Konrado de Hanstein

Konrado de HANSTEIN (naskiĝinta ĉ. 1500 en Bornhagen, sur Burgo Hanstein, mortinta la 23-an de marto 1553 verŝajne en Majenco) estis germana nobelo kaj imperiestra oficiro, kiu ricevis fortimpresam tombon en la Katarino-kirko de Oppenheim.

Konrado de Hanstein
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Bornhagen
Morto 23-an de marto 1553 (1553-03-23) (53-jaraĝa)
Okupo
Okupo militisto
vdr
Epitafo en la oppenheim-a Katarinokirko
Familia blazono
Enskribitaĵo surepitafa

Vivo redakti

Li originas el la eichsfeld-a dinastio de la senjoroj de Hanstein estante filo de Caspar de Hanstein, chefadministranto de Lüneburg, kaj de Ulcke Ellica de Pappenheim. Konrado studis ĉe la Universitato de Erfurto kaj iĝis frue soldato. En 1531 li estis inter la unuaj eichsfeld-aj nobeloj reformacio-emaj.[1]

Unue Hanstein servis sub landgrafo Filipo la 1-a (Hesio). Li ekz. batalis en 1534 en Virtembergo kontraŭ la aŭstra guberniestro Filipo (Pfalz-Neuburg), kie la hesia landgrafo - post la Batalo de Lauffen reregantigis la forpelitan dukon virtembergan Ulrich. Poste Hanstein estis ĝis 1537 kavaleria oficiro en Danio. Post repaciĝo internpolitika kaj la agnosko de reĝo Kristiano la 3-a li revenis patrujen.

Pasporto de la 1.8.1537 titolis lin imperiestra leŭtenanto. Estante kolonelo kaj imperiestra militkonsilisto li servis por Karolo la 5-a en la Ŝmalkalda milito. Dum la t.n. Princa ribelo la protestanto Konrado von Hanstein defendis, laŭ komisio imperiestra, la protestantan sed imperiestro-obeeman urbon Frankfurto ĉe Majno kontraŭ trupoj protestantaj el Saksio kaj Hesio. Tiam Hanstein modernigis ene de rekorde mallonga tempo la ĉirkaŭfortikaĵon frankfurtan, surŝutigis provizorajn bastionojn kaj forigis kelkajn gotikajn turospajrojn por ebligi liberan pafadon al la propraj pafilegoj. La sieĝo frankfurta finiĝis en la 2.8.1552 per la Traktato de Passau.

En Majenco li malsaniĝis kaj mortis la sekvan jaron. Entombigo lia estis en Oppenheim. En la tiea Katarino-kirko oni starigis por li lindegan tombon kun plena figuro de natura grando de oficiro en imperiestra kiraso kaj kun abunde ondanta barbo; laŭdire kreis la tuton la majenca skulptisto Dietrich Schro. Malhelpinte la marodon kaj elbrabadon de la urbo li honoritis jam en la 19-a jarcento per stratnomo Hansteinstraße en la frankfurta nordo.

Edzino lia estis Margareto de Hardenberg el Malsupra Saksio. Jam en 1543 li estis akirinta la iaman Kastelon Oberellen en Turingio kiun transprenis liaj idoj kaj heredantoj: samloke estiĝis la dinastia ĉefrezidejo. En 1547 li posedantis ankaŭ enfeŭdigite la burgon en Volkerode kie videblas hodiaŭ ankoraŭ lia blazonoŝtono.

Referencoj redakti

  1. Philipp Knieb: Geschichte der Reformation und Gegen-Reformation auf dem Eichsfelde, p. 41

Literaturo redakti

  • Hans-Dieter von Hanstein: Burg Hanstein: zur 700-jährigen Geschichte einer eichsfeldischen Grenzfeste, Mecke Druck und Verlag, 2008, p. 30, ISBN 3-936617-48-1; (Digitalscan)
  • Carl Philipp Emil von Hanstein: Urkundliche Geschichte des Geschlechts der von Hanstein in dem Eichsfeld in Preußen (Provinz Sachsen): nebst Urkundenbuch und Geschlechts-Tafeln, Mecke Druck und Verlag, 2007, S. 446–454 und 810–869, ISBN 3-936617-39-2; (Digitalscan)

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Conrad von Hanstein en la germana Vikipedio.