Kondensita lakto estas lakto kutime sukerigita, farita per forigado de akvo de normala bovina lakto. Kondensita lakto estas blanka, dolĉa, densa substanco; kiel ĉiuj konservaĵoj, ĝi estas manĝebla ege longa tempo.

Kondensita lakto
Plej ofte oni uzas ĝin por fari diversajn desertojn, sed manĝebla ankaŭ kiel aparta frandaĵo aŭ aldonaĵo al kafoteo.

Produktado redakti

Le teknologion de preparado patentis usona inventisto Gail Borden je la 19a de aŭgusto de 1856.

Li volis elpensi iun metodon por longtempa konservado de manĝaĵo. Antaŭ kondensi lakton li eksperimentis per suko, teo, viando. En la jaro 1850 Borden kreis «biskoton de viando» kaj en 1851 jaro partoprenis en komerca ekspozicio en Londono. Revenante, li vidis kelkajn infanojn kiuj mortis, ĉar veneniĝis per lakto de malsanaj bovinoj. Ekde tiu momento li decidis eksperimenti per lakto.

En la jaro 1858 en Usono ekfunkciis la unua en la mondo fabriko kiu okupiĝis pri produktado de kondensita lakto. Komence de la Usona Enlanda Milito multege da la lakto estis produktita por nutri soldatojn. Tio famigis na Borden, kaj li ekhavis eblecon konstrui novajn fabrikojn kaj transdoni la prosperan aferon al siaj filoj. Maljunecon Borden trapasis en malgranda teksasa urbeto, kiun oni nomis honore al li.

Specoj redakti

  • Kun aldonita sukero. Tiu speco estas konata kaj plej populara en Rusio.
  • Sen aldonita sukero.
  • Kun aldonita cikorio. Ĝi havas dolĉan guston sed iom amara kaj kun cikora odoro.
  • Kun aldonita kakaokafo.
  • Kuirita kondensita lakto. Ĝi havas brun-flavan koloron kaj gustas iom karamele. De tiu speco de la lakto oni povas fari bombonojn.

Teknologio de produktado redakti

Ekzistas diversaj metodoj de produktado de kondensita lakto:

  • Tradicia metodo: la lakto oni varmigas ĝis 60 °C en ne plena vakuo ĝis kiam sufiĉe da akvo foriros de lakto.
  • Uzado de duonpenetreblaj membranoj.
  • Por havi pli stabilan konsistencon oni aldonas mikrokristalojn de laktozo.
  • Simpla varmigado de kutima lakto ĝis foriro de akvo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Сгущённое молоко en la rusa Vikipedio.