Kongresa Pollando

eksŝtato en orienta Eŭropo

Kongresa Pollando estis neoficiala nomo de konstitucia pola reĝlando, kiu estis kreita laŭ interkonsento de la Viena Kongreso dum la jaro 1815 kaj kiu ekzistis kiel reĝlando ĝis 1830. Ĝi fakte estis regiono dependa de la Rusia Imperio, ĉar la titolo de pola reĝo dum tiu epoko aŭtomate apartenis al la rusa caro. Ene de la Rusia Imperio la ŝtaton oni nomis ankaŭ "vistula regiono", ekde la 1870-aj preskaŭ ekskluzive (vidu sube). Senpere antaŭ la ekesto de Kongresa Pollando dum la jaro 1795 la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj la Rusia Imperio estis disdividintaj inter si la Respublikon de Ambaŭ Nacioj, kaj dum 1807 la franca imperiestro Napoleono sur la teritorio de Pollando instalis regnon kun la nomo Varsovia Duklando.

Pola Reĝlando
Origina nomo Królestwo Polskie (pole)
Царство Польское (ruse)
18151830 Rusia Imperio 

historia lando • general governorate of the Russian Empire • suverena ŝtato
Geografio
germanlingva mapo pri Kongresa Pollando (helverde en la centro, markita "KONGRESSPOLEN")
germanlingva mapo pri Kongresa Pollando (helverde en la centro, markita "KONGRESSPOLEN")
Ĉefurbo:
Areo:
127,000 km² [1]
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
3 300 000 en 1831
oficiale: rusa, ĝis 1863 ankaŭ pola
Ŝtat-strukturo
zloto ĝis 1850
rublo ekde 1850
Estiĝo:
Pereo:
1830 popola ribelo; caro Nikolao la 1-a nuligas la konstitucion kaj senpere aligas Pollandon al rusa carlando (1867 eĉ la nomo "Pollando" estis ŝanĝita al "Vistula regiono")
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de Ambaŭ Nacioj Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Dispartigoj de Pollando Dispartigoj de Pollando
Varsovia Duklando Varsovia Duklando
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Historio
vdr
The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

15 jarojn post la ekesto de la reĝlando, inter novembro 1830 kaj februaro 1831 okazis popola ribelo, kaj la caro Nikolao la 1-a de Rusio dum la sekva jaro 1831 malvalidigis la konstitucion. Krome la politika respondo de Nikolao la 1-a al la ribelo estis ĉefe starigi grandan citadelon en Varsovio por politikaj malliberuloj. La sekva konstitucia leĝo de 1831 baldaŭ estis misatentata. Inter la jaroj 1833 ĝis 1856 regis politika ĥaoso. Post la malvenko de la Rusia Imperio dum la Krimea Milito la nuna caro Aleksandro la 2-a de Rusio instigis reformojn, kiuj ankaŭ koncernis Kongresan Pollandon. Komenciĝis epoko de "konservema liberaliĝo" kaj la polaj nobeloj ekhavis pli ampleksajn rajtojn. Dum la jaro 1860 Kongresa Pollando havis 4,8 milionojn da loĝantoj, kaj Varsovio, la plej granda urbo de la lando, 230.000 loĝantojn.

La pola ribelo de 1863 interrompis la evoluon. La ribelaj gvidantoj estis mortigitaj, rajtoj kaj kulturaj privilegioj de la poloj limigitaj. Administre, la teritorio de la eksa Kongresa Pollando estis dividitaj al dek gubernioj, kiuj rekte ligiĝis al la centra registaro en Moskvo. La centra registaro en Moskvo traktis la 10 guberniojn malsame, kaj se temis pri la tuta teritorio de la eksa kongresa Pollando, oni ekde la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj tre evitis geografian nomigon "Pollando", kaj nomis la teritorion de la 10 gubernioj kune "Vistula regiono" (Привислинский Край, Privislinskij Kraj). Tamen la rusa regno Kongresa Pollando dum la 19-a jarcento ne malfondiĝis, ĝi simple ne plu havis ajnan signifon. Ĝis la jaro 1887, kiam ekestis Esperanto, la "Vistula regiono" ĉefe pro investoj el okcidenteŭropaj landoj iĝis la plej prospera kaj plej evoluiĝinta parto de la Rusia Imperio. Kvankam regis politika cenzuro, estis iom pli da lingva aŭtonomeco ol en la apuda Litovio, la "alia parto" de la antaŭa Pola-Litova Unio, kiu estis rekte alkroĉita al Rusio. Ambaŭ teritorioj daŭre tre karakteriziĝis per granda malplimulto da judoj, kiuj en multaj urboj - kiel ekzemple en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto - estis la plimulto de la loĝantaro.

Politike la situacio por la polaj, judaj kaj germanaj loĝantoj en la regiono ne pliboniĝis. Dum la jaro 1900 en la "Vistula regiono" estis 9,4 milionoj da loĝantoj. La ekrego de la caro Nikolao la 2-a de Rusio ne ŝanĝis la politikajn cirkonstancojn, sed pro la Rusia-Japania Milito kaj la revolucio de la jaro 1905 la regantoj cedis iom pli da aŭtonomeco en kulturaj kaj religiaj demandoj.

Dum la jaro 1916 kadre de la Unua Mondmilito armeoj de la Germana Regno kaj de Aŭstrio-Hungario okupis la regionon kaj formale nuligis la rusan regnon Kongresa Pollando. Ekestis pola reĝlando laŭ beno de la du okupantaj ŝtatoj, sed tiu regno nur ekzistis du jarojn, ĝis la fino de la milito.

Vidu ankaŭ la artikolon pri redakti

Reĝoj de Kongresa Pollando redakti

en persona unio kun caro de Rusio:

Referencoj redakti

  1. Norman Davies: God's Playground. Band 2: 1795 to the present. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-925340-4, S. 225. Antaŭrigardo ĉe Google Books