Konrád Beöthy [bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy Konrád estis hungara kuracisto, profesoro.

Konrád Beöthy [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1898 en Gyapoly [djapoj] (loko nun jam netrovebla). Li mortis la 5-an de julio 1958 en Pécs.

Biografio redakti

Konrád Beöthy lernis en Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro, sed la diplomon li akiris jam en Universitato de Pécs, fine li plulernis en Vieno kaj Glasgow. Ekde 1925 li laboris en medicina instituto en Pécs. Inter 1927 kaj 1930 li laboris eksterlande en diversaj tribunaloj. En 1931 li estis nomumita privata profesoro en Universitato de Pécs, en 1938 eksterordinara profesoro. Dum la 2-a mondmilito li laboris en Norda Transilvanio (tiam apartenanta al Hungario). En 1948 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en Pécs. En 1952 li kandidatiĝis. Li estis tiutempe la plej konata tribunala eksperto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A vér alkoholtartalmának meghatározása
  • Az orvosi bizonyítványoktól (1936)

Fontoj redakti