der LIchte (serĉresultoj), www.taize.fr
  18. (de) Die „Operation Hoffnung“ – konkrete Solidarität. En: Taizé.
  19. (de) Kostenbeitrag - Taizé. www.taize.fr.