Konservativismo

politika ideologio
(Alidirektita el Konservismo)

Konservativismo estas politika ideologio ekzistanta en multaj kulturoj, kiu celas subtenon de la tradicia ordo de socio kaj de ties kulturaj, politikaj kaj religiaj kutimoj. Kompreninde, la precizaj postuloj de konservativuloj varias laŭ la karakterizaĵoj de la unuopa kulturo; kelkaj konservativaj grupoj kaj politikaj partioj pledas por restarigo de pasintecaj kutimoj kaj kredoj, dum aliaj defendas la nun ekzistantan sistemon.

Konservativismo
socia filozofiopolitika filozofio
politika ideologio
vdr
Edmund Burke, la brita politikisto kiun oni konsideras la filozofia patro de konservativismo en Britio

En politiko, konservativaj partioj estis kaj plu estas plej ofte dekstremaj. Kelkaj el iliaj ĉefaj trajtoj estas naciismo, patriotismo, la subteno de la establita ordo (komune konata kiel "Leĝo kaj ordo"). Dum la 19-a kaj multe de la 20-a jarcentoj la ekonomia ideologio estas favora al protektismo (la doktrino mala al ekonomia liberalismo); sed fakte ekde la 1980-aj jaroj la konservativaj partioj pli kaj pli forte subtenas novliberalismon kaj per ties ideologioj kaj la efektivaj politikoj.

La aro de nuntempe ekzistantaj konservativaj partioj konsistas interalie el la Liberaldemokrata Partio en Japanio, la Respublikana Partio en Usono, la Konservativa Partio en Britio, la Unuiĝo por Popola Movado en Francio, la Liberala Partio de Aŭstralio en Aŭstralio, Kuomintango en Tajvano, la Konservativa Partio en Kanado, kaj la Bharatiya Janata en Barato. Preskaŭ ĉiuj aliaj demokrataj landoj ankaŭ havas konservativan partion, kiu sufiĉe ofte enpotenciĝas.

Historio de pensado redakti

 
Sturmo de Bastilo, 14-an de julio 1789.

La komenca paŝoj de la konservativa politiko kaj kultura tradicio baziĝas en la anglia-usona socipolitika tradicio. Tiuj komencoj de konservativismo povas esti trovitaj en la kolektoj de la plej fruaj ankoraŭ restantaj angliaj laŭleĝaj skribaĵoj, kiuj datas al la 12-a jarcento, kaj povas esti konsiderata kiel la prapatroj de la konservativa tradicio. La unua eminenta pensulo estanta identigita kiel gvidanto de la anglia konservativa tradicio estas siro John Fortescue (1394-1479). La statuso de Fortesco en la konservativa anglia-usona tradicio estas iom simila al tiu de John Locke en la pli malfrua liberalisma tradicio. Kvankam Fortesco ne estas la fondinto de la konservativa tradicio, li estas ĝia unua eminenta desegnisto kaj faris por ĝi la modelon laŭ kiu la pli posta tradicio formiĝis. Dum lia restado en ekzilo, Fortesco verkis plurajn eseojn pri la konstitucio de Anglio (kiuj poste disvolviĝis al la konstitucio de Unuiĝinta Reĝlando) kaj ĝiaj leĝoj. Unu el tiuj estas mallonga eseo titolita latine De Laudibus Legum Angliae (angle Commendation of the Laws of England, Laŭdo al la leĝoj de Anglio). Kiel la pli malfrua konservativisma tradicio, Fortesco ne kredas ke la Sanktaj Skriboj aŭ la homa racio povas disponigi iun universalan leĝon konvenan al ĉiuj nacioj. Oni trovas ke li ofte tiras el la Leĝo de Moseo kaj de la "kvar libroj de Reĝoj" (tiujn oni nomas la librojn: la 1-a kaj 2-a libroj de Samuelo, kaj la 1-a kaj 2-a libroj de la Reĝoj) kaj uzas ilin por kompreni la politikan ordon kaj la anglian konstitucion.

Samtempe, Fortesco emfazas, ke en ĉiu regno, la leĝoj reflektas la historian sperton de la nacio kaj ĝia karaktero, same kiel la angla kutima juro respondas al la angla historia sperto. Fortesco argumentas, ekzemple, ke nacio kiu havas memdisciplinon kaj kutimon de libervola obeemo al leĝoj (prefere ol devigo) estas nacio kapabla profiti de ĝia reĝimo. Tia karaktero, li deklaras, estas de la sia anglia popolo. Tiutempe, dum la 17-a jarcento, okazis granda lukto de la defendantoj de la tradicia anglia konstitucio - kontraŭ politika absolutismo (solrego) unuflanke, kaj kontraŭ la unuaj adeptoj de universala raciismo en la spirito de Locke aliflanke. Ĉi tiu lukto estas signifa parto de la procezo de la forĝado de konservativa tradicio. Inter la gravaj pensuloj kiuj gvidis tiun ĉi lukton estas John Selden (1584-1654). Selden - altranga juristo de sia generacio de la kutima juro kaj eminenta politika pensulo iĝis gvidanto en la anglia parlamento kaj aliĝis al Edward Cooke en serio de konfliktoj kun la reĝo pri liaj potencoj. Dum tiu ĉi periodo la parlamento malakceptis kelkajn tielnomitajn reĝajn rajtojn: la rajto malliberigi angliajn ŝtatanojn sen esti alportita antaŭ tribunalo; La rajto trudi impostojn kaj devigaj pruntedonojn sen parlamenta aprobo; loĝado de soldatoj en civilaj hejmoj; kaj la rajton trudi militreĝimon por ke la reĝo evitu la leĝojn de la regno. En 1628 Selden havis gvidan rolon en redaktado, kaj alportado al la aprobo de la parlamento, de grava dokumento konata kiel la "Peticio de Rajto" - dokumento kiu serĉis restarigi "la diversajn rajtojn kaj liberecojn de ŝtatanoj" rekonitajn sub la tradicia anglia konstitucio.

Selden sin konsideris kiel la heredanto de la tradicio en kiu Fortesco funkciigis, kaj eĉ estis implikita en represo de nova eldono de "Laŭdo al la leĝojn de Anglio" en 1616. Lia defendo de anglaj naciaj tradicioj estis publikigita en serio de mallongaj eseoj pri la historio de angla juro kaj en serio de plilongaj eseoj, ekzameninte demandojn de leĝo (kiujn Selden komencis verki en malliberejo, sub neklara akuzo de ribelemo en la parlamento) kaj de politika pensado, en dialogo kun la klasika judisma leĝa tradicio. La plej fama el tiuj verkoj estas The Law of Nature and Nations According to the Hebrews (La leĝo de naturo kaj nacioj laŭ la hebreoj, 1640). En tiuj ĉi eseoj, Selden klopodis defendi la konservativaj tradicioj - inkluzive de la anglia - ne nur de la absolutismaj instruoj fare de la Stuartoj sed ankaŭ de la argumentoj prezentitaj de universala raciismo - ke sufiĉas, ke la homoj konsultu sian komunan prudenton, tute identan en ĉiuj, por determini la plej bonan konstitucion por la tuta homaro. Tiu ĉi raciisma vidpunkto komencis kolekti subtenon inter la angliaj disĉiploj de la granda politika pensulo, Hugo Grotius, kiu en sia eseo De jure belli ac pacis (La juro de la milito kaj paco, 1625) sugestis ke la konstitucioj de la diversaj nacioj povus esti forigitaj rezulte de fidante ekskluzive je la saĝo de la individuo.

Tiam kiel nuntempe, konservativuloj ne povis kompreni kiel fido je universala racio povus esti farebla. Sekve, la unuaj paĝoj de "Natura Juro kaj la Juro de Nacioj" inkluzivas ampleksan polemikan atakon kontraŭ tiaj teorioj. Selden argumentas tie ke tra la historio, "senlima uzado de pura kaj simpla racio" kondukis al konkludoj kiuj estas "esence malkonsekvencaj al homoj kaj malsimilaj inter ili." Se ni farus registaron sole bazitan sur pura racio, tiu ĉi registaro kondukus - finfine - ne nur al disfalo de politika registaro sed ankaŭ al vasta konfuzo, profunda diskutado kaj konstanta malstabileco (ĉar unu registaro estus anstataŭigita per alia en momento kiam ĝi ŝajnas pli inteligenta elekto). Fakte, malaprobante la ideon ke sistemo de rajtoj, kiu estus universale plenumebla, estus entute ebla, Selden sekvis la paŝojn de Fortesco. Kiel Selden verkis en siaj notoj al la eldono de "Laŭdo de la leĝoj de Anglio" de 1616, "kio estas ebla kaj plej konvena aŭ justa en unu lando povas esti same maljusta aŭ malkongrua en alia, kaj tamen, ilia konstitucio kaj registaro estas bonegaj por ili". Koncerne tiuj, kiuj kredas, ke sia propra inteligenteco produktis la universalajn verojn, kiuj supozeble estas memkompreneblaj por ĉiuj homoj, Selden avertas ke "kutimo ofte portas maskon esti la naturo mem, kaj ni estas kaptitaj en ĝi ĝis tiu mezuro, ke agadoj kiujn nacioj adoptis surbaze sole de kutimo, ofte emas aperi kiel homaj, naturaj kaj universalaj leĝoj."

Selden respondas al asertoj pri universala racio argumentante por pozicio kiu povas esti nomita "historia empirio". Laŭ tiu pozicio, nia pensado en aferoj de ŝtato kaj juro devus baziĝi sur la heredo de nacia tradicio. Tio ebligas al ŝtatistojuristo venki la magran aron de observado kaj sperto, kiun individuoj kapablas akumuli dum siaj vivoj "Kiel sci-malriĉa infanaĝo kiu nur nia mallonga vivo permesas al ni" kaj profito de "multaj pasintaj generacioj de observado kaj sperto", kiuj permesas al ni "akumuli por ni jarojn, kvazaŭ ni vivintus ekde la komenco de la tempo".

La moderna konservativismo povas esti identigita ĉe la verkado de Edmund Burke (1729-1797). Lia kritiko de la Franca Revolucio en lia libro Thoughts on the Revolution in France (Pensoj pri la revolucio en Francio) estas ĉerpita de laŭ li komprenata graveco de ligo inter tradicio kaj religio, kaj ne de la provo mem eliri el la totalismo kiu regis Francio'n tiutempe. Sendube, liaj ideoj estis profunde influitaj de la anglia tradicio kaj la pensado de ĝia defendantoj, inkluzive de Fortesco kaj Selden. Malgraŭ apartenado al la ŭigo-partio (kiu estis la maldekstra partio en Britio tiutempe), Burke decidis transpasi la limojn kaj defendi la anglian tradicion pro timo ke la ondoj de revolucio atingus ankaŭ Anglion. Lia penso tiutempe estis kiu tiu kaŭzis la sukceson de konservativismo en la mondkonscion kaj li estas tial konsiderita la patro de moderna konservativismo. Notu ke tiamaj angliaj pensuloj, kiuj klopodis konservi la anglan tradicion kontraŭ totalismo unuflanke kaj de raciismo kaj universala racio aliflanke, ne difinis sin kiel konservativulojn, sed iliaj ideoj metis solidan bazon por moderna konservativa pensado.

Evoluo redakti

La nocion konservismo enkondukis en la politikan vortaron François-René de Chateaubriand, en 1819, kiu elpensis tiun vorton por difini tiujn, kiuj kontraŭis la idealojn de la franca revolucio de 1789 kaj poris restarigon de la Malnova Reĝimo. Tia politika sinteno jam ekzistis antaŭ la revolucio, sed konsiderinde fortiĝis post ĝi kaj okaze de la sekvaj napoleonaj militoj.

Orienta civilizacio redakti

Ĉinio redakti

Japanio redakti

Hindio - Barato redakti

Okcidenta civilizacio redakti

Britio redakti

 
Portreto de Adam Smith fare de John Kay, 1790
 
Portreto de Karlo la 2-a de Anglio
Atribuita al Thomas Hawker.
Ĉ. 1680.

En Britio konservativaj ideoj (kvankam ankoraŭ ne nomitaj tiele) aperis en la konservativa movado, dum la periodo de Angla resurtronigo (1660-1688). Konservativismo subtenis hierarkian socion kun monarko kiu regis per dia rajto. Konservativuloj kontraŭbatalis la ideon ke suvereneco estis derivita de la homoj, kaj repudiis la aŭtoritaton de parlamento kaj religian liberecon. La verko de Robert Filmer nome Patriarcha: or the Natural Power of Kings, kiu estis verkita antaŭ la Angla enlanda milito, iĝis akceptita kiel la deklaro de sia doktrino. Tamen, la Glora Revolucio de 1688 detruis tiun principon certagrade establante konstitucian registaron en Anglio, kondukante al la hegemonio de la kontraŭa ŭiga ideologio. Alfrontita kun malvenko, la konservativuloj reformis sian movadon, tiam dirante ke suvereneco estis transdonita al la tri statoj nome La Krono, Lordoj, kaj Komunuloj[1] prefere ol sole en la krono. Konservativismo iĝis marĝenigita dum la longa periodo de ŭigo-potencpreno en la 18-a jarcento.

Konservativuloj tipe vidas Richard Hooker (1554-1600) kiel la fonda patro de konservativismo, kune kun la Markizo de Halifakso (1633-1695), David Hume (1711-1776) kaj Edmund Burke (1729-1797). Halifakso antaŭenigis pragmatismon en registaro, dum Hume kverelis kontraŭ politika raciismo kaj utopiismo.[2] Burke estis la privata sekretario de la Markizo de Rockingham kaj oficiala pamfletisto al la Rockingham-filio de la ŭiga partio.[3] Kune kun la Torioj, ili estis la konservativuloj en la komenco de la 18-a jarcento en la Unuiĝinta Reĝlando.[4] La opinioj de Burke estis miksaĵo de liberalulaj kaj konservativaj, rilate al la signifo de tiuj esprimoj en tiu periodo (kiu estis rimarkeble diferenca de iliaj implicoj hodiaŭ). Li apogis la Usonan Revolucion de 1765-1783, sed abomenis la perfortemon de la Franca Revolucio. Li akceptis la liberalajn idealojn de privatproprieta rajto kaj la ekonomikon de Adam Smith, sed opiniis ke ekonomiko devus esti konservita malĉefe al la konservativa socia etiko, ke kapitalismo devus esti malĉefa al la mezepoka socia tradicio kaj ke la komercista klaso devus esti malĉefa al aristokrataro.[5] Li insistis pri normoj de honoro derivita de la mezepoka aristokrata tradicio, kaj vidis la aristokrataron kiel la naturaj gvidantoj de la nacio.[6] Tio signifis limojn por la potencoj de la krono, ĉar li eltrovis ke la institucioj de parlamento estis pli bone informitaj ol komisionoj nomumitaj fare de ajna oficulo. Li favoris establitan (ŝtatan) eklezion, sed enkalkulis gradon da religia toleremo.[7] Burke pravigis la socian ordon surbaze de tradicio: tradicio reprezentis la saĝecon de la specio kaj li aprezis komunumon kaj socian harmonion super socialaj reformoj.[8] Burke estis plej elstara teoriulo en tiu frua periodo, trovante ekstreman idealisman (aŭ konservativulo aŭ ŭigo) endanĝerigon al pli larĝaj liberecoj, kaj (kiel Hume) malaprobante abstraktan kialon kiel nepruvita gvidisto por politika teorio. Malgraŭ ilia influo sur estonta konservativa penso, neniu el tiuj fruaj kontribuantoj estis eksplicite implikitaj en konservativula politiko. Hooker vivis en la 16-a jarcento, longe antaŭ la apero de konservativismo, dum Hume estis senpolitika filozofo kaj Halifakso simile saĝe sendependa. Burke priskribis sin kiel ŭigon.

Baldaŭ post la morto de Burke en 1797, konservativismo estis revivigita kiel ĉeftendenca politika forto kiam la ŭig-liberaloj suferis serion de internaj separiĝoj. Tiu nova generacio de konservativuloj derivis sian politikon ne de Burke sed de sia antaŭulo, la Vicgrafo Bolingbroke, kiu estis jakobito kaj tradicia konservativulo, malhavante la simpatiojn de Burke por ŭigec-politikoj kiaj ekzemple la katolika emancipiĝo kaj la usona sendependeco (fame atakita fare de Samuel Johnson en "Taxation No Tyranny" (Impostoj, ne tiraneco)). En la unua duono de la 19-a jarcento ekzistis multaj gazetoj, revuoj, kaj ĵurnaloj antaŭenigantaj obeemajn aŭ dekstrulajn sintenojn en religio, politiko, kaj internaciaj aferoj. Burke malofte estis menciita sed William Pitt (1759-1806) estis evidenta heroo. La plej elstaraj ĵurnaloj estis The Quarterly Review, La Jarkvarona Revuo, fondita en 1809 kiel kontraŭpezilo al Edinburgh Review, de la ŭig-liberaloj kaj la eĉ pli konservativa Blackwood's Edinburgh Magazine. Sack trovas ke La Jarkvarona Revuo antaŭenigis ekvilibran kanningitan konservativismon; estis neŭtrala pri katolika emancipiĝo kaj nur iom kritika kontraŭ Nekonformisman Opozicion; ĝi kontraŭbatalis sklavecon kaj apogis la nunajn pormalriĉajn leĝojn. Ĝi estis "ofensiva imperiisto." La alta hierarkiularo de la Eklezio de Anglio legis la Orthodox Churchman's Magazine kiu estis same malamika al judoj, katolikoj, jakobenoj, metodistoj, kaj unitaraj reprezentantoj. Ankrite ĉe la ultraj konservativuloj estis Blackwood's Edinburgh Magazine, kiu staris firme kontraŭ katolika emancipiĝo, kaj preferis sklavecon, malmultekostan monon, merkantilismon, la navigadajn leĝojn, kaj la Sanktan Aliancon.[9]

En la 19-a jarcento, konflikto inter riĉaj komercistoj kaj la aristokrataro disfendas la britan konservativan movadon, kie la aristokrataro postulas reveno al mezepokaj ideoj dum la komercistaj klasoj postulis kontraŭaŭtoritatan kapitalismon.[10]

Kvankam konservativuloj kontraŭbatalis provojn permesi pli grandan reprezentadon de la burĝa klaso en parlamento, en 1834 ili koncedis ke elekt-reformo ne povus esti inversigita kaj promesita por apogi plu reformojn tiel longe kiel ili ne eroziu la instituciojn de eklezio kaj ŝtato. Tiuj novaj principoj estis prezentitaj en la Tamworth Manifesto kiu laŭ historiistoj estas la baza deklaro de la kredoj de la nova Konservativa Partio.[11]

 
Robert Peel (1788–1850)

Kelkaj konservativuloj priploris la morton de pastoraleca mondo kie la etoso de nobeleco devis antaŭenigi respekton por la malsuperaj klasoj. Ili vidis la Anglikanan Eklezion kaj la aristokrataron kiel ekvilibroj kontraŭ komercista riĉeco.[12] Ili laboris direkte al leĝaro por plibonigi laborkondiĉojn kaj urban loĝigon.[13] Tiu vidpunkto poste estus nomita Toria Demokratio.[14] Tamen ekde Burke ĉiam ekzistos malamikeco inter tradicia aristokrata konservativismo kaj la riĉa komercista klaso.[15]

En 1835, konservativula ĉefministro Robert Peel publikigis la Tamworth Manifeston en kiu li promesis aprobi moder-politikan reformon. Tio markis la komencon de la transformo de brita konservativismo de High Tory reagismo direkte al pli moderna formo bazita sur "konservado". La partio iĝis konata kiel la Konservativa Partio kiel rezulto el tio, nomo kiun ĝi retenis ĝis nune. Peel, aliflanke, ankaŭ estus la radiko de disigo en la partio inter la tradiciaj konservativuloj (gviditaj fare de la Grafo de Derbio kaj Benjamin Disraeli) kaj la "Peelitoj" (kondukitaj unue fare de Peel mem, poste de la Grafo de Aberdeen). La disigo okazis en 1846 pro la temo de libera komerco, kiun Peel apogis, kontraŭ protektismo, apogita de Derbio. La plimulto de la partio helpis al Derbio, dum proksimume trionofordisiĝis, poste kunfalante kun la ŭig-liberaloj kaj la radikaluloj por formi la Liberalan Partion. Malgraŭ la disigo, la ĉefa Konservativa Partio akceptis la doktrinon de libera komerco en 1852.

 
Margaret Thatcher (1925–2013)

En la dua duono de la jarcento estis la liberaluloj kiuj estis alfrontitaj kun politikaj skismoj, la plej grava pro la irlanda aŭtonomeco. Gvidanto William Gladstone (mem iama Peelite) serĉis doni al Irlando gradon da aŭtonomio, politika movo kiu estis kontraŭbatalita de elementoj en kaj la maldekstraj kaj dekstraj flankoj de lia partio. Tiuj forfendetiĝas por iĝi la Liberalaj Uniistoj (gvidite de Joseph Chamberlain), formante koalicion kun la Konservativuloj antaŭ kunfalado kun ili en 1912. La liberaluniista influo trenis la partion direkte al la maldekstro; kaj tiele konservativulaj registaroj pasis kelkajn progresemajn komence de la 20-a jarcento. Ekde la fino de la 19-a jarcento, la tradiciaj komercistaj subtenantoj de la britia Liberala Partio eniris en la Konservativulojn, igante ilin la partio de negoco kaj komerco.[16]

Post periodo de liberala dominado antaŭ la Unua Mondmilito, la Konservativuloj iom post iom iĝis pli influaj en registaroj, reakirante plenan kontrolon de la kabineto en 1922. En la intermilita periodo konservativismo estis la plej grava ideologio en Britio, kiam la Liberala Partio konkuris kun la Laborista Partio pri kontrolo de la maldekstro. Post la Dua Mondmilito, la unua laborista registaro sub Clement Attlee komencis programon de ŝtatigo de industrio kaj socialsubtena ŝtato. La politikoj estis ĝenerale akceptitaj fare de la Konservativuloj ĝis la 1980-aj jaroj. Multaj el la programoj de laboro estis inversigitaj en la 1980-aj jaroj fare de la konservativula registaro de Margaret Thatcher, kiu estis gvidita per novliberala ekonomiko.

Malgrandaj konservativaj partioj (kiaj ekzemple la United Kingdom Independence Party (Sendependeca Partio de Unuiĝinta Reĝlando) kaj la Democratic Unionist Party (Demokrata Uniisma Partio, fondita en 1971) komencis ekaperi, kvankam ili ankoraŭ havas ajnan signifan impreson ĉe Westminster (la DUP estas nuntempe parto de reganta koalicio en la Nord-Irlanda Asembleo).

Francio redakti

 
François René de Chateaubriand

Germanio redakti

 
Otto von Bismarck

Konservativa pensaro formiĝis kune kun naciismo en Germanio, kulminante per la venko de Germanio super Francio en la Francia-Prusia Milito, la kreado de la unuigita Germana Imperiestra Regno en 1871, kaj la samtempa ascendo de Otto von Bismarck sur la eŭropa politika scenejo. La potenc-ekvilibra modelo de Bismarck konservis pacon en Eŭropo dum jardekoj ĉe la fino de la 19-a jarcento, kaj lia "revolucia konservativismo" kaŭzis signifajn popularajn reformojn en asekurjuro, laborokondiĉoj, kaj salajroj. Tiuj kaj aliaj politikoj igis socialismon ŝajni malpli dezirinda al la meznivela germana familio, kaj propulsis Bismarck al alta renomo dum lia vivdaŭro.

Kun la pliiĝo de Naziismo je 1933, agrara konservativismo fadis kaj estis anstataŭita per pli komand-bazita ekonomio kaj devigis socian integriĝon. Kvankam Adolf Hitler sukcesis pri rikoltado de la subteno de multaj germanaj industriuloj, eminentaj tradiciistoj malkaŝe kaj sekrete kontraŭbatalis liajn politikojn de eŭtanazio, genocido, kaj atakoj al organizita religio, inkluzive de Claus von Stauffenberg, Dietrich Bonhoeffer, Henning von Tresckow, episkopo Clemens August von Galen, kaj la monarkisto Carl Friedrich Goerdeler.

Pli lastatempe, la laboro de konservativa CDU gvidanto Helmut Kohl helpis atingi Germanan Reuniigon, kune kun la pli proksima integriĝo de Eŭropo en la formo de la Traktato de Maastricht. Hodiaŭ, germana konservativismo ofte estas asociita kun kanceliero Angela Merkel, kies permanenta ofico estis markita per provoj eviti la forpason de la komuna eŭropa valuto (eŭro).

Usono redakti

 
Prezidanto de Usono Ronald Reagan (1981-1989), kies politika doktrino transformis la Respublikanan Partion

En Usono, konservativismo estas fiksiĝinta en la Usona Revolucio kaj ĝia engaĝiĝo al respublikanismo, suvereneco de la homoj, kaj la rajtoj kaj liberecoj disde angloj forpelante la reĝon kaj liajn subtenantojn. La plej multaj eŭropaj konservativaj verkistoj ne akceptas usonan konservativismon kiel originalan; ili konsideras ĝin kiel diverseco de liberalismo. Modernaj usonaj liberaluloj en la koalicio New Deal ne malkonsentas kun tiu interkonsenta vido, sed konservativuloj foruzas multe pli da emfazon sur la revoluciaj originoj, kaj la Tea Partio rekomendas utiligi epizodon de la 1770-aj jaroj por sia nomo kaj kelkaj eĉ survestas tiuepokajn kostumojn ĉe siaj amaskunvenoj.

Historiisto Gregory Schneider identigas plurajn konstantojn en usona konservativismo: respekto por tradicio, subteno de respublikanismo, "la jurŝateco kaj la kristana religio", kaj defendo de "okcidenta civilizo de la defioj de modernisma kulturo kaj totalismaj registaroj."[17] La usona konservatismo kiel reflektita en la respublikana partio estas la partio de "Leĝo kaj ordo" kaj de la "malgranda familia entrepreno". En usona politiko ĉiam ĉeestas tensio inter federacia jurisdikcio (la usona konstitucio) kaj ŝtataj guberniestroj kaj iliaj lokaj registaroj (tiel nomataj rajtoj de ŝtatoj). Tiu tensio reflektiĝas en la federala politiko en ambaŭ partioj.

En la komenco de la 21-a jarcento, usona konservatismo fariĝis pli kaj pli kontraŭa al multkulturismo, la perdo de nacia, blankula, kristana, hetroseksa, uson-anglalingva identeco kontraŭ la enmigrantoj kaj rifuĝintoj, neblankaj, nekristanaj, aliaseksaj kaj ne-angla parolantaj. La pinto de tiu sinteno estas en la gvideco de Donald Trump.

 
Joseph de Maistre (1753–1821)

Latinida Eŭropo redakti

Alia formo de konservativismo evoluiĝis en Francio paralele al konservativismo en Britio. Ĝi estis influita per kontraŭ-klerismaj verkoj de homoj kiaj ekzemple Joseph de Maistre kaj Louis de Bonald. Latinida konservativismo estis malpli pragmata kaj pli da reakciula ol la konservativismo de Burke. Multaj kontinentaj aŭ tradiciistaj konservativuloj ne apogas apartigon de eklezio kaj ŝtato, kun plej multe de la apoga ŝtata rekono de kaj kunlaboro kun la Romkatolika Eklezio, kio ekzemple ekzistis en Francio antaŭ la Revolucio.

Poste konservativuloj aldonis patriotismon kaj naciismon al la listo de tradiciaj valoroj kiujn ili apogas. Germanaj konservativuloj estis la unuaj se temas pri ampleksi naciismon, kiu antaŭe estis asociita kun liberalismo kaj la Revolucio en Francio.[18]

Klasado redakti

Pro la malfacilo are priskribi ĉiajn konservismojn per la samaj trajtoj, oni plurfoje klopodis enkonduki subkategoriojn. Ekzemple, oni ofte apartigas la anglan konservismon disde la (kontinent)eŭropa. Plej detale, eblas distingi inter franca konservismo, itala konservismo, nordamerika konservismo, kaj tiel plu. Fine, oni kelkfoje kontraŭstarigas moderan kaj malmoderan (ekstreman) konservismon.

Liberala konservativismo redakti

Liberala konservativismo estas variaĵo de konservativismo kiu kombinas konservativajn valorojn kaj politikojn kun klasikaj liberalaj sintenoj.[19] Ĉar tiuj lastaj du esprimoj havis malsamajn signifojn dum tempo kaj trans landoj, liberala konservativismo ankaŭ havas vastan gamon da signifoj. Historie, la esprimo ofte rilatis al la kombinaĵo da ekonomia liberalismo, kiu pledas por malkontrolemaj merkatoj, kun la klasika konservativisma sinteno por establita tradicio, respekto por aŭtoritato kaj religiaj valoroj. Ĝi komparis sin al klasika liberalismo, kiu apogis liberecon por la individuo en kaj la ekonomiaj kaj sociaj sferoj.

 
Russell Kirk ege influis super la usona konservativismo.

Dum tempo, la ĝenerala konservativa ideologio en multaj landoj adoptis ekonomiajn liberalajn argumentojn, kaj la esprimon liberala konservismo estis anstataŭigita per simple konservismo. Tio ankaŭ estas la kazo en landoj kie liberalaj ekonomiaj ideoj estis la tradicio, kiel ekzemple en Usono, kaj estas tiel konsideritaj konservativaj. En aliaj landoj kie liberal-konservativaj movadoj iĝis la politika ĉeftendenco, kiel ekzemple en Italio kaj Hispanio, la esprimoj liberalaj kaj konservativaj povas esti sinonimaj. La liberal-konservativa tradicio en Usono kombinas la ekonomian individuismon de la klasikaj liberaluloj kun Burkeana formularo de konservativismo (kiu ankaŭ fariĝis parto de la usona konservativa tradicio, kiel ekzemple ene de la verkaro de Russell Kirk).

Kromsenco por la esprimo liberala konservativismo kiu formiĝis en Eŭropo estas kombinaĵo de pli modernaj konservativaj (malpli tradiciistaj) vidoj kun tiuj de sociala liberalismo. Tio formiĝis kiel opozicio al la pli da kolektivistaj vidoj de socialismo. Ofte tio implikas emfazi kio nun estas konservativaj vidoj da libermerkata ekonomiko kaj kredo je individua respondeco, kun sociaj liberalaj videbloj en defendo de civitanrajtoj, ekologiismo kaj subteno por limigita sociala ŝtato. En kontinenta Eŭropo, tio foje estas ankaŭ tradukita en la anglan kiel sociala konservativismo.

Konservativa liberalismo redakti

Konservativa liberalismo estas variaĵo de liberalismo kiu kombinas liberalajn valorojn kaj politikojn kun konservativaj sintenoj, aŭ, pli simple, temas pri la dekstra flanko de la liberala movado.[20][21][22] La radikoj de konservativa liberalismo estas trovitaj komence de la historio de liberalismo. Ĝis la du Mondmilitoj, en la plej multaj eŭropaj landoj la politika klaso estis formita fare de konservativaj liberaluloj, de Germanio ĝis Italio. La okazaĵoj post la Unua Mondmilito ŝanĝis la pli radikalan version de klasika liberalismo al pli konservativan (t.e. pli moderan) specon de liberalismo.[23]

Liberecema konservativismo redakti

 
La origina (anglalingva) teksto de la enkonduko al la Konstitucio de Barato, antaŭ ties 42a Amendo. Konstitucio estas grava dokumento kaj instrumento por konservi la politikajn instituciojn.

Libervolisma aŭ Liberecema konservativismo priskribas iajn politikajn ideologiojn ene de Usono kaj Kanado kiuj kombinas liberecemajn ekonomiajn temojn kun aspektoj de konservativismo. Ĝiaj kvin ĉefbranĉoj estas konstituciismo, paleoliberecanismo, novliberecanismo, konservativismo por malgranda registaro kaj kristana liberecanismo. Ili ĝenerale devias de paleokonservativuloj, en tio ke ili estas en favoro de pli persona kaj ekonomia libereco.

Agoristoj kiaj ekzemple Samuel Edward Konkin la 3-a etikedis libervolisman konservativismon kiel dekstra libertarianismo.[24][25]

Kontraste al paleokonservativuloj, libervolismaj konservativuloj apogas striktajn malkontrolemajn politikojn kiel ekzemple libera komerco, opozicio al iu nacia banko kaj opozicio al komercaj regularoj. Ili estas impete malfavoraj al pormediaj regularoj, entreprena sociala bonfarto, subvencioj, kaj aliaj areoj de ekonomia interveno.

Imposta konservativismo redakti

Imposta konservativismo estas la ekonomia filozofio de prudento en registarelspezoj kaj ŝuldo.[26] Edmund Burke, en siaj Pensoj pri la Revolucio en Francio (Reflections on the Revolution in France), argumentis ke registaro ne havas la rajton prizorgi supren grandajn ŝuldojn kaj tiam ĵeti la ŝarĝon sur la impostopaganto.

Plej konservativuloj kredas, ke la registara agado ne povas solvi la sociajn problemojn, kiaj malriĉeco kaj senegaleco. Multaj kredas, ke la registaraj programoj kiuj celas havigi servojn kaj oportunojn por malriĉuloj fakte kuraĝigas dependecon kaj malpliigas memfidon. Plej konservativuloj kontraŭas afirmativan agadon ĉe politikoj, tio estas, politikoj pri dungado, edukado, kaj aliaj areoj kiuj celas koutraŭagadi pasintan diskriminadon per speciala helpo al membroj de malavantaĝitaj grupoj. Konservativuloj kredas, ke la registaro ne devas doni specialan traktadon al unuopuloj baze sur grupa identeco.

Multaj konservativuloj, speciale en Usono, kredas, ke la registaro ne devas ludi ĉefan rolon en la regulado de negocoj kaj administrado de la ekonomio. Ili tipe kontraŭas klopodojn por trudi altajn impostojn kaj por redistribui la enspezojn por helpi la malriĉulojn. Tiaj klopodoj, ili argumentas, ne ĝuste premias la homojn kiuj enspezis sian monon danke al pena laboro.

Verda konservativismo redakti

 
Newt Gingrich parolas ĉe loka forumo en januaro 2012

Verda konservativismo estas esprimo uzita por rilati al konservativuloj kiuj integrigis verdajn konzernojn en sia ideologio.[27] Unu el la unuaj uzoj de la termino verda konservativismo estis fare de iama respublikana proparolanto de la Usona Domo de Reprezentantoj nome Newt Gingrich, en debato en mediaj temoj kun John Kerry.[28][29] Ĉirkaŭ tiu tempo, la verda konservativa movado foje estis prisignita kiel la crunchy con (krusteca trompo movado), esprimo popularigita de la gazeto National Review kaj de la verkaro de Rod Dreher.[30] La grupo Republicans for Environmental Protection (Respublikanoj por Mediprotektado) serĉas fortigi la sintenon de la Respublikana Partio en mediaj temoj, kaj apogas laborojn por konservi naturresursojn kaj protekti homan kaj median sanon.

Nacia kaj tradicia konservativismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacikonservatismo.
 
Gianfranco Fini, eksprezidento de la itala Ĉambro de Deputitoj, en 2004.

Nacikonservatismo estas politika esprimo uzita ĉefe en Eŭropo por priskribi variaĵon de konservativismo kiu koncentriĝas pli en naciaj interesoj ol norma konservativismo same kiel klopodas konfirmi kulturan kaj etnan identecon,[31] dum ne aperas sincere naciisma aŭ apogas ekstremdekstran aliron. En Eŭropo, kadre de la Eŭropa Unio, naciaj konservativuloj estas kutime eŭroskeptikuloj..[32][33]

Nacikonservatismo estas tre orientita direkte al la tradicia koncepto de familio kaj socia stabileco same kiel en favoro de limigado de enmigrado. Tiele naciaj konservativuloj povas esti distingitaj de ekonomiaj konservativuloj, por kiuj ekonomiaj politikoj por libera merkato, dereguligo kaj imposta konservativismo estas la ĉefaj prioritatoj. Kelkaj komentistoj identigis kreskantan interspacon inter nacia kaj ekonomia konservativismo: "la plej multaj partioj de La Dekstro [hodiaŭ] estas regataj de ekonomiaj konservativuloj kiuj, en ŝanĝiĝantaj gradoj, marĝenigis socialajn, kulturajn, kaj naciajn konservativulojn."[34] Nacikonservatismo ankaŭ estas rilatita al tradiciisma konservativismo.

Tradiciisma konservativismo estas politika filozofio emfazanta la bezonon de la principoj de natura juro kaj transcendenta morala ordo, tradicion, hierarkion kaj organikan unuecon, agrikulturismon, klasikismon kaj altan kulturon, kaj la intersekcajn sferojn de lojaleco.[35] Kelkaj tradiciistoj akceptis la etikedon de "reakciulo" kaj "kontraŭrevolucia", spitante la socian stigmaton kiu alkroĉis al tiuj esprimoj ekde la klerismo. Havante hierarkian vidon de socio, multaj tradiciistaj konservativuloj, inkluzive de kelkaj usonanoj, defendas la monarĥan politikan strukturon kiel la plej natura kaj utila socia aranĝo.

Kultura kaj socia konservativismo redakti

Kulturaj konservativuloj apogas la konservadon de la heredaĵo de unu nacio, aŭ de komuna kulturo kiu ne estas difinita per naciaj limoj.[36] La komuna kulturo povas esti same diverĝa kiel okcidenta kulturoĉina kulturo. En Usono, la esprimo kultura konservismo povas implici konservativan pozicion en la kulturmilito. Kulturaj konservativuloj kliniĝas rapide al tradiciaj pensadoj eĉ spite al monumentaj ŝanĝoj. Ili kredas forte je tradiciaj valoroj kaj tradicia politiko, kaj ofte havas admonan senton de naciismo.

 
Prezidanto Donald Trump dum diskurso en 2020. Li ne nur estris la plej reakciemajn sintenojn en la usona socio, sed li ankaŭ baraktis por "konservi" sian postenon, eĉ post malvenko en la balotado.

Socia konservativismo estas aparta de kultura konservativismo, kvankam ekzistas kelkaj interkovroj. Sociaj konservativuloj kredas ke la registaro havas rolon en apogado aŭ devigado de tio kion ili konsideras tradiciaj valoroj aŭ kondutoj. Socia konservativulo volas konservi tradician moralon kaj sociajn morojn, ofte tra civila kodo aŭ reguligo. Sociaj ŝanĝoj estas ĝenerale rigarditaj kiel suspektataj.

Dua signifo de la esprimo socia konservativismo evoluiĝis en la nordiaj landoj kaj kontinenta Eŭropo. Tie ĝi rilatas al liberalaj konservativuloj apogantaj modernajn eŭropajn socialajn Ŝtatojn.

Sociaj konservativuloj (en la unua signifo de la vorto) en multaj landoj ĝenerale preferas la kontraŭabortisman pozicion (tiel nomata Porviva movado kontraŭ la Porelekta movado) en la priaborta konflikto kaj kontraŭbatalas homan praĉelan esploradon (precipe se publike financite); kontraŭbatalas kaj eŭgenikon kaj homan pliigon transhumanismo) apogante biokonservativismon;[37] apogas tradician difinon de geedziĝo kiel nur por unu viro kaj unu virino; rigardas la kernan familian modelon kiel la bazan unuon de socio; kontraŭbatalas vastiĝon de civila geedziĝo kaj infan-adoptajn rajtojn al paroj de samseksemuloj (vidu Infanadoptado de samseksaj paroj); antaŭenigas publikan moralecon kaj tradiciajn familiajn valorojn; kontraŭbatalas ateismon,[38] aparte bataleman ateismon (Antiteismo), sekularismon kaj la apartigon de eklezio kaj ŝtato;[39][40][41] apogas la malpermeson de kontraŭleĝaj drogoj (Narkotaĵŝakrado kaj Narkoterorismo), prostituadon, kaj eŭtanazion; kaj apogas la cenzuron de pornografio kaj de tio kion ili pripensas esti obsceneco aŭ maldececo. La plej multaj konservativuloj en Usono apogas la mortopunon.

Religia konservativismo redakti

 
Manifestacio kontraŭ abortorajto en Parizo, Francio, 2012

Religiemaj konservativuloj ĉefe serĉas apliki la instruon de specialaj religioj al la politika- kaj sekve publika vivo, foje simple proklamante la valoron de tiuj instruoj, en aliaj tempoj havante tiujn instruan influoleĝojn.[42]

En plej modernaj demokratioj, politika konservatismo serĉas elteeni la strukturojn de tradicia familio kaj de sociaj valoroj. Konservativuloj tipe kontraŭas abortadon, samseksemajn kutimarojn, droguzadon, kaj seksajn rilatojn antaŭ geedzeco kaj ekster geedzeco. Foje, konservismaj valoroj estas enradikitaj sur religiaj kredoj, kaj kelkaj konservativuloj klopodas pliigi la rolon de religio en la publika vivo.

Progresema konservativismo redakti

Progresema konservativismo (pli ĝenerale kristana demokratio) asimilas progresemajn politikojn kune kun konservativaj politikoj. Substrekas la gravecon de sociala protekta reto por trakti malriĉecon, subtenon de limigita riĉecoredistribuo kune kun registara regulado por reguligi merkatojn je la avantaĝoj de kaj konsumantoj, entreprenistoj kaj produktantoj.[43] Progresema konservativismo unue ekestis kiel klara ideologio en Britio dum la regado de la ĉefministro Benjamin Disraeli konita kiel "Ununacia Konservativismo".[43][44]

Okazis gamo da progresemaj konservativaj registaroj. En Granda Britio, la ĉefministroj Disraeli, Stanley Baldwin, Neville Chamberlain, Winston Churchill, Harold Macmillan,[45] kaj nuna ĉefministro David Cameron estas progresemaj konservativuloj.[46][47] La encikliko Rerum Novarum de la Romkatolika Eklezio (1891) rekomendas progreseman konservativan doktrinon konatan kiel sociala katolikismo.[48] En Usono, la administrado de prezidanto William H. Taft estis progreseme konservativa kaj li priskribis sin kiel "kredanton en progresema konservativismo"[49] kaj prezidanto Dwight D. Eisenhower deklaris sin rekomendanto de "progresema konservativismo".[50] En Germanio, kanceliero Leo von Caprivi reklamis progreseman konservativan tagordon nomitan la "Nova Fluo".[51]

En Kanado, gamo da konservativaj registaroj estis progreseme konservativaj, kie la konservativa movado de Kanado plej grava estas oficiale nomita la Progressive Conservative Party of Canada (Progresema Konservativa Partio de Kanado) de 1942 ĝis 2003.[52] La ĉefministroj Arthur Meighen, R.B. Bennett, John Diefenbaker, Joe Clark, Brian Mulroney, Kim Campbell kaj Stephen Harper gvidis progresemajn konservativajn registarojn.[52] Ankaŭ ene de la kanada federacio, la provincoj de la prerio, nome Alberto kaj Saskaĉevano havas laŭlongan politikaj tradicion de progresemaj konservativaj registaroj.

Historia konservismo ĉe diversaj landoj redakti

Belgio redakti

Kun radikoj en la konservativa Katolika Partio, la Kristana Popola Partio retenis konservativan sintenon tra la tuta 20-a jarcento, subtenante la reĝon en la Reĝa Afero skandalo, subtenante la rolon de la nuklea familio kiel la volboŝtono de la socio, defendante la kristanan edukon, kaj opozicie al la aprobo de la eŭtanazio. La Kristana Popola Partio dominis la politikon en la post-milita Belgio. En 1999, la subteno al la partio falis, kaj ĝi iĝis la kvina plej granda partio de la lando.[53][54][55] Nuntempe, la Nov-Flandra Alianco estas la plej granda partio en Belgio.[56]

 
David Cameron, iama brita konservativa partiestro, en 2010.

Britio redakti

La Skota Konservisma Partio (angle Scottish Conservative Party, longe Scottish Conservative and Unionist Party; skotgaele: Pàrtaidh Tòraidheachd na h-Alba; skote Scots Conservative an Unionist Pairty) estas la skota filio de la Brita Konservisma Partio. Ĝi estas la konservisma centro-dekstra politika partio en skotlanda politiko.

Kanado redakti

La Konservisma Partio de Kanado (angle Conservative Party of Canada, france Parti conservateur du Canada) estas politika partio en Kanado kiu naskiĝis la 7-an de decembro 2003 kiel kuniĝo de du ĝistiamaj partioj, la Kanada Alianco kaj la Progresema Konservisma Partio de Kanado. Ĝi estas dekstrema partio.

Kolombio redakti

La Kolombia Konservativa Partio, fondita en 1849, havis originon el la opoziciantoj de la registaro de Generalo Francisco de Paula Santander de 1833–1837. Kvankam la termino "liberalo" estis uzita por priskribi ĉiujn hegemoniajn politikajn fortojn en Kolombio, la konservativuloj priskribis sin kiel "konservativaj liberaloj" kaj iliaj opoziciantoj estis priskribitaj kiel "ruĝaj liberaloj". El la 1860-aj jaroj ĝis la nuntempo, la partio subtenis fortajn centrajn registarojn; subtenis la katolikan eklezion, speciale sian rolon kiel la protektanto de la familio; kaj opoziciis separadon de la eklezio kaj la ŝtato. Ties politiko inkludas la juran egalecon de ĉiuj homoj, la rajton de civitanoj al propra posedrajto kaj teorian opozicion al diktatoreco. Ĝi estis kutime la dua plej granda partio de Kolombio, dum la Kolombia Liberala Partio estis la plej granda.[57]

Danio redakti

Fondita en 1915, la Konservativa Popola Partio de Danio estis la sukcedanto de Højre (laŭvorte "dekstro"). La konservativa partio estris la registaran koalicion el 1982 ĝis 1993. La partio estis frua partnero en koalicio kun la Liberaloj el 2001 ĝis 2011.[58] La partio estis anstataŭita je 11 jaroj fare de Junaj Konservativoj, nuntempe las junulara movado de la partio. La partio suferis fortan malvenkon en la parlamentaj balotadoj de Septembro 2011 en kiuj la partio perdis pli ol duonon de siaj sidlokoj kaj perdis ankaŭ registaran povon. Liberala kultura politiko dominis dum la post-milita periodo. Tamen, ĉirkaŭ la 1990-aj jaroj, malkonsentoj pri la enmigrantoj el tute diferencaj kulturoj eksplodigis konservativan malprogreson.[59]

Finnlando redakti

La konservativa partio en Finnlando estas la Nacia Koalicia Partio (en finna Kansallinen Kokoomus, Kok). La partio estis fondita en 1918 kiam kelkaj monarkiismaj partioj unuiĝis. Kvankam en la pasinto la partio estis dekstrema, nuntempe estas modere liberala konservativa partio. Kvankam la partio defendas ekonomian liberalismon, ĝi estas ankaŭ defendanto de la sociala merkatekonomio.[60]

Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gaŭlismo.
 
Nicolas Sarkozy, Prezidanto de Francio (2007–2012).

Konservatismo en Francio fokusiĝis al malakcepto de la sekularismo fare de la Franca Revolucio kaj ties sekvoj, subteno por la rolo de la Katolika Eklezio kaj la restaŭradon de la monarkio.[61] La monarkiisto idearo estis preskaŭ venkontis en la 1870-aj jaroj, sed tiam malaltiĝis ĉar la proponita reĝo malakceptis svingi la tri-koloran flagon.[62] Religiaj komplikaĵoj plialtiĝis en la epoko de 1890–1910, sed moderiĝis laŭ la spirito de unueco en la luktado de la Unua Mondmilito.[63] Ekstrema formo de konservatismo karakterizis la Reĝimon de Vichy de 1940–1944 per forta antisemitismo, opozicio al individuismo, emfazo al la familia vivo kaj al nacia direktado de ekonomio.[64]

Post la Dua Mondmilito, konservativuloj en Francio subtenis grupojn de Gaŭlistoj kiuj estis naciismaj kaj emfazis tradicion, ordon kaj regeneradon de Francio.[65] Gaŭlistoj tenis diverĝajn sintenojn pri sociaj aferoj. La nombro de konservativaj grupoj, ilia manko de stabileco kaj ilia tendenco esti identigitaj kun lokaj aferoj malhelpas simplan kategoriigon. Konservatismo estis la ĉefa politika forto en Francio ekde la Dua Mondmilito.[66] Malkutime, la post-milita franca konservatismo estis formita ĉirkaŭ la personaleco de estro, nome Charles de Gaulle; kaj ĝi ne baziĝis sur la tradicia franca konservatismo, sed sur la tradicio de Bonapartismo.[67] Gaŭlismo en Francio pluas sub Les Républicains (iam Union pour un mouvement populaire), kiu estis estrita de Nicolas Sarkozy, grava konservativa figuro en Francio.[68] La vorto "konservativa" mem estas tro uzata termino en Francio.[69]

Grekio redakti

 
Manifestacio de la ekstremdekstra naziismeca partio Ora Tagiĝo (ĥrisi avgi) en 2012.

La ĉefa inter-milita konservativa partio estis la Popola Partio (Laïkòn Kómma), kiu subtenis konstitucian monarkion kaj opoziciis al la respublikisma Liberala Partio (Kómma Fileleŭterón). Ambaŭ estis subpremataj de la aŭtoritara, konservativega kaj monarkiisma Reĝimo de la 4a de Aŭgusto de Ioannis Metaxas en 1936–1941. La PP kapablis re-grupiĝi post la Dua Mondmilito kiel parto de Unuigita Naciisma Fronto kiu enpoviĝis per kampanjo de kontraŭkomunisma, ultranaciisma platformo dul la Greka Enlanda Milito (1946–1949). Tamen, la voĉdonoj akiritaj de la PP malpliiĝis dum la nomita "Centrisma Intervalo" en 1950–1952. En 1952, Marŝalo Aleksandros Papagos kreis la Grekan Kuniĝon (Ellīnikòs Synagermós) kiel ombrelo por la dekstremaj fortoj. La Greka Kuniĝo enpoviĝis en 1952 kaj restis la ĉefa partio en Grekio ĝis 1963 — post la morto de Papagos en 1955 reformis ĝin kiel Nacia Radikala Unio (Ethnikī́ Rizospastikī́ Énōsis) sub Konstantinos Karamanlis. Dekstraj registaroj apogitaj de la reĝa palaco kaj de la armeo elpostenigis la registaron de la Centra Unio (Enosis Kentrou) en 1965 kaj regis la landon ĝis la establado de la diktatora Greka junto (1967–1974). Post la "metapolitefsi" (reĝimfalo) en Aŭgusto 1974, Karamanlis revenis el ekzilo, estris la registaron kaj fundis la partion Nova Demokratio. La nova konservativa partio havis kvar celojn: fronti la turkan ekspansiismon en Kipro, reestabli kaj plifirmigi la demokratian regadon, havigi al la lando fortan registaron kaj konstrui povegan moderan partion kiel grava forto en la greka politiko.[70]

Ankaŭ la Sendependaj Grekoj, nove formita politika partio en Grekio, subtenis konservatismon, partikulare nacian kaj religian konservatismon. La Fonda Deklaracio de la Sendependaj Grekoj forte emfazis la konservadon de la Grekia ŝtato kaj ties suverenecon, la grekan popolon kaj la hegemonion de la Greke Ortodoksa Eklezio.[71]

Islando redakti

Fondita en 1924 kiel Konservativa Partio (Íhaldsflokkurinn), la Sendependecpartio (Sjálfstæðisflokkurinn) de Islando adoptis sian nunan nomon en 1929 post la kuniĝo kun la Liberala Partio. Dekomence, ili estis la plej grandaj voĉdon-ricevantaj partioj, averaĝe ĉirkaŭ 40%. Ili kombinis liberalismon kaj konservatismon, subtenis la ŝtatigon de infrastrukturoj kaj opoziciis la klaskonfliktojn. Kvankam ĉefe en la opozicio dum la 1930-aj jaroj, ili aliĝis al la ekonomia liberalismo, sed ankaŭ akceptis la bonfaran ŝtaton post la milito kaj partoprenis en registaroj kiuj subtenis la ŝtatajn intervenon kaj protektismon. Malkiel aliaj skandanivaj konservativaj (kaj liberalaj) partioj, tiu ĉiam havis grandan sekvantaron de la laborista klaso.[72] Post la financa krizo de 2008, la partio malaltiĝis al tre malgranda subteno je niveloj de ĉirkaŭ 20–25%.

Italio redakti

Post la Dua Mondmilito, en Italio la konservativaj partioj estis reprezentataj ĉefe fare de la kristan-demokrata partio (KD), kiu registaris el la fondo de la Respubliko ĝis la dissolvo de la partio en 1994. Oficiale, la KD malakceptis ideologion de konservatismo, sed praktike en multaj aspektoj, por ekzemple la defendo de la valoroj de familio kaj la arda opozicio al la maldekstraj partioj kaj tendencoj, ĝi estis tipa konservativa partio.

En 1994, la magnato de amaskomunikiloj kaj entreprenisto Silvio Berlusconi fondis liberalkonservativan partion Forza Italia (FI). Berlusconi venkis en tri balotoj nome en 1994, 2001 kaj 2008, kaj regis la landon dum preskaŭ dek jaroj kiel Ĉefministro. Forza Italia formis koalicion kun la dekstra regiona partio Lega Nord estante en la registaro.

Krom FI, nuntempe la konservativaj ideoj estas esprimitaj ankaŭ fare de novcentra-dekstra partio estrita de Angelino Alfano. Berlusconi formis novan partion, kiu estas fakte refondo de Forza Italia (2013), tiel fondante novan konservativan movadon. Alfano servis kiel Ministro pri eksteraj aferoj. Post la balotado de 2018, Lega Nord kaj la MoVado 5 Steloj formis registaron de dekstra tendenco kun populismo.

Norvegio redakti

La Konservativa Partio de Norvegio (Norvege: Høyre, laŭvorte "dekstro") estis formita de malnovaj altklasaj ŝtataj funkciuloj kaj riĉaj komercistoj por lukti kontraŭ la populisma demokratio de la Liberala Partio, sed ĝi perdis la povon en 1884, kiam la parlamenta registaro estis por la unua fojo praktikata. Ĝi formis sian unuan registaron en parlamenta reĝimo en 1889 kaj plue alternis en povo kun la Liberaloj ĝis la 1930-aj jaroj, kiam la Laborpartio iĝis la dominanta politika partio. Ĝi havas elementojn kaj de paternalismo, fokuse al la respondeco de la ŝtato, kaj de ekonomika liberalismo. Ĝi por la unua fojo revenis en la povon en la 1960-aj jaroj.[73] Kiam estis Kåre Willoch Ĉefministro de Norvegio en la 1980-aj jaroj, oni emfazis al liberaligo de la kredito kaj de la loĝeja merkato, kaj al abolo de la monopolo de la ŝtata radio kaj televido NRK, dum oni subtenis la publikan ordon en krimjustico kaj la tradiciajn normojn en edukado[74]

Svisio redakti

Estas nombraj konservativaj partioj en la parlamento de Svisio, nome Federacia Asembleo. Tiuj estas la plej granda, nome Svisa Popolpartio (SVP),[75] la Kristandemokrata Popolpartio[76] kaj la Konservativa Demokrata Partio de Svisio,[77] kiu estas disiĝo de la SVP kreita post la elekto de Eveline Widmer-Schlumpf kiel estro de la Federacia Konsilio.[77] La dekstraj partioj havas majoritaton en la Federacia Asembleo.

La Svisa Popolpartio (SVP) estis formita en 1971 per la kunigo de la Partio de Farmistoj, Komercistoj kaj Civitanoj, formita en 1917 kaj la pli malgranda Svisa Demokrata Partio, formita en 1942. La SVP emfazis agrikulturan politikon kaj estis forta inter farmistoj en la german-parolantaj protestantaj areoj. Kiam Svislando konsideris establi pli fortajn rilatojn kun la Eŭropa Unio en la 1990-aj jaroj, la SVP adoptis pli klaran protektismajn kaj izolismajn tendencojn. Tio ebligis ties etendon al la german-parolantaj katolikaj montaraj areoj.[78] La Konsilio de Eŭropo nomis la SVP "ekstrema dekstro", kvankam kelkaj fakuloj malkonsentas kun tiu klasigo. Ekzemple, Hans-Georg Betz priskribis ĝin kiel "populisma radikala dekstro".[79] La SVP estas la plej granda partio en Svisio ekde 2003.

Turkio redakti

 
Recep Tayyip Erdoğan en 2012 dum gazetarkonferenco en Ankara.

La Adalet ve Kalkınma Partisi nome Partio de Justeco kaj Disvolviĝo, mallongigita al AKPAK Parti en la turka, estas socia konservativa politika partio en Turkujo. Ĝi evoluadis el islamismo, sed oficiale anstataŭis tiun ideologion per “konservativa demokratio”[80]. La partio estas la plej granda en Turkujo, kaj havas plimulton en parlamento kun 316 membroj. La partiestro, Binali Yıldırım, estas la landa ministroprezidento; iama estro, Recep Tayyip Erdoğan, estas prezidanto de Turkujo, kiu establis aŭtoritatisman kaj konservatisman politikon, speciale por la subpremado de opozicio, partikulare de kurdoj en sudoriento de la lando, por la uzado de la amasa trairado de elmigrantoj el Azio al Eŭropo, pere de kio atingis favorojn el la Eŭropa Unio, kaj por militinterveno en la siria enlanda milito per invado de siriaj nordaj areoj.

Sudafriko redakti

La Konservisma Partio de Sud-Afriko (afrikanse Konserwatiewe Party van Suid-Afrika) estis konservisma kaj apartisma politika partio en Sud-Afriko, aktiva ekde 1982 ĝis 2004.

Usono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prakonservismo.
  • Prakonservismo, prakonservativismopaleokonservativismo estas konservisma kaj reakciema politika filozofio, trovita ĉefe en Usono, kiu emfazas tradicion kaj civilan socion kune kun religia, regiona, nacia identecoj. Laŭ Michael Foley, klerulo pri internaciaj rilatoj, "prakonservistoj agitadas por pli striktajn kvotojn kaj limigojn de enmigrado, malfaron de multkulturismaj programoj, malcentrigon de la federacia registaro (laŭ konfederacia modelo), la relimigon de internacia komerco, pli grandan emfazon je ekonomia naciismo kaj izolismo en usona internacia politiko, kaj ĝenerale venĝeman vidpunkton pri socia ordo kiu, laŭ ili, bezonas repreni la tradiciajn liniojn distingajn kaj precipe la asignadon de roloj laŭ la kategorioj sekso, etno, kaj raso." Ĝenerale ili rigardas Usonon kiel ŝtaton por blankaj eŭropanoj kaj kontraŭas miksadon inter kulturoj kaj rasoj.

Nov-konservismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nov-konservatismo.

Nov-konservatismoNovkonservatismo (mallongita neocon en la angla, novkuloj) estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. La novkuloj influis, notinde la politikon de George W Bush por la invado de Irako en 2003. Gravaj novkuloj en la administracio de George W. Bush inkludis Paul Wolfowitz, Elliott Abrams, Richard Perle kaj Paul Bremer. La novkula influo manifestiĝis kun la doktrino de Reagan kontraŭ komunismo kaj Sovetio. Sed ĝi apogiĝis sur la Bush doktrino. Por Norman Podhoretz, la esenco de tia pensado asertis ke Usono ludis la rolon de la potenco de la Bono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Eccleshall, pp. ix, 21
  2. Jerry Z. Muller, eld. Conservatism: an anthology of social and political thought from David Hume to the present (Princeton University Press, 1997); Sheldon Wolin, 'Hume and Conservatism', American Political Science Review 48 (1954), 999-1016.
  3. Stanlis, Peter J. Edmund Burke: selected writings and speeches. New York: Transaction Publishers (2009), p. 18
  4. M. Morton Auerbach. The Conservative Illusion. Columbia University Press (1959), p. 33.
  5. Auerbach, The Conservative Illusion. (1959), p. 40
  6. Auerbach, The Conservative Illusion. (1959), p. 37
  7. Auerbach, The Conservative Illusion (1959), pp. 52–54
  8. Auerbach, The Conservative Illusion, (1959), p. 41
  9. J.J. Sack, "The Memory of Burke and the Memory of Pitt: English Conservatism Confronts Its Past, 1806-1829," Historical Journal (1987) 30#3 pp. 623-640; in JSTOR; quote on p 627
  10. Auerbach, M. Morton The Conservative Illusion. Columbia University Press (1959), pp. 39–40
  11. Eccleshall, pp. 79–80
  12. Eccleshall, p. 83
  13. Eccleshall, p. 90
  14. Eccleshall, p. 121
  15. Eccleshall, pp. 6–7
  16. Feuchtwanger, p. 273
  17. Gregory Schneider, The Conservative Century: From Reaction to Revolution (Rowman & Littlefield. 2009) p. xii
  18. ams, Ian Political Ideology Today (2nd edition), Manchester University Press, 2002, p. 46
  19. Analyzing Politics: An Introduction to Political Science Ellen Grigsby, Cengage Learning, 2008 ISBN 978-0-495-50112-1, ISBN 978-0-495-50112-1 pp. 108, 109, 112, 347
  20. france Ipolitique.fr Arkivigite je 2009-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
  21. Parties-and-elections.de
  22. Michael Gallagher, M. Laver kaj Peter Mair, Representative Government in Europe, p. 221.
  23. Allen R.T., Beyond Liberalism, p. 13.
  24. New Libertarian Manifesto. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 2014-08-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 2022-01-02.
  25. Interview With Samuel Edward Konkin III.
  26. Freeman, Robert M.. (1999) Correctional Organization and Management: Public Policy Challenges, Behavior, and Structure. Elsevier, p. 109. ISBN 978-0-7506-9897-9.
  27. Gray, John. (1995) Beyond the New Right. Routledge, p. 124. ISBN 978-0-415-10706-8.
  28. We Can Have Green Conservatism – And We Should – HUMAN EVENTS. Alirita la 20an de februaro 2010.
  29. The Case for Green Conservatism – Redstate. Alirita la 20an de Februaro, 2010.
  30. Dreher, Rod. (2006) Crunchy Cons: The New Conservative Counterculture and Its Return to Roots. Random House. ISBN 1-4000-5065-0.
  31. Mandal, V.C.. (2007) Dictionary Of Public Administration. Sarup & Sons, p. 306. ISBN 978-81-7625-784-8.
  32. http://www.parties-and-elections.de/content.html
  33. Traynor, Ian, The EU's weary travellers The Guardian, 4a de Aprilo, 2006
  34. National questions - conservatives fragmenting as liberals unite, National Review, 30an de Junio, 1997
  35. Frohnen, Bruce, Jeremy Beer, kaj Jeffrey O. Nelson, ed. (2006) American Conservatism: An Encyclopedia Wilmington, DE: ISI Books, pp. 870–75.
  36. Seaton, James. (1996) Cultural Conservatism, Political Liberalism: From Criticism to Cultural Studies. University of Michigan Press. ISBN 978-0-472-10645-5.
  37. The Next Digital Divide Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine (utne article)
  38. "No, I don't know that atheists should be considered as citizens, nor should they be considered patriots. This is one nation under God." Prezidento George H. W. Bush, http://www.positiveatheism.org/writ/ghwbush.htm Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
  39. The World & I.: Volume 1, Issue 5. (1986) The World & I.: Volume 1, Issue 5. Washington Times Corp.. “militant atheism was incompatible with conservatism”.
  40. Peter Davies; Derek Lynch. (2002) The Routledge Companion to Fascism and the Far Right. Psychology Press. ISBN 978-0-415-21494-0. “In addition, conservative Chrsitians often endorsed far-right remines as the lesser of two evils, especially when confronted with militant atheism in the USSR.”.
  41. Peter L. Berger; Grace Davie; Effie Fokas. (2008) Religious America, Secular Europe?: A Theme and Variations. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-6011-8. “If anything the reverse is true: moral conservatives continue to oppose secular liberals on a wide range of issues.”.
  42. Andersen, Margaret L., Taylor, Howard Francis. Sociology: Understanding a Diverse Society Cengage Learning, 4th Ed. (2005), pp. 469–70. ISBN 978-0-534-61716-5
  43. 43,0 43,1 Patrick Dunleavy, Paul Joseph Kelly, Michael Moran. British Political Science: Fifty Years of Political Studies. Oxford, England, UK; Malden, Massachusetts, USA: Wiley-Blackwell, 2000. pp. 107–08.
  44. Robert Blake. Disraeli. Second Edition. London, England, UK: Eyre & Spottiswoode (Publishers) Ltd, 1967. p. 524.
  45. Trevor Russel. The Tory Party: its policies, divisions and future. Penguin, 1978. p. 167.
  46. David Marr. "Power Trip: The Political Journey of Kevin Rudd", Issue 38 of Quarterly Essay Series. Black Inc., 2010. p. 126. (British Conservative Party leader David Cameron launched the Progressive Conservatism Project at Demos.)
  47. Ruth Lister. Understanding Theories and Concepts in Social Policy. Bristol, England, UK; Portland, Oregon, USA: The Policy Press, 2010. p. 53.
  48. Emile F. Sahliyeh. Religious resurgence and politics in the contemporary world. Albany, New York, USA: State University of New York Press, 1990. p. 185.
  49. Jonathan Lurie. William Howard Taft: The Travails of a Progressive Conservative. New York, New York, USA: Cambridge University Press, 2012. p. ix.
  50. Günter Bischof. "Eisenhower, the Judiciary, and Desegregation" de Stanley I. Kutler, Eisenhower: a centenary assessment. p. 98.
  51. John Alden Nichols. Germany after Bismarck, the Caprivi era, 1890–1894: Issue 5. Harvard University Press, 1958. p. 260.
  52. 52,0 52,1 Hugh Segal. The Right Balance. Victoria, British Columbia, Canada: Douglas & McIntyre, 2011. pp. 113–48.
  53. Annesley, Claire. A political and economic dictionary of Western Europe. London: Routledge, 2005. (ISBN 978-1-85743-214-5), p. 124
  54. Zig Layton-Henry, eld. Conservative Politics in Western Europe (St. Martin's Press, 1982)
  55. Paul Lucardie kaj Hans-Martien Ten Napel, "Between confessionalism and liberal conservatism: the Christian Democratic parties of Belgium and the Netherlands." en David Hanley, eld. Christian Democracy in Europe: A Comparative Perspective (London: Pinter 1994) pp. 51–70
  56. Philippe Siuberski. "Belgium gets new government with Michel as PM", 7a de Oktobro 2014.
  57. Osterling, p. 180
  58. Annesley, Claire. A political and economic dictionary of Western Europe. London: Routledge, 2005. (ISBN 978-1-85743-214-5), p. 68.
  59. Kasper Støvring, "The Turn from Cultural Radicalism to National Conservatism: Cultural Policy in Denmark." Telos 2009.148 (2009) pp. 54–72
  60. Siaroff, Alan. Comparative European party systems: an analysis of parliamentary elections since 1945. New York and London: Garland Publishing Inc., 2000. (ISBN 978-0-8153-2930-5), p. 243
  61. E.L. Woodward, Three Studies In European Conservatism. Mettenich: Guizot: The Catholic Church In The Nineteenth Century (1923) online
  62. Roger Price. (2005) A Concise History of France. Cambridge UP, p. 225. ISBN 978-0-521-84480-2.
  63. Maurice Larkin, Religion, politics and preferment in France since 1890: La Belle Epoque and its legacy (Cambridge University Press, 2002)
  64. Stanley Hoffmann, "The Vichy Circle of French Conservatives" in Hoffmann, Decline or Renewal? France since 1930s (1974) pp. 3–25
  65. Richard Vinen, "The Parti républicain de la Liberté and the Reconstruction of French Conservatism, 1944–1951", French History (1993) 7#2 pp. 183–204
  66. Viereck, Peter kaj Ryn, Claes G. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers, 2005. (ISBN 978-0-7658-0576-8) p. 205
  67. Ware, Alan. Political Parties and Party Systems. Oxford: Oxford University Press, 1996. (ISBN 978-0-19-878076-2), p. 32
  68. Hauss, Charles. Comparative Politics: Domestic Responses to Global Challenges. Belmont, CA: Cengage Learning, 2008. (ISBN 978-0-495-50109-1) p. 116
  69. Knapp, Andrew kaj Wright, Vincent. The government and politics of France. New York: Routledge, 2006. (ISBN 978-0-415-35733-3) p. 211
  70. Penniman, Howard Rae. Greece at the polls: the national elections of 1974 and 1977. Washington: American Enterprise Institute, 1981. (ISBN 978-0-8447-3434-7) pp. 49–59
  71. Ανεξάρτητοι Έλληνες - 404 error.
  72. Grofman, Bernard kaj Lijpart, Arend, editors. The evolution of electoral and party systems in the Nordic countries. New York: Agathon Press, 2002. "The Icelandic electoral system 1844–1999" de Olafur Th. Hardarson (ISBN 978-0-87586-138-8), pp. 107–108
  73. Heidar, Knut. Norway: elites on trial. Boulder Westview Press, 2001. (ISBN 978-0-8133-3200-0), pp. 66–67
  74. Francis Sejersted Høyrebølgen Store norske leksikon. Alirita en la 18a de Decembro 2013.
  75. Ziebertz, Hans-Georg. (2011) How Teachers in Europe Teach Religion: An International Empirical Study: An International Empirical Study in 16 Countries. Lit Verlag, p. 237. ISBN 978-3-643-10043-6.
  76. Juravich, Tom. (2000) Ravenswood: The Steelworkers' Victory and the Revival of American Labor. Cornell University Press, p. 133. ISBN 978-0-8014-8666-1.
  77. 77,0 77,1 Schwok, René. (2009) Switzerland – European Union: An Impossible Membership?. Peter Lang, p. 143. ISBN 978-90-5201-576-7.
  78. Siaroff, Alan Comparative European Party Systems. New York: Garland, 2000. (ISBN 0-8153-2930-X) p. 446
  79. Hainsworth, pp. 44, 74
  80. (en) Duran, Burhanettin, Secular and Islamic politics in Turkey: the Making of the Justice and Development Party,‎ , p. 80–106

Bibliografio redakti

  • Blee, Kathleen M., kaj Sandra McGee Deutsch, eld. Women of the Right: Comparisons and Interplay Across Borders (Penn State University Press; 2012) 312 paĝoj.
  • Theodore Dalrymple. Our Culture, What's Left of It: the Mandarins and the masses /, 2005
  • Blinkhorn, Martin. Fascists and conservatives : the radical right and the establishment in twentieth-century Europe / 1990
  • The Superfluous Men: Critics of American Culture, 1900–1945 / Robert Crunden., 1999
  • Recent conservative political thought : American perspectives / Russell G. Fryer., 1979
  • The Conservative Movement / Paul E. Gottfried., 1993
  • The British Right : Conservative and right wing politics in Britain / Neill Nugent., 1977
  • America alone: the neo-conservatives and the global order / Stefan A. Halper., 2004
  • Conservatism / Ted Honderich.
  • The Conservative Mind / Russell Kirk., 2001
  • The Politics of Prudence / Russell Kirk., 1993
  • The conservative press in twentieth-century America / Ronald Lora., 1999
  • From the New Deal to the New Right: race and the southern origins of modern conservatism / Joseph E. Lowndes., 2008
  • Conservatism / Jerry Z. Muller.
  • Right-wing women: from conservatives to extremists around the world / P. Bacchetta., 2002
  • Unmaking law: the Conservative campaign to roll back the common law / Jay M. Feinman., 2004
  • Radicals or conservatives?: the contemporary American right / James McEvoy., 1971
  • Conservatism: Dream and Reality / Robert Nisbet., 2001
  • Ought the Neo-Cons be Considered Conservatives?: a philosophical response / AQ: Journal of Contemporary Analysis. 75(6):32–33/40. 2003
  • Conservatism in America since 1930: a reader / Gregory L. Schneider., 2003
  • Conservatism / Noel O'Sullivan.
  • The new racism : conservatives and the ideology of the tribe / Martin Barker., 1982
  • A time for choosing: the rise of modern American conservatism / Jonathan M. Schoenwald., 2001
  • The Meaning of Conservatism / Roger Scruton.
  • Facing fascism: the conservative party and the European dictators, 1935–1940 / N. J. Crowson., 1997
  • The End of Politics: triangulation, realignment and the battle for the center ground / Alexander Lee kaj Timothy Stanley., 2006
  • Liberty, Equality, Fraternity / James Fitzjames Stephen.
  • The Graphic Guide to Conservatism: a visual primer on the conservative worldview / Olivier Ballou. [1]. 2011
  • Conservatism / Kieron O'Hara / Reaktion Books, 2011 (Reviewed in The Montreal Review ĉe The Montreal Review)
  • Carey, George (2008). "Conservatism". In Hamowy, Ronald. The Encyclopedia of Libertarianism. Thousand Oaks, CA: SAGE; Cato Institute. pp. 93–5. ISBN 978-1-4129-6580-4. LCCN 2008009151. OCLC 750831024. [2][rompita ligilo]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Conservatism en la angla Vikipedio.