Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado
La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), (ankaŭ: Konferenco de la Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Disvolvado, angle U.N. Conference on Trade and Development UNCTAD) aŭ laŭ alia traduko Konferenco de UN pri Komerco kaj Evoluigo (KUNKE).
Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado | ||
---|---|---|
![]() | ||
interregistara organizo | ||
Dum | 1964 – | |
Fondodato | 1964 | |
Sidejo | Ĝenevo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Sidejo en Ĝenevo (Svislando).
La KUNKD estis starigita en 1964 danke al la volo de la evolulandoj (EL, landoj subevoluintaj kompare kun la industrilandoj kaj troviĝantaj en stato de evoluo). Ĝi helpas la malplej evoluintajn landojn en la kampoj de komerco, investado kaj disvolvado kaj konsilas ilin fronte al problemoj de la tutmondigo kaj de la ekonomia integriĝo.
Organoj : Konferenco ĉiujn tri ĝis kvar jarojn. Organo inter la konferencoj : Konsilio pri komerco kaj disvolvo (KKD, angle Trade and Development Board TDB) ; sekretariejo kun ĝenerala sekretario kaj proksimume 400 personoj. Buĝeto 2001 : ĉirkaŭ 45 milionoj da USD. [fi-2003]
Ekstera ligiloRedakti
Oficiala retejo Arkivigite je 2007-08-04 per la retarkivo Wayback Machine: www.unctad.org