Konservada stato de ekoregiono

Konservada stato de Tutmondaj 200-ekoregionoj estas uzata por klasifiki ekoregionojn en unu aŭ tri larĝajn kategoriojn : kriza /endanĝerigita, vundebla, aŭ relative stabila/relative sendifekta.

La konservada stato de tersupraĵaj ekoregionoj estas notataj : CE por kriza ( angle : critical ) aŭ endanĝerigita, V por vundebla, kaj RS por relative stabila aŭ sendifekta.

Ekoregionoj varias kaj pri siaj biologiaj specialecoj, kaj pri sia konservada stato. Tiu ĉi reprezentas taksadon de la nuntempa kaj estonta kapablo de la ekoregiono por subteni la ekologian vivipovon kaj por reagi al vivmediaj ŝanĝoj.

Konservada stato estas bazita sur pejzaĝo ( aŭ ekvivalento por dolĉakvaj kaj maraj ekoregionoj ), kiel totala habitatodetruo , habitata fragmentado, rango de degrado, rango de bezonata protekto, rango de urĝeco por konservadaj bezonoj, kaj tipoj de konservado, praktikadaj aŭ postulataj.

La listo de Tutmondaj 200-regionoj plejofte povas kontribui al konservado je regiona skalo ( loka senarbarigo, detruo de marĉaj vivmedioj, grunda degrado ...). Tamen, certaj fenomenoj kiel migrado de cetacoj kaj birdoj dependas de pli komplikaj variabloj ne uzitaj en la difino de la nuna datumbazo ( kiel atmosferaj fluoj, dinamisma pelaga ekosistemo …). Tiuj bezonus pliajn kolektadojn de informoj, kaj koordinadon de strebadoj inter pluraj ekoregionoj. Tamen, Tutmondaj 200-ekoregionoj povas utili al tiuj strebadoj per la identigo de vivmediaj ejoj kaj de ripozejoj por migrantaj bestoj. Ĝi povas ankaŭ utili al identigo de invadaj specioj, kaj prezenti levilon por malrapidigi aŭ haltigi ilian penetradon kaj starigadon

Vidu ankaŭ redakti