Koncepta aŭtomobilo

(Alidirektita el Koncept-aŭto)

Koncepta aŭtomobilo estas aŭtomobila prototipo, produktita por ŝoprezento kiel novstila veturilo, teknologio kaj ĉefe dezajno antaŭ la produktado. Ili estas ofte prezentitaj por mezuri la reakciojn de konsumontoj pri la nova kaj radika dezajno.

Konceptaj aŭtoj tre malofte iras direkte en produktadon; ili plej ofte suferas ŝanĝojn en dezajno por igi ilin praktika kaj kostmerita. La konceptaj aŭtoj ofte havas radikalan dezajnon tiel uzado de nekutimaĵoj kiel 3, 6 aŭ pli da radoj, flugilaj pordoj, specialaj alojoj, karbofibroj ktp.

Ĉar plimulto de la konceptaj aŭtoj estas malpraktika kaj multekoste, multoj el ili neniam iras en produktadon.

Ekzemploj redakti