Konferenco de Parizo 1919
La Packonferenco de Parizo estis la kunveno de la Triopa Entento post la armistico por interkonsenti la packondiĉojn kun la Centraj Potencoj: Germanio, Turkio, Bulgario, Aŭstrio kaj Hungario, ĉi tiuj du lastaj kial reprezentantoj de la malaperinta Aŭstrio-Hungario. La aliancitoj komencis la negocadlaborojn inter si la 18-an de januaro 1919 sub la gvido de la Komitato de la Kvar: Wilson, Clemenceau, Lloyd George kaj Orlando.
Pozicioj de la aliancitojRedakti
BritioRedakti
- Ĝi ne reklamaciis teritoriojn en Eŭropo sed ĝi sopiris gajni koloniojn en Afriko kaj Azio.
- Ĝi volis la detruadon de la germana militŝiparo.
- Tamen, ĝi ne volis entute detrui Germanion por ne fortigi Francion.
- Ĝi ankaŭ postulis monkompenson.
UsonoRedakti
- Kreado de la Ligo de Nacioj kiel garantio de la monda paco en la mondo.
- Krei novajn landlimojn laŭ la naciecoj kaj monkompensoj
FrancioRedakti
- Rekuperado de Alzaco-Loreno.
- Militiste okupi la okcidentan zonon de Rejno kaj establi sendependan ŝtaton en Rejnlando.
- Milite malfortigi Germanion. Oponado al la unuiĝo de Germanio kaj Aŭstrio.
- Teritoriaj gajnoj kaj monkompenso
ItalioRedakti
- Aplikado de la Traktato de Londono: aneksiĝo de Trentino, Sudtirolo, Triesto kaj la plejparto de Istrio kaj Dalmatio.
- Koloniaj gajnoj en Meza Oriento kaj Afriko. Monkompenso
AtingitaĵojRedakti
TraktatojRedakti
Ekde junio 1919 prezentiĝis la traktatoj por ilia subskribo fare de la venkitaj landoj.
- Traktato de Versajlo
- Traktato de Saint-Germain-en-Laye
- Traktato de Neuilly
- Traktato de Trianon
- Traktato de Sèvres
Pere de tiu konferenco kaj ĝiaj traktatoj, estis ordigita nova politika mapo en Eŭropo per kreado de novaj nacioj: Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Finnlando, Estonio, Latvio kaj Litovio. La landlimoj de venkitaj landoj estis ratifitaj. Ankaŭ estis kreita la konata kiel "sana ŝnuro" por izoligi la komunismon el la kapitalisma mondo.