Konjugacio de la angla

Konjugacion de la angla karakterizas limita kvanto de verbaj formoj kaj iuj certaj kompleksaj verboformoj. Uzadon de angla verbo gvidas pli aspekto ol tenso. Tial, tradicia uzado de modoj kaj tensoj en Esperanto ne necese rekuperas la nuancojn de ties korespondaj modoj kaj tensoj en la angla. Pro tio, ekzemploj en Esperanto spegulas la morfologion de la verboj, kaj ne necese la plej taŭgan tradukon.

Ĉi artikolo traktas tiujn du facetojn de la angla konjugacio: la formo de la verbo kaj la uzado de tensoj.

Indikativo redakti

Simplaj tensoj redakti

Simplaj tensoj, aŭ tensoj, kadras la koncernan tempon dum kiam ago ozakas aŭ plenumiĝas. La angla havas tri tensojn, la paseo, la prezenco, kaj la futuro.

Paseo simpla redakti

La paseo de regulaj verboj havas la saman formon ĉe ĉiuj personoj.

La formojn de neregulaj verboj en la paseo oni devas parkere lerni:

  • to eat donas ate;
  • to think donas thought;
  • to set donas set.

Listo de verboj neregulaj estas disponebla ĉe Vikivortaro.

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I played mi ludis
you played ci/vi ludis
he, she, it played li, ŝi, ĝi ludis
we played ni ludis
you played vi ludis
they played ili ludis
  • Formo negativa : I did not play (formo kuntiriĝa: I didn't play).
  • Formo inversia: did I [not] play.

Prezenco simpla redakti

La prezenco fleksias nur por la tria persono singularo per aldono de -s al la radiko. La aliaj personoj estas nevariaj.

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I play mi ludas
you play ci/vii ludas
he, she, it plays* li, ŝi, ĝi ludas
we play ni ludas
you play vi ludas
they play ili ludas
  • Formo negativa : I do not play (formo kuntiriĝa : I don't play).
  • Formo inversia: do I [not] play.

Futuro simpla redakti

La futuro uzas la helpoverbojn shall kaj will (shall estas malpli ofta en Usono).

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I shall/will play mi ludos
you will play ci/vi ludos
he, she, it will play li, ŝi, ĝi ludos
we shall/will play ni ludos
you will play vi ludos
they will play ili ludos
  • Formo negativa: I shall/will not play (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't play).
  • Formo inversia: shall/will I [not] play.

Imperfektaj tens-aspektoj redakti

Paseo imperfekta redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I was playing mi estis ludanta
you were playing ci/vi estis ludanta
he, she, it was playing li, ŝi, ĝi estis ludanta
we were playing ni estis ludantaj
you were playing vi estis ludantaj
they were playing ili estis ludantaj
  • Formo negativa: I was not playing (formoj kuntiriĝaj: I wasn't playing).
  • Formo inversia: was I [not] playing.

Prezenco imperfekta redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I am playing mi estas ludanta
you are playing ci/vi estas ludanta
he, she, it is playing li, ŝi, ĝi estas ludanta
we are playing ni estas ludantaj
you are playing vi estas ludantaj
they are playing ili estas ludantaj
  • Formo negativa: I am not playing (formo kuntiriĝa: I'm not playing).
  • Formo inversia: am I [not] playing.

Futuro imperfekta redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I will be playing mi estos ludanta
you will be playing ci/vi estos ludanta
he, she, it will be playing li, ŝi, ĝi estos ludanta
we will be playing ni estos ludantaj
you will be playing vi estos ludantaj
they will be playing ili estos ludantaj
  • Formo negativa: I shall/will not be playing (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't be playing).
  • Formo inversia: shall/will I [not] be playing.

Perfektaj tens-aspektoj redakti

Paseo perfekta redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I had played mi estis ludinta
you had played ci/vi estis ludinta
he, she, it had played li, ŝi, ĝi estis ludinta
we had played ni estis ludintaj
you had played vi estis ludintaj
they had played ili estis ludintaj
  • Formo negativa: I had not played (formo kuntiriĝa: I hadn't played).
  • Formo inversia: had I [not] played.

Prezenco perfekta redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I have played mi estas ludinta
you have played ci/vi estas ludinta
he, she, it has played li, ŝi, ĝi estas ludinta
we have played ni estas ludintaj
you have played vi estas ludintaj
they have played ili estas ludintaj
  • Formo negativa: I have not played (formo kuntiriĝa: I haven't played).
  • Formo inversia: have I [not] played.

Futuro perfekta redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I shall/will have played mi estos ludinta
you will have played ci/vi estos ludinta
he, she, it will have played li, ŝi, ĝi estos ludinta
we shall/will have played ni estos ludintaj
you will have played vi estos ludintaj
they will have played ili estos ludintaj
  • Formo negativa: I shall/will not have played (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't have played).
  • Formo inversia: shall/will I [not] have played.

Miksita aspekto redakti

Pasea redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I had been playing mi estintis ludanta
you had been playing ci/vi estintis ludanta
he, she, it had been playing li, ŝi, ĝi estintis ludanta
we had been playing ni estintis ludantaj
you had been playing vi estintis ludantaj
they had been playing ili estintis ludantaj
  • Formo negativa: I had not been playing (formoj kuntiriĝaj: I dadn't been playing).
  • Formo inversia: had I [not] been playing.

Prezenca redakti

to play ludi
I have been playing mi estintas ludanta
you have been playing ci/vi estintas ludanta
he, she, it have been playing li, ŝi, ĝi estintas ludanta
we have been playing ni estintas ludantaj
you have been playing vi estintas ludantaj
they have been playing ili estintas ludantaj
  • Formo negativa: I have not been playing (formo kuntiriĝa: I haven't been playing).
  • Formo inversia: have I [not] been playing.

Futura redakti

Tabelo tipa de regulaj formoj:

to play ludi
I shall/will have been playing mi estintos ludanta
you shall/will have been playing ci/vi estintos ludanta
he, she, it shall/will have been playing li, ŝi, ĝi estintos ludanta
we shall/will have been playing ni estintos ludantaj
you shall/will have been playing vi estintos ludantaj
they shall/will have been playing ili estintos ludantaj
  • Formo negativa: I shall/will have been playing (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't have been playing).
  • Formo inversia: shall/will I [not] have been playing.

Kondicionalo redakti

Kiel tipe por pluraj lingvoj, kondicionalo konsistas el kondiĉo en ĉefpropozicio kaj konsekvenco en subpropozicio. Iu inter tiuj propozicioj povas aperi antaŭ la alia. Uzado de konjunkcioj ne estas necesaj, sed la dependa propozicio ofte komencas per if, kaj finas per komo. Certaj dependaj propozicioj povas formuliĝi per inversio sen ia konkunkcio: should you fail...; were he to die...; had they helped us....

Ĉi tiuj formoj prezentas multajn malfacilojn korespondante formon al signifo. Tre bedaŭre estas, ke ĝis nun neniu gramatikisto de Esperanto estas resume pritraktinta la diversajn formojn de la kondicionalo. Ĉi tial, tradukoj estas provizitaj.

Nula kondicionalo redakti

Nula kondicionalo referencas kondicionalojn kiuj esprimas simplan implikon kiam ambaŭ propozicioj estas en la prezenco simpla.

Ĉefpropozicio Subpropozicio
English «If you swim you get wet
Transformaĵo «Se ci naĝas ci malsekiĝas
Esperanto «Se ci naĝas ci malsekiĝas
Ĝenerale veraj faktoj.

Unua kondicionalo redakti

"Unua kondicionalo" referencas probablecon estontan, aplikante la prezencon simplan en la ĉefpropozicio kaj la futuron simplan en la subpropozicio. En formala registro, ĉi tiun ideon povas esprimi subjunktivo:If need be, we'll rent a car.

Ĉefpropozicio Subpropozicio
English «If it rains we will watch a movie.»
Transformaĵo «Se pluvas ni spektos filmon.»
Esperanto «Se pluvos ni spektos filmon.»
Eblaj situacioj futuraj.

Dua kondicionalo redakti

Dua kondicionalo referencas hipotezan situacion, aplikante la paseon simplan en la ĉefpropozicio kaj would + nudan infinitivon en la subpropozicio.

Ĉefpropozicio Subpropozicio
English «If I won the lottery I would be rich.»
Transformaĵo «Se mi gajnis la loterion mi estus riĉa.»
Esperanto «Se mi gajnus la loterion mi estus riĉa»
Hipotezaj aŭ neverŝajnaj situacioj.

Miksita kondicionalo de pasinta kondiĉo redakti

Miksita kondicionalo de pasinta kondiĉo referencas situacion kiu povus est nun diferenca se la kondiĉo estus plenumita. Ĝi formiĝas per la paseo perfektiva en la ĉefpropozicio kaj would + nuda infinitivo en la subpropozicio. Ambaŭ miksitaj kondicionaloj estas miksoj de la dua kaj tria kondicionaloj.

Ĉefpropozicio Subpropozicio
English «If you had taken that plane you would have died.»
Transformaĵo «Se ci estis preninta tiun avion ci estus mortinta.»
Esperanto «Se ci estas preninta tiun avion ci estus mortinta.»
Alternativaj situacioj prezencaj.

Miksita kondicionalo de daŭra kondiĉo redakti

Miksita kondicionalo de daŭra kondiĉo referencas kiu povintus esti diferenca se la kondiĉo jam estus plenumita. Ĝi formiĝas per la paseo simpla en la ĉefpropozicio kaj would + la prezenco perfektiva en la subpropozicio. Ambaŭ miksitaj kondicionaloj estas miksoj de la dua kaj tria kondicionaloj.

Ĉefpropozicio Subpropozicio
English «If we needed a new accoutant we would have hired her.»
Transformaĵo «Se ni bezonis novan kontiston ni estus dunginta ŝin»
Esperanto «Se ni bezonis novan kontiston ni estus dunginta ŝin»
Alternativaj situacioj paseaj.

Tria kondicionalo redakti

Tria kondicionalo referencas hipotezan, kontraŭfaktan, situacion estintan, uzante la paseon perfektivan en la ĉefpropozicio kaj would + la prezencon perfektivan en la subpropozicio.

Ĉefpropozicio Subpropozicio
English «If she had not called I would not have known.»
Transformaĵo «Se ŝi ne estis telefoninta mi ne estus sciinta.»
Esperanto «Se ŝi ne estus telefoninta mi ne estus sciinta
Imagitaj situacioj paseaj.

Voĉoj redakti

Voĉo de verbo priskribas la rilaton inter la ago aŭ stato de verbo kaj ĝiaj argumentoj (t.e. subjekto, objekto, kc.). Kiam la subjekto estas la agento, la verbo estas in la aktiva voĉo, aŭ aktvo. Se la subjekto estas la paciento, la verbo estas en la pasiva voĉo, aŭ pasivo.

Malkiel en Esperanto, la angla havas nek la medialan, nek la faktitivan voĉojn, kiuj estas ofte esprimitaj per partikulaj verboj.

La aktivo kunjugacias normale laŭ la koncerna modo.

La pasivon oni formas helpoverboj, kaj foje get, kaj la perfektiva participlo de la verbo. La agenton povas identi prepozicia sintagmo kun la prepozicio by, sed tio ne estas necesa. Ĝi povas esti uzita en pluraj kuntekstoj:

  • «Kennedy was assassinated in 1963.»
  • «Mistakes were made
  • «The window got broken
  • «Have you ever been kicked by an elephant?»
  • «Don't get killed
  • «Being attacked by Geoffrey Howe was like being savaged by a dead sheep.»

Frazalaj Verboj redakti

Ekzistas tri ĉefaj specoj de frazala verbo[1]:

1. Verbo + prepozicio (prepoziciaj verboj). Kiam la la elemento estas prepozicio, ĝi sekvas la verbon kiu estas transitiva:

a. «Who is looking after the kids?»
b. «They picked on nobody.»
c. «I ran into an old friend.»
d. «She takes after her mother.»
e. «Sam passes for a linguist.»
f. «You should stand by your friend.»

2. Verbo + partikulo (partikulaj verboj). Kiam la elemento estas partikulo (ne plu prepozicio ĉar ĝi ne havas komplementon), ĝi povas esti transitiva aŭ netransitiva. Se transitiva, ĝi povas sekvi la objekton:

a. «They brought that up twice.»
b. «You should think it over
c. «Why does he always dress down
d. «You should not give in so quickly.»
e. «Where do they want to hang out
f. «She handed it in

3. Verbo + partikulo + prepozicio (partikulo-prepoziciaj verboj). Se ĉeestas partikulo kaj prepozicio, tiuj devas sekvi la verbon:

a. «Who can put up with that?»
b. «She is looking forward to a rest.»
c. «The other tanks were bearing down on my Panther.»
d. «They were really teeing off on me.»
e. «We loaded up on snacks.»
f. «Susan has been sitting in for me.»

Referencoj redakti

  1. Declerck, R. Comprehensive Descriptive Grammar of English, A – 1991 Page 45 "The term multi-word verb can be used as a cover term for phrasal verbs, prepositional verbs, prepositional phrasal verbs and combinations like put an end to."

Vidu ankaŭ redakti