Helpo:Konsiletoj

(Alidirektita el Konsiletoj)

Jen estas listo de konsiletoj por la uzanto.

  • Ne skribu konsilojn en ĉi tiu artikolo, sed en aliaj ĝustaj vikipediaj regularoj!
  • Skribu artikolon laŭ neŭtrala vidpunkto.
  • Ne kontribuu laŭvorte transprenante kopirajtaĵon! La vikipedio estas sub la GFDL. Reformulante vi povas eviti kopirajtajn problemojn - estas ĉe tekstoj nur la formulado, kiu estas protektata, ne la enhavo. Vi rajtas mallonge citi indikante la fonton.
  • Por demandoj pri lingvo, ni rekomendas: Utilaj informoj kaj Vikipedio:Lingvaĵo.
  • Nomu novan artikolon laŭ la reguloj ĉe Vikipedio:Titoloj de artikoloj.
  • Aldonu linirompojn por pli facile vidi ŝanĝojn estontece.
  • La vikipedio ne estas vortaro: por vortoj iru al la jam disvolvita Reta Vortaro aŭ la projektita vikivortaro.
  • La vikipedio ne estas TTT-katalogo: por tio iru al DMoz.
  • Mallonga artikolo kun multaj ligoj (al subtemoj) estu preferata al longa artikolo kun malmultaj ligoj.
  • Mallonga, nekompleta artikolo estas preferata al neniu artikolo. Tamen almenaŭ produktu ĝermon (minimume tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio).
  • Skribu aŭdace, ne timeme, por instigi bonan revizion. (Tamen bv. ne troigi tiurilate...)
  • Skribu prefere pri temo, kiu interesas vin multe.
  • Skribu ekzemple pri via lando, urbo, gento, religio, profesio, metio, ŝatokupo, lokoj vizititaj, ktp.
  • Skribu pri temo, kiun vi studas aŭ pri kiu vi deziras plulerni. Skribu skize, kaj poste plenigu la skizon dum vi plulernas. (Sed, kiel dirite, respektu la minimumajn kriteriojn por nova artikolo).
  • Kontribuu per artikolo, kiun vi verkis por alia TTT-ejo, lernejo, ktp.
  • Kontribuu per redaktado.
  • Malgranda kontribuaĵo hodiaŭ estas pli bona ol pli granda kontribuaĵo morgaŭ. Tamen ĉe nova artikolo eĉ la unua ĝermo konformu jam al la minimumaj kriterioj por artikolo.
  • Stilo klara estas preferata al stilo parada aŭ amuza.
  • La plimulto de legantoj nur vidos la unuan ekranon de via artikolo, do preferu skribi en la piramida stilo.
  • Antaŭ konservi uzu la butonon "Antaŭrigardo". Tralegu vian tekston, pli bone dufoje, pri eraroj. Kaj trian fojon post la konservado. Ni prezentu bonan lingvon!
  • En artikolo pri persono, tutmajuskligu la familinomon je la unua okazo en la artikolo mem (sed nek poste, nek en la artikola titolo).
  • Evitu eŭropcentrismojn!
  • Ĉiam kontrolu ŝanĝojn de anonimaj kontribuantoj.
  • Traduku artikolon, kiu estas en via nacilingva vikipedio. Bv. en la resumo indiki, de kie vi prenis la tekston, por ke posta prilaboranto povu pli facile korekti kaj daŭrigi vian tradukon.
  • Uzu interlingvajn ligojn (al la sama temo en alilingva vikipedio)!
  • Disvastigu la Vikipedion!
  • En diskutpaĝoj: ĉiam subskribu viajn komentojn pri artikoloj (sed neniam subskribu en la artikoloj mem). Oni povas tajpi tildon (~) trifoje por facile subskribi sian nomon kaj kvaran tildon por aldoni la daton.
  • Utiligu la Provejon por testi formataĵojn. Plejparte vi povas testi la efikon ankaŭ uzante la butonon "Antaŭrigardo".
  • Se vi verkas pri historiaj aferoj, uzu la tempo-formon pasinteco (-is).
  • Se estas biografia artikolo, sekvu la stilogvidon por biografiaj artikoloj
  • Se vi ne scias, kiel meti formataĵon, estas pluraj vojoj:
  1. Rigardu en la Helpo-paĝoj. (Vi povas krome serĉi nocion per la serĉokadreto maldekstre. Por vorto en helpopaĝoj vi devas serĉi dufoje: En la unua rezultopaĝo sube metu krucon ĉe "Helpo" sub "Serĉi en Nomspacoj" kaj refoje serĉu.)
  2. Rigardu en aliaj paĝoj, kie jam trovigas la dezirata formataĵo. (Tie alklaku "Redakti" kaj kopiu la formataĵon el la redaktofenestro; zorgu ne ŝanĝi la enhavon de tiu alia ekzemplo-paĝo.)
  3. Rigardu eble la helpo-paĝojn en alilingva vikipedio. Eble vi trovos la informon kaj la afero eĉ same funkcios sur niaj paĝoj. Se ne, eble vi havos novan ideon, per kiuj vortoj serĉi en niaj paĝoj.
  4. Metu la demandon sur la diskutpaĝon de iu sperta vikipediano, sendu al tiu vikipediano retmesaĝon (se eblas; tiam estas ligilo "Retpoŝti ĉi tiun uzanton" maldekstre sur ties diskutpaĝo) aŭ metu la demandon en la Diskutejon. Ĉiu komprenas, ke vi havas demandon - ni konscias, ke la helpopaĝoj estas ne jam perfektaj kaj ni ja ĉiuj iam serĉis respondojn same senespere kiel vi.