Konrad Adenauer

Germana ĉefministro

Konrad ADENAUER (naskiĝis la 5-an de januaro 1876 en Kolonjo, mortis la 19-an de aprilo 1967 en Rhöndorf ĉe Bonn) estis la unua kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio.

Konrad Adenauer
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Konrad Adenauer
Naskonomo Conrad Hermann Joseph Adenauer
Naskiĝo 5-an de januaro 1876 (1876-01-05)
en Kolonjo, Reĝlando Prusio,  Germana Regno
Morto 19-an de aprilo 1967 (1967-04-19) (91-jaraĝa)
en Rhöndorf
Tombo Waldfriedhof vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoMunkena universitatoBonna universitato vd
Partio Zentrumspartei vd
Subskribo Konrad Adenauer
Familio
Gefratoj August Adenauer • Johannes Franz Richard Adenauer • Emilie Helene Marie Louise Adenauer • Maria Johanna Elisabeth Adenauer vd
Edz(in)o Emma Adenauer • Auguste Adenauer vd
Infanoj Konrad Adenauer • Max Adenauer • Maria Adenauer • Ferdinand Adenauer • Paul Adenauer • Charlotte Adenauer • Libet Werhahn • Georg Adenauer vd
Profesio
Okupo advokatojuĝisto • asesoro • politikisto • rezistobatalanto • aŭtobiografo • Kanceliero de Germanio • artkolektanto vd
Aktiva en DuseldorfoBonno vd
1-a Federacia kanceliero de Germanio
Dum 19491963
Sekvanto Ludwig Erhard
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1906 Adenauer membriĝis al la katolika "Zentrumspartei" (Partio de la Centro).

De 1917 ĝis 1933 li estis ĉefurbestro (Oberbürgermeister) de Kolonjo kaj de 1920 ĝis 1933 prezidanto de la prusa ŝtatkonsilio (Staatsrat). Foje li estis konsiderita kandidato por la germana ĉefministreco. En 1932 li estis elektita la alta protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto 1933 en Kolonjo.

La nacisocialistaj regantoj deprenis lian urbestran oficon. Adenauer estis kelkan tempon en malliberejo, kelkan li devis vivi kaŝite. Kiam en 1945 la usonaj trupoj komencis atingi lian malliberejon, la estroj volis ekzekuti la malliberitojn, sed Adenauer sukcesis fuĝi antaŭe. Kiel firma nenacisocialisto li fariĝis denove urbestro de Kolonjo, tamen la nova brita administrado (Kolonjo estis en la brita okupada teritorio) elpelis la memstare agantan Adenauer pro laŭaserta nekapableco.

Adenauer kunfondis kaj estris la Kristandemokratan Union, kiu fariĝis fine la plej sukcesa partio en elektoj. En 1948/1949 li estis prezidanto de la konstitucio-faranta Parlamenta Konsilio (Parlamentarischer Rat). La 15-an de septembro 1949 li estis elektita la unua federacia kanceliero (ĉefministro) de (okcidenta) Germanio, ricevante nur unu voĉdonon pli ol la alia kandidato. Laŭ propraj eldiroj Adenauer voĉdonis favore al si mem.

Konrad Adenauer dum partia kunveno de la kristandemokratoj, Duseldorfo 1965.

Li restis en tiu ofico ĝis sia abdiko la 16-an de oktobro 1963; ĝis 1955 li funkciis ankaŭ kiel ministro pri eksteraj aferoj.

Bazo de la politiko de Adenauer estis ekonomia rekonstruo kompromisa inter dungantoj kaj dungatoj ("sociala merkatekonomio") kaj repaciĝo kun la eksaj militaj kontraŭuloj. Vivocelo estis formigi fortan okcidentan Eŭropon kiuj kapablas defendi sin kontraŭ komunismo. En 1954 la Premio de Karolo estis donita al Adenauer.

Posteulo fariĝis Ludwig Erhard, ĝis tiam ministro pri ekonomio.

Vidu ankaŭ redakti


Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste: 
19491963Ludwig Erhard