Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konj (apartigilo)

"Konj" (ruse Конь) estas ruslingva poemo (novelo versa) verkita de sovetia verkisto Dmitrij Kedrin en 1940. Ĝi rakontas pri vivo de konata rusia arkitekturisto Fjodor Konj.

Enhavo redakti

Fjodor Konj estas moskva arkitekturisto. Li ricevis familinomon "Konj" (ruse Конь signifas virĉevalon) pro sia forteco kaj matureco. Konflikto kun caro Ivano la Terura igis lin forlasi Rusion kaj veni al Italio; tie li konstruis multajn ejojn sopirante pri sia vivado en Rusio. Li ne deziras plu vivi en fremda lando kaj revenis al Rusio.

Post nelonge caro Ivano mortis kaj estas anstataŭigita de lia filo Fjodor. Nova caro ekis egan projekton pri konstruado de Belij gorod — cirklon el defendantaj muroj ĉirkaŭ tuta Moskvo; li orgonis projektadon al Konj. La arkitekturisto realigis ĝin; tamen caro konsideris lin nur sia sklavo kaj ne agnoskis gravecon de lia laboro. Fjodor Konj opiniis sin ofendita; li ekdrinkadis alkoholon kaj plu estis plia malriĉulo.

En la poemo estis priskribitaj gravaj historiaj okazintaĵoj de 16-a jarcento:

Vidu ankaŭ redakti