Konrád Pál Wusching

Konrád Pál Wusching [vuŝing], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wusching Konrád Pál, germane Conrad Paul Wusching estis hungara komponisto, korusestro, bazlerneja instruisto.

Konrád Pál Wusching
Konrád Pál Wusching
Konrád Pál Wusching
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de januaro 1827(nun 1827-01-10)
en Hungario Nagymányok (Hungara reĝlando)
Morto la 26-an de aŭgusto 1900
en Hungario Lugos (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoĥorestro
vdr

Konrád Pál Wusching [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1827 en Nagymányok (Hungara reĝlando), li mortis la 26-an de aŭgusto 1900 en Lugos (Hungara reĝlando, nuntempa Lugoj en Rumanio).

Biografio redakti

Konrád Pál Wusching studis muzikon (ĉefe orgenludon) komence hejme, poste en Pécs, krome li akiris ankaŭ pedagogian diplometon en 1843. Li komencis instrui en Kömlőd, en la sekva jaro en Buda, fine inter 1848-1893 en Lugos. Li fondis koruson en Lugos, kiun li gvidis ĝis 1895. Por la periodo 1850-1900 oni povas diri, ke Wusching estis unu el la plej gravaj muzikistoj de la Banato. Escepte en 1869 li studis en Würzburg, kie li ankaŭ instruis. Wusching komponis pli ol 150 ĉefe preĝejajn muzikverkojn. Li ricevis premiojn en 1857 kaj 1883.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Requiem (1847, por koruso kaj orgeno, parafrazo)
  • "In te Domine speravi", op. 12 (1860~, por vira koruso)
  • Hazám op. 30 (1885~, por vira koruso)
  • Dalcsokor (por vira koruso)
  • Andante (1880~, por arĉa kvarteto)
  • Ave Maria op. 164 (1898)

Fontoj redakti

Referencoj redakti