Konferencoj Pugwash

Konferencoj Pugwash pri scienco kaj internacia aferoj (angle: Pugwash Conferences on Science and World Affairs) estas serio de regulaj kunvenoj de grupo de sciencistoj el la tuta mondo diskutantaj diversajn temojn.

Konferencoj Pugwash
emblemo
Kunveno de la Konferenco ĉe la Nacia Akcelila Laboratorio okazinta la 12-an de septembro 1970. De maldekstre dekstren: Norman Ramsey, Francis Perrin, Robert R. Wilson.
Kunveno de la Konferenco ĉe la Nacia Akcelila Laboratorio okazinta la 12-an de septembro 1970. De maldekstre dekstren: Norman Ramsey, Francis Perrin, Robert R. Wilson.
organizaĵo
Komenco 1957
Geografia situo 41° 53′ 36″ N, 12° 28′ 1″ O (mapo)41.893266912.4668318Koordinatoj: 41° 53′ 36″ N, 12° 28′ 1″ O (mapo)
Konferencoj Pugwash (Italio)
Konferencoj Pugwash (Italio)
DEC
Konferencoj Pugwash
Konferencoj Pugwash
Map
Konferencoj Pugwash
Membro de Campaign to Stop Killer Robots vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Ekiĝo redakti

Dum la dua mondmilito multaj sciencistoj maltrankviliĝis pri la fakto, ke nukleaj armiloj kreiĝis, kaj ilia uzo povus kaŭzi seriozan danĝeron por la tuta mondo. Unu el ĉi tiuj sciencistoj estis la germana sciencisto Albert Einstein, kiu kuraĝigis siajn amikojn okazigi krizan komitaton, kies tasko estis diskuti pri tiaj signifaj aferoj. Tiurilate notindas la Russell-Einstein manifesto.

Kiu akceptis lian proponon, estis la sciencisto Jozef Rotblat, kiu decidis okazigi tian konferencon. Ĝia nomo devenas de urbo en Nov-Skotio, Kanado, kie la konferenco unue okazis.

La unuaj kunvenoj redakti

La unua konferenco okazis en 1957 en la hejmo de usona filantropo nomata Cyrus Eaton. La kunvenon partoprenis dudek du sciencistoj el diversaj landoj: sep sciencistoj el Usono, tri sciencistoj el Sovetunio, tri el Japanio, du el Anglio, du el Kanado, unu sciencisto el Aŭstralio, unu sciencisto el Aŭstrio, unu sciencisto el Ĉinio, unu sciencisto el Francio, kaj unu sciencisto el Pollando. La sciencistoj diskutis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la evoluanta teknologio atombomba, kaj la etikon de uzado de tia armilo.

La dua renkontiĝo partoprenis similan nombron de anoj dum kiu ili diskutis manierojn bremsi la armadkonkuron.

La kunvenojn komence financis Jozef Rotblat kaj poste speciala fondaĵo.

La enhavo de la kunvenoj tra la jaroj redakti

Tra la jaroj, pli da membroj aldoniĝis al la kunvenoj kaj prezidanto estis nomumita al la konferencoj. Aktuale en 2019, 13 individuoj funkciis kiel Prezidantoj de la Pugwash-Konferencoj. La enhavo de la kunvenoj, kiuj komence temis nur pri nukleaj armiloj, ampleksiĝis por inkluzivi aferojn kiel biologian militadon, la staton de tutmonda teknologio, la staton de neevoluintaj landoj kaj eŭropan kaj mondan sekurecon. Dum la kunsidoj, la sciencistoj estis akompanataj de la demando "Ĉu estas la respondeco de sciencistoj trakti ĉi tiujn aferojn?" .

Premioj redakti

En 1995, la Nobel-premion pri paco ricevis la Konferenco Pegwash kaj ĝia fondinto, Jozef Rotblat (kiu ankaŭ servis kiel ĝenerala sekretario kaj prezidanto por mallonga tempo). La premio estis donita al la konferenco pri la batalado por preventi atombombon kaj la uzadon de armiloj precipe, kaj pri la batalo kaj diskutoj por malebligi militon ĝenerale.

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti