Konrad BIRNDORFER (konate sub la nomo Konrad von Parzham; naskiĝinta la 22-an de decembro 1818 en Bad Griesbach im Rottal, mortinta la 21-an de aprilo 1894 en Altötting) estis germana agrikulturista helpanto, kapucena frato kaj sanktulo.

Sankta
Konrad Birndorfer
Persona informo
Konrad von Parzham
Naskiĝo 22-an de decembro 1814 (1814-12-22)
en Bad Griesbach im Rottal
Morto 21-an de aprilo 1894 (1894-04-21) (79-jaraĝa)
en Altötting
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Profesio
Okupo lay brother vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
bildo en la Marteno-kirko de Niedertaufkirchen

Vivo redakti

Estante la naŭa infano el dek de kamparano li frekventis la bazlernejon restonte ĝis la aĝo de 31 jaroj sur la gepatra farmbieno por fari servistajn laborojn. En septembro 1849 li eniris la Anna-monaĥejon de Altötting, faris la votojn en 1852 kaj iĝis jam kiel 34-a jaraĝulo pordisto. Danke al senlaca helpado de pilgrimantoj, infanoj kja malriĉuloj kaj apliko de neelĉerpebla pacienco li ĝuis egan ŝatiĝon de centoj da miloj da pilgrimejvizitantoj. Lia famo baldaŭ transiris la landlimojn de Bavario.

Tuj postmorte li konsideritis de multaj sanktuloj. Fakte estis la kanonizo en la 28.5.1934 fare de papo Pio la 11-a. Festotago li aestas la 21-a de patrilo. Porpetoj faritaj elaŭditis mire kun sekva helpo en ĉiaj gravaĵoj. Li fariĝsi patrono respektive kunpatrono de la provincaj bavaria kaj hungara de la kapuĉenoj, de la Diocezo de Passau, de la Bonifaco-societo en Germanujo k.a. Je ĉ. cento da lokoj staras kirkoj kaj kapeloj kun patroneco lia, ekz. en Italujo, Rumanujo, Ĉinio, Srilanko, Nov-Gvineo, Paragvajo, Ĉilio.

Fonto redakti

Hoedl OFMCap, Franz Xaver, "Birndorfer, Konrad" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 259-260 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti