Kongresa centro Prago
La Kongresejo Prago aŭ Kongresa centro Prago (ĉeĥe Kongresové centrum Praha) estas unu el la gravaj eŭropaj kongresejoj. Ĝi situas en la ĉeĥa ĉefurbo Prago en la urbokvartalo Nusle apud la metrostacio Vyšehrad ĉe la linio C de la praga metroo. La nomo de la metrostacio jam indikas, ke tre proksime, iom pli okcidente, situas la historia urbokvartalo Vyšehrad kun mezepoka burgo, kiu estas konata turisma altiraĵo de la urbo. En la kongresejo interalie okazis la Universala Kongreso de Esperanto de 1996.
La kongresejo havas 50 salonegojn, salonojn kaj kunvenejojn. La plej granda salono havas maksimuman kapaciton de 2764 sidlokoj, kaj la tuta kongresejo povas gastigi 9300 kongresanojn.[1] La kongresejo estis konstruita inter 1976 kaj 1981 en la stilo funkciismo de la moderna arĥitekturo. Kiam ĝi estis inaŭgurita en 1981, ĝi ricevis la nomon Kulturpalaco (ĉeĥe Palác kultury), kiel multaj tiamaj koncertejoj kaj teatrejoj en socialismaj ŝtatoj, kaj en 1995 ĝi ricevis la nunan nomon.
Hodiaŭ tie okazas kongresoj, ekspozicioj kaj koncertoj.
Gravaj eventoj krom la UK 1996
redakti- en 1981 kaj 1986: du kongresoj de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio,
- en septembro 200: la 55-a Kongreso de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko kaj
- en 2002: pintkunveno de la defenda alianco NATO