Konservisma Senato

La Sénat conservateur ("Konservisma Senato") estis konsilanta korpuso establita en Francio dum la Konsularo post la Franca Revolucio. Ĝi estis establita en 1799 laŭ la Konstitucio de la 8a Jaro post la puĉo de 18a de Brumero estrita de Napoleon Bonaparte. Ĝi daŭris ĝis 1814 kiam Napoleon Bonaparte estis elpostenigita pere de la Imperiestra Elpostenigilo kaj oni restaŭris la Burbonan monarkion. Ĝis tiam la Senato estis ŝlosila elemento en la Napoleona reĝimo.

Konservisma Senato
parlamenta ĉambro
Komenco 13-a de decembro 1799 vd
Antaŭe Konsilio de Plejaĝuloj vd
vdr
Napoleono Bonaparte ricevas la delegitojn de la Sénat conservateur ĉe Stadtschloss, Berlino, 19a de Novembro, 1806 (pentraĵo de René Théodore Berthon, 1808).

Kun la Tribunat kaj la Corps législatif, la Senato formis unu el la tri leĝofaraj asembleoj de la Konsularo.

La konstitucioj de la Jaro 10a (1802) kaj de la Jaro 12a (18a de Majo 1804; instituciante la Francan Imperion sub Napoleono) ili plifortigis la gravon de la Sénat conservateur.