La Konga frankolino, Francolinus nobilis estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Formas superspecion kun F. erckelii, F. ochropectus, F. castaneicollis kaj F. jacksoni.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Konga frankolino
Konga frankolino
Konga frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. nobilis
Francolinus nobilis
(Reichenow, 1908)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĝis 35 cm longa, surterema arbara frankolino kun malhela ruĝecbruna plumaro, griza kapo, ruĝaj beko kaj kruroj, brunaj irisoj, nuda ruĝa ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj ruĝecgriza sube. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino estas iom pli malgranda ol la masklo. La junuloj havas pli senkoloran plumaron.

La Konga frankolino distribuiĝas en montaj arbaroj de orienta Demokratia Respubliko Kongo, sudokcidenta Ugando kaj limoj inter Burundio kaj Ruando. Ĝi estas timida kaj kaŝema birdo, pli ofte aŭdata ol vidata. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj.

Statuso kaj konservado redakti

Kvankam surloke komuna en multo de sia teritorio, kaj pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj,[1] ĵusaj studoj pri tiu specio en propra habitato en sudokcidenta Ugando detektis ties ĉeeston je nur 1 el 10 studataj punktoj.[2] La studo konkludis, ke reanalizo de la statuso de la Konga frankolino estus justigita pro ŝajna forta prefero por montara bambuarbaro, kiu estas rara kaj disa habitato.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2006). Francolinus nobilis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  2. Ssemmanda R, Fuller RA (2005). “Assessing the status of Handsome Francolin Francolinus nobilis in Bwindi Impenetrable National Park, western Uganda.”, Scopus 25, p. 41–50.  ElŝutiPDF

Eksteraj ligiloj redakti

Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.] Konsultita la 10an de julio 2007.