La konkana lingvo (nagarie: कोंकणी, en latina alfabeto Konknni, en kanara skribsistemo: ಕೊಂಕಣಿ, malajalame: കൊംകണീ, IAST: koṃkaṇī) estas lingvo de Barato, kaj apartenas al la hindeŭropa familio de lingvoj. Ĝi estas hindarja lingvo, parolata sur la okcidenta bordo de Barato nomata Konkanio (en:Konkan).

Konkana lingvo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
hindarja lingvaro
Parolata en Barato
Regiono Konkanio
Parolantoj 7,6 milionoj
Skribo Nagario (oficiala), latina alfabeto, kanara abugido, malajalama kaj araba
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Suda hindarja
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 kok
  ISO 639-3 kok
  Glottolog konk1270
Angla nomo Konkani
Franca nomo konkani
  ISO 639-3 kok Konkana (ĝenerala)
  ISO 639-3 knn Konkana (specifa)
  ISO 639-3 gom Goaa konkana
Noto
Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
vdr

Ĝi enhavas gravan nombron da pruntvortoj derivitaj de la dravida lingvaro [1], kaj estas influita de multaj lingvoj inkluzivantaj la portugalan, la kanaran, la tuluan, la maratan kaj la perso-araban.

Situo redakti

La konkana lingvo estas parolata larĝe en la okcidenta marborda regiono de Barato nomata Konkanio. Ĉi tio konsistas el la konkana dividaĵoj de Maharaŝtro, Goao, Kanario (marborda Karnatako) kaj iuj poŝoj (ĉirkaŭitaj regionetoj) en Keralao. Ĉiu regiono havas malsamajn dialekton, prononcan stilon, vortoprovizon, tonon kaj fojfoje, gravajn diferencojn en gramatiko.

Loĝantaro redakti

La Censa Departemento de Barato en 1991 nombris la parolantojn de la konkana en Barato je 1,760,607, kio porcias ĝis po 0.21% de la loĝantaro de Barato [2]. Ĝi rangas la 15-a en la listo de tabeligitaj (konstitucie oficialaj) lingvoj laŭ forteco. La nombroj de la censo de 2001 ankoraŭ ne estas publikaj. Tre granda nombro de konkanoj loĝas ekster Barato, ĉu kiel eksterlandanoj, ĉu kiel civitanoj de aliaj landoj ("NRI"-oj). Malfacials konstati iliajn nombrojn.

Laŭ takso de Ethnologue la nombro de konkanaj parolantoj estas 7.6 miliono.[3][4]

Fontoj redakti

La regiono Konkanio estas la mallarĝa strio de lando inter la Sahajadria Montaro kaj la Araba Maro laŭ la okcidenta bordo de Barato. La konkana lingvo evoluis en tiu regiono, primare en Gomantak (nun Goao).

Estas du teorioj koncerne la originojn de la konkana.

  • La antaŭuloj de la konkanoj estas la Saraswat Brahminoj kiuj rezidis laŭ la bordoj de la rivero Saraswati kiu fluis en nordokcidenta Barato antaŭ ĉirkaŭ 5000 jaroj. Sekve de sisma agado en la Himalajo, la rivero subteriĝis ĉirkaŭ 1900 a.K. devigante formigradon de la loĝantoj. Post longa vojaĝo, grupo de ĉi tiu popolo setlis en la regiono Gomantak. Ili alportis la propran dialekton de la Sauraseni prakrita, kiu tratempe evoluis en la modernan konkanan.[5]
  • Alia teorio estas, ke la konkana estas sanskritigita versio de lingvo antaŭe parolata de la "kokna" tribo. La koknaj triboj (ankaŭ nomitaj Kokna, Kokni, KukniKukna) estas nun trovataj en norda Maharaŝtro kaj suda Guĝarato, sed eble estis la unuaj setlantoj en la regiono Konkanio. La migrantaj arjoj kiuj venis al Konkanio alproprigis la lingvon kaj aldonis diversajn prakritajn/sanskritajn vortojn.[6]

Historio redakti

Fruaj jaroj redakti

La konkana lingvo prosperis en Goao. Komence, la brahma skribsistemo estis uzata por skribi en la konkana, sed ĝi eksmodiĝis, cedante al la nagaria skribsistemo. Tiu estis multe uzata por religiaj celoj, kaj ankaŭ por konservi kontadajn kaj komercajn kontlibrojn kaj aliajn agadojn de ĉiutaga vivo.

Aliaj komunumoj redakti

Aliaj konkanaj komunumoj estiĝis kun la propraj dialektoj de la konkana. La konkana-islamana komunumoj Ratnagiri kaj Bhatkal estiĝis pro intergeedziĝa miksaĵo de arabaj maristoj kaj lokuloj, kaj ankaŭ pro konvertiĝoj de hinduoj al islamo.[7] Alia migrema komunumo kiu alproprigis la konkanan estis la siddoj kiuj estis maristoj-batalistoj de Etiopio.[8]

Migrado kaj fragmentiĝo redakti

La alveno de la portugaloj kondukis al gravaj ŝanĝoj en la konkana. La konvertiĝo de konkanoj al kristanismo kaj la religia politikoj de la portugaloj igis grandan nombron da konkanoj fuĝi al najbaraj teritorioj. La izolado de hinduaj kaj kristanaj konkanoj pliigis la fragmentiĝon de la konkana en multajn dialektojn.

La lingvo disvastiĝis al KanarioKaravalio (marborda Karnatako), Kokan-patta (marborda - konkana dividaĵo de Maharaŝtro) kaj Keralao dum la lasta 500 jaroj pro al migrado de konkanoj. Kvankam malmultaj konkanoj eble estis jam tie en la najbaraj areoj, kaj kvankam eble okazis migradoj pro ekonomiaj kaŭzoj en la pasinteco, la ĉefa kaŭzo de migrado estis la portugala regado super Goao.

La lingvon disvastigis al tiuj areoj hinduaj kaj kristanaj parolantoj de la konkana en tri ondoj de migrado. La unua migrado okazis dum la fruaj jaroj de la portugala regado kaj de la Inkvizicio de la 1560-aj jaroj p.K. La dua ondo de migrado estis dum la milito en 1571 kun la Sultano de Bijapur. La tria ondo de migrado okazis dum la militoj de 1683-1740 kun la maratoj. Dum la unua ondo temis pri hinduoj fuĝantaj religian persekutadon, la dua kaj tria ondoj konsistis ĉefe el kristanoj.

Ĉi tiuj migremaj komunumoj kreskis en relativa izolo kaj ĉiu ellaboris sian propran dialekton. Ĉar tiuj komunumoj devis ĉiutage interagi kun aliaj en lokaj lingvoj, la konkanaj dialektoj montras fortajn lokajn influojn skribsistemajn, vortoprovizajn kaj ankaŭ stilajn.

La konkana en portugala Goao redakti

Frue en la epoko de portugala koloniado, kristanaj misiistoj komprenis la gravecon propagi en lokaj lingvoj, kaj tradukis kristanan literaturon en la konkanan kaj iamiam en la maratan; la plej rimarkinda inter ili estis Patro Tomaso Stephens ("stivenz").

En 1684 p.K., la portugaloj malpermesis la uzon de lokaj lingvoj en iliaj hindiaj teritorioj ĉar ili servis kiel perilo por hindua religia instruado. Ili ankaŭ volis tranĉi la ligojn kiujn la novaj konvertitoj havis kun sia kulturo. Kunigite kun la trudo de la portugala kiel oficiala lingvo, tio kondukis al kontinua malprosperiĝo de la konkana, kiu malkiel la plejo da hindiaj lingvoj havis absolute nenian ŝtatan mecenaton. La uzado de la portugala kondukis al la influo de la portugala en la konkana parolata de la kristanoj. Samtempe, la hinduoj de Goao sin turnis al la marata kiel lingvo de religiaj ceremonioj. Ankaŭ, la interagado inter maratoj kaj konkanoj en la pasinteco, kiu tiam rezultigis, ke la konkanoj estis dulingvaj kun la marata, nun ĉementis (forte fiksis) la statuson de la marata kiel la ĉiutaga lingvo de hinduoj en Goao, inkluzive de la konkanoj. Supraklasaj kristanoj uzis la konkanan nur por komuniki kun la subaj klasoj kaj la malriĉaj, uzante la portugalan en sociaj kunvenoj.[9]

Dume, la migremaj komunumoj ekster Goao konservis la konkanan vivanta, kaj la lingvo iĝis pli disdialekta. La nagaria skribsistemo ekuziĝis en Maharaŝtro, dum la kanara skribsistemo estis uzata de migrintoj al Karnatako.

Konkana Reviviĝo redakti

La konkana estis en malgaja stato, pro la uzado de la portugala kiel la oficiala kaj socia lingvo inter la kristanoj, la pliuzado de la marata prefere al la konkana inter hinduoj, kaj la konkana kristano-hindua disdivido. Rimarkinte tion Vaman Raghunath Varde Valaulikar entreprenis mision unuigi ĉiujn konkanojn, hinduajn kaj ankaŭ kristanajn, sendistinge de kasto aŭ religio. Li rigardis ĉi tiun movadon ne nur kiel naciisman movadon kontraŭ portugala rego, sed ankaŭ kontraŭ la dominado de la marata super la konkana. Preskaŭ solfare li krucmilitis, verkante nombron da verkoj en la konkana. Oni takasa lin kiel la pioniron de la moderna konkana literaturo, kaj li estas kareseme memorata kiel Shenoi Goembab.

Periodo post sendependiĝo redakti

Post la sendependiĝo de Barato kaj ĝia sekva rekonkero de Goao en 1961, Goao estis absorbita en la Baratan Union kiel Unia Teritorio, rekte sub centra administrado.

Tamen, kun la reorganizo de ŝtatoj laŭ lingvaj linioj, kaj kun kreskantaj petoj de Maharaŝtro, kaj ankaŭ de maratoj en Goao por la merga unuigo de Goao en Maharaŝtron, intensa debato komenciĝis en Goao. La ĉefaj demandoj diskutataj estis la statuso de la konkana kiel sendependa lingvo kaj la estonteco de Goao kiel parto de Maharaŝtro aŭ kiel sendependa ŝtato (sube vidu sekcion Konkana-marata diskuto). Plebiscito konservis Goaon kiel sendependan ŝtaton en 1967.[10] Tamen, la angla, la hindia kaj la marata daŭras esti la preferataj lingvoj por oficiala komunikado, dum la konkana estas flankigita.[11]

Agnosko kiel sendependa lingvo redakti

Kun la daŭra insistado de iuj maratoj, ke la konkana estas dialekto de la marata kaj ne sendependa lingvo, la afero fine iĝis lokita antaŭ la akademion Sahitya. Sunit Kumar Chatterjee, la prezidento de la akademio enoficigis komitaton de lingvaj kompetentuloj por kvitiĝi la disputon. La 26-an de februaro, 1975, la komitato post konvena interkonsiliĝo, venis al la konkludo, ke la konkana estas ja sendependa kaj literatura lingvo.[12]

Oficiala lingva statuso redakti

Ĉio ĉi tio faris neniajn ŝanĝojn en Goao. Fine laca de la malrapido, amantoj de la konkana lanĉis agitadon postulantan oficialan statuson por la konkana en 1986. La agitado iĝis violenta en diversaj lokoj rezultigante la morton de ses agitantoj. Fine, la 4-an de februaro 1987, la leĝdona asembleo de Goao leĝigis la Oficialan Lingvan Akton farante la konkanan la oficiala lingvo de Goao.[11]

La konkana estis inkludita en la Oka Tabelo de la Konstitucio de Barato, per la Sepdek-Unua Amendo la 31-an de aŭgusto 1992 aldonanta ĝin al la listo de Naciaj Lingvoj.

Skribsistemoj redakti

La konkana estas skribata en nombro da skribsistemoj. La brahma skribsistemo estis originale uzata sed eksmodiĝis. Nagario estas la oficiala skribsistemo por la konkana en Goao. La latinida skribsistemo estas ankaŭ populara en Goao. La kanara skribsistemo estas uzata inter la konkana loĝantaro de Karnatako. La malajalama skribsistemo estas uzata de la konkana komunumo, centrita ĉirkaŭ la urboj Koĉi kaj Koĵikode en la ŝtato Keralao. Konkanaj islamanoj en marborda Maharaŝtro kaj Bhatkal taluka de Karnatako uzas la araban skribsistemon por skribi la konkanan.[9]

Konkanaj Alfabetoj
IFA Simbolo Modifita nagaria alfabeto Norma nagaria alfabeto Latina alfabeto Kanara alfabeto Malajalama alfabeto Araba alfabeto
ɵ o ಅ/ಒ Mal Araba
ɑː a Mal Araba
mi i Mal Araba
i Mal Araba
u u Mal Araba
u Mal Araba
e e Mal Araba
ɛ e Mal Araba
æ neniu simbolo ए aŭ ऐ e ಎ aŭ ಐ Mal Araba
əi ai/oi Mal Araba
o o Mal Araba
ɔ o Mal Araba
əu au/ou Mal Araba
अं अं om/on ಅಂ Mal Araba
k k ಕ್ Mal Araba
kh ಖ್ Mal Araba
g g ಗ್ Mal Araba
gh ಘ್ Mal Araba
ŋ ंग ng Mal Araba
ts च़ च़ ch ಚ್ Mal Araba
c ch ಚ್ Mal Araba
chh ಛ್ Mal Araba
z ज़ ज़ z Mal Araba
ɟ j ಜ್ Mal Araba
झ़ झ़ zh ಝ್ Mal Araba
ɟʱ jh ಝ್ Mal Araba
ɲ nh Mal Araba
ʈ tt ಟ್ Mal Araba
ʈʰ tth ಠ್ Mal Araba
ɖ dd ಡ್ Mal Araba
ɖʱ ddh ಢ್ Mal Araba
ɳ nn ಣ್ Mal Araba
t ತ್ Mal Araba
t̪ʰ th ಥ್ Mal Araba
d ದ್ Mal Araba
d̪ʰ dh ಧ್ Mal Araba
n n ನ್ Mal Araba
p p ಪ್ Mal Araba
f फ़ f ಫ್ Mal Araba
b b ಬ್ Mal Araba
bh ಭ್ Mal Araba
m m ಮ್ Mal Araba
j i/e/ie ಯ್ Mal Araba
ɾ r ರ್ Mal Araba
l l ಲ್ Mal Araba
ʃ x ಶ್ Mal Araba
ʂ x ಷ್ Mal Araba
s s ಸ್ Mal Araba
ɦ h ಹ್ Mal Araba
ɭ ll ಳ್ Mal Araba
ʋ v ವ್ Mal Araba

Dialektoj redakti

La konkana, kvankam ĝi havas malgrandan parolantaron, montras tre altan nombron da dialektoj. La dialekta arba strukturo de la konkana facile klasifeblas laŭ la regiona, religia, kasta, kaj loka lingva influoj.[9]

Malsamaj esploristoj estas klasifintaj la dialektojn malsame.

Klasifiko de N.G. Kalelkar redakti

Surbaze de la historiaj eventoj kaj kulturaj ligoj de la parolantoj N.G. Kalelkar ĝenerale klasifis la dialektojn en tri ĉefajn grupojn:[9]

  • Norda konkana — Dialektoj parolataj en la distrikto Ratnagirio de Maharaŝtro kun forta kulturaj ligoj al la marata.
  • Centra konkana — Dialektoj en Goao, kie la konkana venis en proksima kontakton kun la portugalaj lingvo kaj kulturo.
  • Suda konkana — Dialektoj parolataj en la kanara regiono de Karnatako kiu venis en proksima kontakton kun la tulua kaj la kanara.

Klasifiko de Ethnologue (ISO) redakti

La ISO 639-3 klasifikas la konkanan ĝenerala makrolingvo (ISO 639-3:kok) en [13]:

  • Goaa konkana (ISO 639-3: gom )
  • Konkana (individua lingvo) (ISO 639-3: knn)

La konkana dialektoj listitaj de Ethnologue estas la jenaj:

  • Dialektoj de la konkana (ISO 639-3: knn):[3]
    • Agari de Kolaba
    • Parabhi (Kayasthi, Damani)
    • Koli
    • Kiristav
    • Dhanagari
    • Bhandari
    • Thakuri (Thakari, Thakri, Thakua, Thakura)
    • Karhadi
    • Sangamesvari (Bakoti, Bankoti)
    • Ghati (Maoli)
    • Mahari (Dhed, Holia, Parvari)
  • Dialektoj de la goaa konkana (ISO 639-3: gom):[14]
    • Normo konkana (Goaa)
    • Bardeskari (Gomantaki)
    • Sarasvat Brahmin
    • Kudali (Malvani)
    • Daldi (Nawaits)
    • Chitpavani (Konkanasths)
    • Mangalore.

Parencaj lingvoj/dialektoj redakti

Aliaj lingvoj/dialektoj inkluzivitaj de ISO 639-3 en la konkana familio de la lingva arbo [4] sed kiuj ne povas esti konsiderataj kiel dialektoj de la konkana (ili povas esti konsiderataj kiel fratinaj lingvoj), estas:

  • Katkari (kfu)
  • Kukna (kex)
  • Phudagi (phd)
  • Samvedi (smv)
  • Varli (vav)

Problemoj redakti

La konkana lingvo jam estadas en danĝero formorti unuavice pro

  • 1) La fragmentiĝo de konkana en diversajn, iam reciproke nekompreneblajn dialektojn.
  • 2) La progresema okcidentiĝo de Barato.
  • 3) La forta portugala influo en Goao, aparte sur katolikoj.
  • 4) Forta grado de dulingveco de la konkana hinduoj en Goao kaj marborda Maharaŝtro kun la marata.
  • 5) Progresaj penetraĵoj farita de la urdua en la islamanaj komunumoj.
  • 6) Reciproka malamikeco inter diversaj religiaj kaj kastaj grupoj; inkluzivante duagradan statuson de la konkana kulturo al religio. Konkanoj plejparte preferas intermiksiĝi kun aliaj membroj de sia religia komunumo kaj eviti interagadon kun konkanoj de aliaj religioj.
  • 7) Migrado de konkanoj al diversaj partoj de Barato kaj ĉirkaŭ la mondo.
  • 8) Manko de eblecoj studi la konkanan en lernejoj kaj kolegioj. Eĉ ĝis antaŭnelonge estis malmultaj konkanaj lernejoj en Goao. Loĝantaroj ekster la aŭtoĥtonaj konkanaj areoj havas absolute nenian atingivon al konkana klerigado, eĉ ne al neformala.
  • 9) Preferaĵo inter konkanaj gepatroj por paroli al siaj infanoj en Potaachi Bhas ("lingvo de la stomako") super Maaim Bhas ("patrina lango") konkana; unuavice angle por helpi siajn infanojn gajni scipovon super la angla en lernejoj.[9]

Oni jam faras klopodojn haltigi ĉi tiun subiran tendencon, komencante kun la klopodoj de Shenoi Goembab revigliĝi la konkanan. Estas renovigita intereso en konkana literaturo. La agnosko koncedita de la akademio Sahitya Akademi al la konkana kaj la fondo de ĉiujara premio por konkana literaturo estas helpintaj.

Iuj organizoj kiaj la Konkan Daiz Yatra, organizita de Konkani Bhasha Mandal, Mumbajo ekde 1939 kaj la pli nova Vishwa Konkani Parishad estas forte emfazintaj provadojn unuigi ĉiujn konkanajn grupojn.

Plurlingveco redakti

Laŭ la Censa Departemento de Barato, konkanaj parolantoj montras tre altan gradon de plurlingveco[15]. En la censo de 1991, kompare al la nacia averaĝo de po 19.44% por dulingveco kaj po 7.26% por trilingveco; konkanaj parolantoj markiĝis po 74.20% kaj po 44.68% respektive. Tio faras la konkanojn la plej multlingva komunumo de Barato.

Ĉi tio estas pro al la fakto, ke en la plejo da areoj kie konkanoj setlis, ili malofte formas plejparton de la loĝantaro kaj devas interagi kun aliuloj en la loka lingvo. Alia kaŭzo de dulingveco estas la manko de lernejoj instruantaj la konkanan kiel primaran aŭ akcesoran lingvon.

Kvankam dulingveco ne estas per si malbona afero, ĝi estas mistaksata kiel signo, ke la konkana ne estas ellaborita lingvo. La dulingveco de la konkanoj kun la marata en Goao kaj Maharaŝtro estas fonto de granda malkontento, ĉar ĝi kondukas al la konvinko, ke la konkana estas dialekto de la marata[9][16] (ĉi sube vidu sekcion Konkana - marata) kaj tial havis influon sur la estonteco de la ŝtato Goao.

La konkana - marata disputo redakti

Laŭ iuj pretendoj la konkana estas dialekto de la marata kaj ne sendependa lingvo. Tion oni atribuis al kelkaj historiaj kaŭzoj (skeĉitaj en la sekcio Historio), la proksimaj similecoj inter la marata kaj la konkana, la geografia apudeco inter Goao kaj Maharaŝtro, la forta marata influo sur konkanaj dialektoj parolataj en Maharaŝtro (kia Malwani), supozita manko de literaturo en la konkana kaj granda grado de dulingveco de konkanaj hinduoj rilate al la marata.

José Pereira, en sia (1971) verko Konkani - A Language: A History of the Konkani Marathi Controversy ("La konkana - Lingvo: historio de la konkana marata disputo"), kulpigis eseon pri hindiaj lingvoj verkita de John Lejden en 1807 en kiu la konkana estas nomita "dialekto de Maharaŝtro" kiel fonto de la lingva diskuto.[9] La verko de S. M. Katre (1966), The Formation of Konkani (La formiĝo de la konkana), kiu utiligis la metodojn de moderna historia kaj kompara lingvistiko super ses tipaj konkanaj dialektoj, montris, ke la formiĝo de la konkana estas distinga de tiu de la marata.[9][16] Shenoi Goembab, kiu ludis pivotan rolon en la konkana reviviga movado, batalis kontraŭ la antaŭ-moŝteco de la marata super la konkana inter hinduoj kaj de la portugala inter kristanoj.

La aligo de Goao al Barato en 1961 okazis dum tempo kiam la hindaj ŝtatoj estis reorganizataj laŭ lingvaj linioj. Estis postuloj kunfandi Goaon kun Maharaŝtro. Tio estis ĉar Goao havis konsiderindan loĝantaron de marataj parolantoj kaj la konkana estis ankaŭ konsiderata de multaj kiel dialekto de la marata. La konkanaj goaanoj kontraŭis tion. La statuso de la konkana kiel sendependa lingvo aŭ kiel dialekto de la marata havis grandan politikan influon sur la proponita kunfando de Goao, kio estis decidita per plebiscito en 1967.[9]

La Sahitya Akademi (elstara literatura organizo en Barato) agnoskis la konkanan kiel sendependan lingvon en 1975, kaj sekve la konkana (en la nagaria skribsistemo) fariĝis la oficiala lingvo de Goao en 1987.

Skribsistemaj kaj dialektaj demandoj redakti

La problemoj prezentitaj de multaj skribsistemoj kaj variantaj dialektoj malhelpas la klopodojn unuigi la konkanojn. La decido uzi nagarion kiel oficiala skribsistemo, kaj la antruzan dialekton renkontis oponon, kaj en Goao, kaj ekster ĝi[11]. La kritikantoj pretendas, ke la antruza dialekto estas nekomprenebla al la plejo da goaanoj, por ne paroli pri aliaj konkanoj, kaj, ke la nagario estas uzata tre malmulte kompare al la latina skribsistemo en Goao, aŭ al la kanara skribsistemo en marborda Karnatako[11]. Elstare inter la kritikantoj estas la konkanaj katolikoj en Goao, kiuj estas ĉe la antaŭo de la konkana agitado en 1986-87 kaj jam longatempe uzadas la latinan alfabeton kaj produktis literaturon en la latina alfabeto. Ili estas postulantaj, ke la latina skribsistemo estu donita statuson egalan al tiu de nagario.[17]

En Karnatako, kiu havas la plej grandan nombron da konkanoj, gvidaj organizoj kaj agitantoj simile postulis, ke la kanara skribsistemo estu farita la perilo de instruado por la konkana en lokaj lernejoj anstataŭ nagario.[18]

Nuntempe neniu sola skribsistemo aŭ dialekto povas pretendi esti komprenebla aŭ akceptebla al ĉiuj partioj. Neniuj seriozaj klopodoj jam estas faritaj atingi ĝeneralan interkonsenton pri ĉi tiu demando. La manko de norma dialekto kiu estas akceptebla al ĉiuj kaŭzas, ke ofte konkanoj interagas kun alia konkanoj en aliaj lingvoj.

Organizoj kaj institucioj redakti

Estas diversaj organizoj laborante por la konkana sed plejparte, ĉi tiuj estis limigitaj al unuopaj komunumoj. La tut-barata konkana Parishad fondita je la 23-a de januaro 1978 servis la celon provizi komunan ejon por ĉiuj grupoj. Nova organizo nomata Vishwa Konkani Parishad kiu celas esti tut-inkluziva kaj pluralisma ombrela organizo por konkanoj ĉirkaŭ la mondo estis fondita je la 11-a de septembro 2005.[19]

Iuj notindaj institucioj laborantaj super la konkana estas:

  • Konkani Bhasha Mandal, Mumbajo [20]
  • Konkani Triveni Kala Sangam, Mumbajo [21]
  • Tomaso Stephens Konknni Kendr.[22]
  • Monda konkana centro: Kulturo kaj lingva centro konstruota en Mangalore.[23]
  • Konkani Bhas Ani Sanskriti Pratistan (konkana lingva kaj kultura fondusejo): La organiza konstruaĵo, la monda konkana centro.[21]
  • Goao Konkani Akademi (GKA).[24]
  • Dalgado Konkani Akademio. [25]
  • Karnatako Konkani Sahithya Akademio. [26]
  • Konkani Ekvott – ombrela organizo de diversaj konkana korpoj en Goao.[27]
  • Vishwa Konkani Sammelan (Mondo konkana konvencio): unue okazigita en 1995.[23]
  • Konkan Daiz Yatra: plej malnova konkana organizo, kiu estis fondita en la 1939 de konkana bravuloj en Mumbajo.[28]

Notindaj verkoj en la konkana redakti

 
Kovrilo de Dovtrina Christam fare de pastro Thomas Stephens, unua publikigita verko en la konkana, kaj ajna hindia lingvo
  • La unuan sciatan presitan libron en la konkana verkis angla jezuita sacerdoto, pastro Thomas Stephens en 1622, kaj nomita Dovtrina Christam (Malnova latina La doktrino de Kristo).[23]
  • Konkani Mansagangotri - Prof. Olivinho Gomes
  • Vajralikhani - Shenoi Goembab
  • Konkana Bhashecho Itihas - Shenoi Goembab
  • Sollavea Xekddeantlem Konknni Mhabharot: Adi Porv - kolekto de 18 rakontoj el la epopeo Mahabharato. Ĝin surpaperigis en la 16-a jarcento jezuito en la latinaa skribsistemo uzante daitrics (diakritojn?). Ĝi estas verŝajne la plej malnova formo de la konkana hodiaŭ havebla.

Bagateloj redakti


Referencoj redakti

  1. http://ccat.sas.upenn.edu/~fsouth/DravidianElement.pdf
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-07-12. Alirita 2007-06-21.
  3. 3,0 3,1 http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=knn
  4. 4,0 4,1 http://www.ethnologue.com/show_family.asp?subid=92010
  5. http://www.kamat.com/kalranga/konkani/konkani.htm Originoj de la konkana Lingvo - Krishnanand Kamat
  6. http://www.colaco.net/1/nandukonkaniRoots.htm Arkivigite je 2008-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Spurante la radikojn de la konkana Lingvo, fare de d-ro Nandkumar Kamat
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2007-06-21.
  8. http://www.kamat.com/kalranga/people/siddi.htm
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 http://www.india-seminar.com/2004/543/543%20madhavi%20sardesai.htm Mother Tongue blues (~Patrinlingvaj malgajoj) - Madhavi Sardesai
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-20. Alirita 2007-06-21.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-06-21.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2007-06-21.
  13. http://www.sil.org/iso639-3/documentation.asp?id=kok
  14. http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=gom
  15. http://www.censusindia.net/cendat/lingvo/langtable5.PDF[rompita ligilo]
  16. 16,0 16,1 http://www.languageinindia.com/may2001/bilingual.html
  17. http://timesofindia.indiatimes.com/NEWS/hindia/GoagroupwantskonkanainRomanscript/articleshow/1644404.cms
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2007-06-21.
  19. http://www.mail-archive.com/goanet@goanet.org/msg31466.html
  20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2007-06-21.
  21. 21,0 21,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-29. Alirita 2007-06-21.
  22. http://www.tskk.org/
  23. 23,0 23,1 23,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2007-06-24.
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-05. Alirita 2007-06-21.
  25. http://lists.goanet.org/pipermail/goanet-goanet.org/2004-November/021688.html
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-13. Alirita 2007-06-21.
  27. http://oheraldo.in/node/22730?PHPSESSID=7da2be3dbbb28e964eee3d1736859c2e[rompita ligilo]
  28. http://www.mail-archive.com/goanet@goanet.org/msg17606.html

Eksteraj ligiloj redakti