En la mondo de entrepreno, kondutkodo estas oficiala deklaro de valoroj kaj de komercaj praktikoj, kelkfoje etendita al la provizantoj de la entrepreno. La kodo formaligas iujn agadprincipojn kaj « minimumajn » normojn: publikigante sian kondutkodon, entrepeno devontigas sin obei tiujn normojn kaj devigi ankaŭ siajn vickontraktantojn kaj provizantojn obei ilin.

La kondutkodoj estas adoptitaj kadre de strategioj de daŭriva disvolviĝo kaj de socia respondebleco de entreprenoj (SRE).

En iuj kazoj, la kodo estas elpensita rekte de entrepreno por ties laboro, kaj en aliaj kazoj, la kodo estas redaktita de ne-registara organizaĵo (NRO) aŭ de alia organizaĵo kaj proponita por subskribo al multaj entreprenoj.

Kondutkodo povas esti globala aŭ koncerni aparte la sociajn praktikojn de entrepreno (rifuzo de la infanlaboro, ktp.), la etikajn praktikojn (lukto kontraŭ korupcio, ktp.) aŭ la mediajn praktikojn (principo de singardo, priorita uzo de renoviĝantaj energioj)[1].

Kelkaj ekzemploj de kondutkodoj redakti

Ekzistas iuj kondutkodoj aplikeblaj al ĉiuj entreprenoj en ĉiuj sektoroj, ili aperis komence de la 1980-aj jaroj. Temis plej ofte pri iniciativoj plurpartiaj, arigantaj ekde komenco entreprenojn el la ĉefaj koncernataj sektoroj, sed ankaŭ socialajn aŭ mediajn NROjn, internaciajn instituciojn, ktp.

Principoj de CERES redakti

La Coalition for Environmentally Responsible Economies (CERES), usona senprofitcela reto de investistoj, de mediaj organizaĵoj kaj de interesgrupoj, kreis en 1989 median kondutkodon, kiu konsistas el dek punktoj[2] :

  • Protekto de biosfero (progresiva forigo de ĉiu substanco kapabla kaŭzi mediajn damaĝojn al aero, akvo, tero kaj loĝantoj).
  • Daŭriva uzo de krudmaterialoj, aŭ renoviĝantaj (akvo, arbaroj, ktp.), aŭ ne-renoviĝantaj (nafto, natura gaso, ktp.).
  • Redukto kaj reciklado de ruboj.
  • Konservado de energio (plibonigo de energia efiko kaj prefero donita al la fontoj de renoviĝantaj kaj daŭrivaj energioj).
  • Redukto de riskoj (aparte en sano, sekureco kaj medio, por la dungitoj kaj por la najbaraj loĝantaroj).
  • Sekureco de la produktoj kaj servoj (inkluzive de la informado al la konsumantoj pri la uzo kaj la riskoj).
  • Riparo de medio (inkluzive de kompensado de la damaĝoj kaŭzitaj al Tero kaj al personoj).
  • Informado de la publiko (inkluzive de dialogo kun la partoprenantoj).
  • Engaĝiĝo de la estraro.
  • Realigo de revizoradoj kaj publikigo de raportoj (laŭ la principoj starigitaj de CERES « CERES reports) ».

Informoj : http://www.ceres.org

Referencoj redakti

  1. Élisabeth Laville, L'entreprise verte, page 300
  2. Élisabeth Laville, L'entreprise verte, page 80

Bibliografio redakti

  • Élisabeth Laville, l'entreprise verte, eldonisto Village Mondial, 2002

Vidu ankaŭ redakti