La koniskoj estis kantabra tribo.

Koniskoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Tiu ĝi tribo estis menciita de romia geografo Strabono en lia verkaĵo Geographica. Laŭ pluraj tiamaj historiistoj kaj geografoj, kiel Strabono aŭ Plinio la Maljuna, la koniskoj vivis en la plej orienta parto de Kantabrio, kaj ties teritorio enhavis la valojn de la rivero Sauga (oni kredas, ke ĝi estas la nuna rivero Asón).

En la vilaĝo Ogarrio (Kantabrio), oni trovis tri bronzajn glavojn kun nitumaĵoj el arĝento, kiujn oni atribuas al koniskoj kiel funebran donacon. Ili estas nun en la Muzeo de la Instituto Valencia de Don Juan, en Madrido.