Ĥondrosteoj

(Alidirektita el Kondrosteoj)

Ĥondrosteoj, Chondrostei, estas ĉefe kartilagaj fiŝoj kiuj montras ioman gradon de ostiĝo. La kartilaga kondiĉo estas supozita kiel esti derivita, kaj la prauloj de tiu grupo estis ostofiŝoj kun tute ostigitaj skeletoj. Membroj de tiu grupo kunhavas kun la Elasmobrankuloj kelkajn trajtojn kiel la posedo de spirtruoj, heterocerkan voston kaj foreston de skvamoj. Tamen, la fosilia registro sugestas, ke ili havas pli komune kun la Teleosteoj. La Ĥondrosteoj estas probable parafiletika grupigo; la 52 vivantaj specioj estas dividitaj inter du ordoj, nome Acipenseroformaj (acipenseroj kaj poliodonoj), kaj la Polipteroformaj (Erpetoichthys kaj Polipteredoj).

Acipensero en la Akvario de Kebekio.
Polypterus ornatipinnis 2.png
Polypterus ornatipinnis 2

Ordoj, familioj kaj genroj redakti

Tiu grupo estis la ĉefa grupo de fiŝoj de la Karbonio ĝis la Triaso, sed hodiaŭ enhavas nur malpli ol 10 genroj kaj ĉirkaŭ 50 specojn, vivantajn en riveroj kaj lagoj, ne en la maro.

Trajtoj redakti

La ĉefa distinga trajto de tiu grupo estas la kartilaga naturo de la skeleto, kvankam kelkaj pli malnovaj fiŝoj montras gradon de kalciigo. La prauloj de la Ĥondrosteoj ŝajne estis ostaj fiŝoj, sed tiu karaktero de ostigita skeleto estis perdita en posta disvolviĝo de ilia evolucio, rezulte en malpezigo de la kadro. Pli malnovaj individuoj de Ĥondrosteoj montras komencojn de ostigo de la skeleto, kio sugestas ke tiu procezo estas prokrastita pli ol tute perdita en tiuj fiŝoj.[1]

Taksonomio redakti

Tiu grupo estis foje klasita kun la ŝarkoj ĉar la Ĥondrosteoj, kiel tiuj lastaj, ĉefe ne havas ostojn, kaj ilia strukturo de makzelo estas pli simila al tiu de ŝarkoj ol al tiu de aliaj ostaj fiŝoj; krome, ambaŭ grupoj ne havas skvamojn (eksklude la Polipteroformaj). Aldonaj kunhavataj trajtoj estas spirtruoj kaj, en acipenseroj kaj padelfiŝoj, heterocerka vosto (la vertebroj etendiĝas en la pli granda lobo de vosta naĝilo). Tamen, la fosilia registro sugestas, ke tiuj fiŝoj havas pli komunan trajton kun la Teleosteoj ol tio kion la ekstera aspekto povus sugesti.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chondrosteans: Sturgeon Relatives. paleos.com. Arkivita el la originalo je 2010-12-25.