Unua koncilio de Konstantinopolo

La Unua koncilio de Konstantinopolo (antikve-greke Πρώτη σῠ́νοδος τῆς Κωνστᾰντῑνουπόλεως, Prṓtē súnodos tēs Kōnstantīnoupóleōs, latine Concilium Cōnstantīnopolītānum prīmum) okazis inter majo kaj julio de 381, konsiderata kiel la 2-a Ekumena Koncilio por la kredantoj de la Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Orientaj ortodoksaj eklezioj (Kopta Eklezio, Armena Apostola Eklezio kaj aliaj) Anglikanismo kaj Luteranismo.

Unua koncilio de Konstantinopolo
ekumena koncilio
Komenco majo 0381 vd
Fino julio 0381 vd
Antaŭe Unua koncilio de Niceo vd
Poste Koncilio de Efezo vd
Agareo

lektoro

vdr
Unua Koncilio de Konstantinopolo.
Unua koncilio de Konstantinopolo
2-a Ekumena Koncilio
Dato 381
Agnoskata de Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, orientaj ortodoksaj eklezioj, anglikanismo kaj Luteranismo
Antaŭa koncilio Unua koncilio de Niceo
Posta koncilio Koncilio de Efezo
Kunvokita de Imperiestro Teodozio la 1-a
Prezidita de Meletios de Antioĥio, Gregorio de Nazianco kaj Nektario.
Kvanto da partoprenantoj 150
Ĉeftemo Arianismo, Makedoniismo, Apolinariismo.
Kanonoj 7

Kaŭzoj redakti

Post la celebrado en 325 de la koncilio de Niceo en kiu kondamniĝis kiel hereza doktrino la arianismo, tiu doktrino, kiu neis la diecon de Jesuo Kristo, forte renaskiĝis en Konstantinopolo mem helpe de ĝia episkopo, Eŭsebio de Nikomedio, kiu sukcesis konvinki la sukcedintojn de la imperiestro Konstanteno subteni la arianismon kaj malakcepti la ortodoksan linion aprobita en Niceo kaj anstataŭigi la niceajn episkopojn per arianoj.

Krome, naskiĝis nova doktrino defendita de Makedonio de Konstantinopolo, kiu, kvankam akceptante la diecon de Kristo, neis ĝin rilate al la Sankta Spirito. En tiu situacio troviĝis Teodozio la 1-a kiam en 379, li entroniĝis en la Orient-Romia Imperio. Por solvi la doktrinajn disputojn, kiuj minacis la pacon, li decidis kunvoki al sia ĉefurbo Konstantinopolo la episkopojn de sia teritorio. Nur en 392, pli ol jardeko post la koncilio, li fariĝis imperiestro ankaŭ de la Okcident-Romia Imperio, kaj li mortis la 17-an de januaro 395.

Decidoj de la koncilio redakti

Grava decido de tiu ĉi koncilio estis la revizio de la Nicea kredo enkondukante en ĝin la doktrinon pri la kunsubstanceco de la Sankta Spirito kun la Patro kaj kun la Filo pere de la esprimo, "la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganta, … kiu kun la Patro kaj la Filo estas adorata kaj glorata" (τὸ Πνεῦμα τὸ Ἅγιον, τὸ κύριον, τὸ ζῳοποιόν, … τὸ σὺν Πατρὶ καὶ Υἱῷ συμπροσκυνούμενον καὶ συνδοξαζόμενον).

En la koncilio oni ankaŭ kondamnis la arianismon, makedoniismon kaj la apoloniismon. Oni malpermesis intervenon de episkopoj en aferojn de aliaj provincoj, kaj oni atribuis al episkopo de Konstantinopolo (kiun oni priskribis kiel "nova Romo") la plej altan honorrangon, post la episkopo de Romo mem.

Eventoj post la koncilio redakti

Post la fino de la koncilio, la imperiestro Teodozio publikigis dekreton por sia teritorio, per kiu la eklezioj devis restaŭri la episkopojn kiuj konfesis la egalecon en la dieco de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

La Teodozia koncilio estis komence nur regiona. Ĝi ne koncernis la okcidentajn episkopojn, inter kiuj estis la papo. La orienta imperiestro ne invitis ilin kaj ili ne partoprenis. Pri ĝi silentis la ekumena Koncilio de Efezo (431). La ne ekumena Dua koncilio de Efezo (449) deklaris ekumenaj la konciliojn de 325 kaj de 431, sed ne tiun de 381. Ŝanĝiĝis la situacio en 451, kiam la Koncilio de Kalcedono agnoskis la Konstantinopolan kaj ĝian kredokonfeson, kaj tiel establis la liston de la kvar unuaj ekumenaj koncilioj: Niceo (325), Konstantinopolo (381), Efezo (431), Kalcedono (451).[1] Tiujn kvar ekumenajn konciliojn oni komparis kun la kvar kanonaj evangelioj.[2][3]

Referencoj redakti