KongregacioParokanaro (el la latina congregare = kunvenigi, laŭsence. "kunigi en gregon") estas grupo da personoj kuniĝinta pro diversspecaj kialoj, Kutime plejofte la termino estas uzata en la Katolika Eklezio

La vorto povas indiki kaj la grupon kaj ĝian asembleiĝon aŭ la komunumon de la asociitoj.

Ĝi havas vastan plenumon aparte kiam per ĝi oni aludas al la Kongregacioj helpantaj en Romo la pastoralan estradon de la Katolika Eklezio: en tiu kazo ili estas difinitaj Kongregacioj de la Roma Kurio

Religiulaj kongregacioj

redakti

En la historio de Kristanismo sinsekvis laŭlonge de la jarcentoj diversaj formoj de instituto de konsekrita vivo. Iam, almenaŭ ĝis la komenciĝo de la 18-a jarcento, tiuj asocioj estis nomataj religiaj ordenoj kaj la vorto “kongregacio” estis rezervita por internaj subdividoj de la benediktana Ordeno, sed de la komenciĝo de la 18-a jarcento eknomumiĝis kongregacio ankaŭ la religiaj komunumoj kies adeptoj ne promesis pervote sekvi la evangeliajn konsilojn [1] ne per solena konsekro, nome nur per simpla promeso.

Tiu terminologio estas konservata ankaŭ en kodo de kanona juro, kiu plue distingas kongregacion klerikan el kongregacio laika kaj tiun ĉi en vira kaj virina ktp.

La nomo kongregacio, fine, etendiĝis ankaŭ la grandaj religiulaj grupoj, fakte religiaj ordenoj: klasika ekzemplo povas esti: Salesianoj (mallonge SDB) formita de la branĉo vira (klerika) kaj branĉo virina (fratina, kiu konservas la difinon de Kongregacio.

Kongregacio de la Roma Kurio

redakti

Tiuj kongregacioj havas nur partan eron komunan, sed la koncepto estas tute malsama. Ili estas naŭ: Je ilia listo:

Devenas el tiu vorto “kongregaciismo”, kiu estas vivistemo de iuj reformitaj eklezioj: ili dividiĝas en diversaj kongregacioj ĉiu sendependa de ĉiu alia.

  1. Evangeliaj Konsiloj el invito de Jesuo, esprimita en la Evangelioj, por ke iuj elektitoj lin sekvu vivante en senhaveco kaj en ĉasteco kaj en obeo al la elektitaj superuloj.

Vidu ankaŭ

redakti