Konfitaĵo
Konfitaĵo estas frandaĵo, konsistanta el fruktoj, pecigitaj aŭ ne, kuiritaj kun rafinita aŭ kristaligita sukero, kaj konservitaj en la siropo, kiun ilia suko faris kun la fandita sukero. Malsame al marmelado, kiun oni ŝmiras sur panon, konfitaĵo estas kutime manĝata per si mem kiel postmanĝaĵo.