KonglomeraĵoKonglomerato estas detrita sedimenta metro, konsistanta el minimume 50% da rondaj rokpecoj pli ol 2mm dimensiaj, kunligitaj da etgrajna cemento.

Konglomeraĵo

Laŭ Francisko Azorín Konglomerato estas Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonoj.[1] Li indikas etimologion el la latina conglomeratus, el conglomerare (konglomeri).[2]

Estiĝo redakti

Konglomeraĵo estiĝas el sedimentoj de riveroj, kun granda transportkapacito, glaĉeroj aŭ ĉe eroziaj bordoj. Ili kungluiĝas per ligilo, plej ofte kalko.

Apero redakti

Konglomeraĵo estas vaste disvastigitaj en la tuta mondo. Ĉar por ilia estiĝo necesas pli da transporta energio ol por sabloŝtono, tamen konglomeraĵo aperas konsiderinde malpliofte ol sabloŝtono. En mezeŭropo konglomeraĵo ekzistas ekzemple en la Antaŭalpoj precipe en la Svisa Mezlando. La plej alta konglomeraĵomonto en Eŭropo estas la monto Speer en Kantono Sankt-Galo, Svislando.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  2. Azorín, samloke.