Konferencoj de Gestapo-NKVD

serio de kunvenoj inter sekretaj policoj de Nazia Germanio kaj Sovetio de post 1939 ĝis 1940

Konferencoj de Gestapo-NKVD – serio de konferencoj inter Gestapo kaj NKVD en la jaroj 1939–1941, kies celo estis interŝanĝo de informoj kaj spertoj pri kontraŭbatalo de la Pola Rezistomovado, ekstermo de pola intelektularo kaj elito de gvidantoj sur enkorpigitaj teritorioj al Nazia Germanio kaj en Sovetunio post la soveta invado en Pollandon.

Komencoj de kunlaboro redakti

Post subskribo de la pakto Ribbentrop-Molotov en 1939 kaj la komuna invado de Germanio kaj Sovetunio, Pollando estis dispartigita al du partoj. En Bresto apud Okcidenta Bugo la 23-an de septembro 1939 okazis komuna germana-soveta parado okaze de la venko super Pollando. La 28-an de septembro 1939 estis subskribita en Moskvo traktato pri ŝtatlimoj kaj amikeco inter Nazia Germanio kun Sovetunio, en kiu oni faris la kvaran dispartigon de Pollando. Landlimoj estis fiksitaj laŭlonge de la riveroj San, Okcidenta Bugo, Narevo kaj Pisa. Sekreta aldona protokolo al la traktato antaŭvidis kunlaboron de Gestapo kaj NKVD por kontraŭbatali polajn porsendependecajn organizaĵojn dirante: Ambaŭ flankoj ne toleros sur siaj teritorioj ajnan polan propagandon, kiu koncernas la duan flankon. Ili subpremos en siaj teritorioj ĉiajn ĝermojn de tia propagando kaj informos sin reciproke rilate al adekvataj rimedoj tiucele. Tio estis fundamento al reciproka kunlaboro de polico kaj sekurecaj fortoj de ambaŭ okupantoj, alprenante formon de kvar temaj konferencoj, kiuj okazis en la jaroj 1939–1941 en Bresto, Przemyśl, Zakopane kaj Krakovo.

Historio de kunlaboro redakti

Informo de Tadeusz Komorowski – komandanto de Krakova-Silezia Areo de la Asocio de Armita Batalado:

Marte 1940 mia stabo ricevis informon, ke al Krakovo alvenis speciala komisiono de NKVD por interkonsenti kun Gestapo komunajn agojn kontraŭ la pola subtera movado (...) La kunsidoj daŭris kelke da semajnoj.

Germanaj naciaj socialistoj kunlaboris kun soveta NKVD pri ekstermado de la pola nacio. Pinto de ilia kunlaboro estis komunaj konferencoj de Gestapo kaj NKVD.

Unua el ili okazis en Brześć nad Bugiem la 27-an de novembro 1939. Ĝia ĉeftemo estis metodoj kontraŭbatali en ĝermo, flanke de ambaŭ okupantoj, la porsendependan konspiron.

La dua konferenco okazis fine de novembro 1939 en Przemyśl, kie temaro estis plivastigita pri problemo de interŝanĝo de polaj militkaptitoj kaj metodoj de likvido de la pola loĝantaro. Dum tiu ĉi konferenco ordone de Stalin oni transdonis al Hitler i.a. 150 germanajn komunistojn.

Laŭvica konferenco okazis en Zakopane, kiu estis okupita la 2-an de septempro 1939 de slovakaj trupoj, kaj nur la 27-an de novembro 1939 oficiale transdonita al germanoj. La 20-an de februaro 1940 en vilaoj de Zakopane „Pan Tadeusz” kaj „Telimena” komenciĝis la tria metodika konferenco NKVD-Gestapo. Laŭ kelkiuj fontoj komence de februro 1940 okazis sekreta renkonto de Heinrich Himmler kaj Lavrentij Berija en ĉasista palaceto de Hermann Göring en Romincka Arbaro, kie oni parolis pri ekstermo de la pola socio kaj kontraŭbatalo de la Pola Rezistomovado. Komunajn ekstermajn planoj oni faris ĝis la 4-a de aprilo 1940. Marte 1940 laŭvica subkonferenco okazis en Krakovo.

George Watson el Universitato de Kembriĝo opinias, ke la sorto de polaj oficiroj en soveta mallibero estis decidita dum la komunaj konferencoj de NKVD kaj Gestapo. Grandan signifon al la konferencoj atribuas ankaŭ Robert Conquest en la prilaboraĵo Stalin: Breaker of Nations.

Konturoj de la kunlaboro redakti

Rezultoj de soveta-germana kunlaboro por poloj redakti

Bibliografio redakti

  • Pastro Józef Dębiński, Decyzja władz sowieckich z 5 marca 1940 r. o zagładzie polskich jeńców wojennych (Decido de sovetaj regopovoj el la 5-a de marto 1940 pri ekstermo de polaj militkaptitoj), Katolika Semajnrevuo "Niedziela" (pole kaj ruse)

Vidu ankaŭ redakti