Kongregacio por la Orientaj Eklezioj

La Kongregacio por la Orientaj Eklezioj (latine: Congregatio pro Ecclesiis orientalibus) estas unu el la naŭ Kongregacioj de la Roma Kurio kiuj helpas la papon en kredan kaj spiritan gvidon de la katolikaj de la eklezioj sui iuris

Kongregacio por la Orientaj Eklezioj
Kongregacioj de la Roma Kurio
Komenco 1-a de majo 1917 vd
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Palazzo dei Convertendi
Adreso 34 Via della Conciliazione, 00193 Rome Italie
Fondinto(j) Benedikto la 15-aPio la 9-a vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
KONGREGACIOJ DE LA ROMA KURIO
“Kongregacio por la Orientaj Eklezioj”
latine: Congregatio pro Ecclesiis orientalibus
priskribo: Traktas temojn koncernantajn la Orientajn Ekleziojn, jen rilate personojn jen rilate materiajn aferojn. (Pastor Bonus, 56)
starigo: 1-an de majo 1917
gvidanto: Prefekto
nuna rektoro: Kardinalo Leonardo Sandri
sekretario: Ĉefepiskopo jezuita Cyril Vasiľ
adreso: Palaco de Bramante, Via della Conciliazione, 34 - 00193 Roma
telefono: 06 69884282
retejo: [www.vatican.va/roman_curia/congregations/orientchurch/index_it.htm]

Historia skizo redakti

La funkcioj de tiu nuna kongregacio origine estis plenumitaj de la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj (iam “Propaganda Fide), starigita en 1622 taskita prezidi sur la misiaj aktivecoj.
Sine de tiu kuria organismo, la 6-an de decembro 1862 papo Pio la 9-a starigis laCongregatio de Propaganda Fide pro negotiis ritus orientalis per la apostola brevo Romani Pontifices.
Tiu kuria organismo estis igita aŭtonoma de papo Benedikto la 15-a per motu proprio Dei Providentis de la 1-a de majo 1917 kaj ricevis la nomon de Congregatio pro Ecclesia orientali.
Ĝia nuna nomo al ĝi estis atribuita de papo Paŭlo la 6-a per la apostola konstitucio Regimini Ecclesiae universae de la 15-a de aŭgusto 1967.

Fina fizionomio redakti

Sub la regado de papo Johano Paŭlo la 2-a per la apostola konstitucio Pastor Bonus de la 28-a de junio 1988, tiu kongregacio ricevis la nuna fizionomion.

Ekde de 1917 ĝis 1967 ĉefis en la Kongregacio la papo mem kiu delegis siajn funkciojn al kardinalo sekretario. La rolo de sekretario estis plenumita de prelato kun titolo de asesoro, sed de tiu asesoro fariĝis Prefekto 1967.

Funkcioj redakti

La kongregacio kiu okupiĝas favori la kreskon.sangardi la rajtojn kaj liturgian, disciplinan kaj spiritan heredaĵon de la katolikaj sui iuris eklezioj, nome tiuj kiuj post la skismo de 1054, rompis kun la ortodoksaj orientaj patriarkoj, de Konstantinopolo, Aleksandrio, Antioĥio kaj Jerusalemo kaj revenis al la plena komuneco kun la papo, nome kun la Petra patriarkato, konservante sian liturgion kaj sian juran eklezian kodon.
Rilate la landojn kie rezidas tiuj komunumoj, ili estas Grekio, Albanio, Bulgario, Kipro, Turkio, Irano, Irako, Jordanio, Sirio, Libano, Palestino, Sinaja de Duoninsulo, Egiptio, Eritreo kaj norda Etiopio. La kongregacio havas absolutan jurisdikcion sur la episkopoj, sur la klerikarokaj sur la religiaj ordenoj.

La kongregacio estas nun konstituata de 32 membroj gvidatoj de argentina kardinalo Leonardo Sandri.

La nunaj naŭ kongregacioj redakti

Hodiaŭ (2013) aktivas naŭ romkuriaj kongregacioj:

Historiistoj rimarkas ke almenaŭ 37 kongregacioj de la Roma Kurio estis laŭlonge de la jarcentoj forĝitaj kaj elstrekitaj. La plej granda parto el ili estis destinitaj provizi por la Papa Ŝtato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti