Konsilio de la Eŭropa Unio

(Alidirektita el Konsilio de Eŭropa Unio)

La Konsilio de Eŭropa Unio, ofte sed neformale nomita la Konsilio de Ministroj de Eŭropa Unio, estas unu el la ĉefaj institucioj de la Eŭropa Unio (EU), kune kun la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Konsilio kaj la Eŭropa Parlamento. Ĝi estas plenuma sed ankaŭ leĝdona institucia institucio de EU, kiu decidas pri leĝdonaj kaj buĝetaj aktoj. Ĝi dividas sian kompetentecon en kampoj submetitaj al la ordinara leĝdona proceduro kun la Eŭropa Parlamento kun kiu ĝi formas duĉambra parlamento. Tiel, la Konsilio de Ministroj reprezentas la registarojn de la membroŝtatoj dum la Eŭropa Parlamento reprezentas la civitanojn de la membroŝtatoj.

Koncilio de Eŭropa Unio
Logotipo de la Konsilio
Logotipo de la Konsilio
Tipo Institucio de Eŭropa Unio
Fondodato 1967
Sidejo Konstruaĵo Europa, Bruselo

Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio

Lingvoj angla, franca
Retejo www.consilium.europa.eu
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Konsilio sidas en la konstruaĵo Europa, situanta ĉe 175 rue de la Loi, en Bruselo, kontraŭ la ĉefsidejo de la Eŭropa Komisiono kaj proksime de la Eŭropa Parlamento.

La ministroj de la Membro-Ŝtatoj lige kun la tagordo de ĉiu kunveno (ministroj pri financo, ministroj pri sano, ktp.) sidas en la Konsilio, kun eventuale ministro de federacia ento (kaze de federaciaj ŝtatoj) rajtigita por reprezenti la federacian ŝtaton entute.

Ekde la subskribo de la Traktato de Romo, la Konsilio respondecis pri kunordigo de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Ĝi ellaboras la buĝeton kun la Parlamento kaj adoptas ĝin kun ĝia aprobo, sed decidas sole pri enspezoj. En monaferoj, ĝi fiksas la ĝeneralajn gvidliniojn por la kurza reĝimo sen interveno de la Parlamento (mona politiko ne estas parto de la areoj submetitaj al kundecido).

Ĝi ne konfuzendas kun la Eŭropa Konsilio, alia rilata EU-institucio, aŭ kun la Konsilio de Eŭropo, tute aparta internacia organizaĵo.

HistorioRedakti

La Konsilio unue aperis en la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) kiel la "Speciala Konsilio de Ministroj", starigita por kontraŭpezi la Alta Aŭtoritato (la tiama supernacia ekzekutivo, nun la Komisiono). La origina Konsilio havis limigitajn povojn: temoj rilataj nur al karbo kaj ŝtalo estis en la fako de la aŭtoritato, kaj ekster ili la konsento de la Konsilio estis nur postulata. Kiel tutaĵo, la Konsilio nur kontrolis la Altan Aŭtoritaton. En 1957, la Traktatoj de Romo establis du novajn komunumojn, kaj kun ili du novajn Konsiliojn: la Konsilio de la Eŭropa Atomenergia Komunumo (EAEK) kaj la Konsilio de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK). Tamen, pro obĵetoj super la supernacia potenco de la Aŭtoritato, iliaj Konsilioj havis pli da potencoj; la novaj plenumaj instancoj estis konataj kiel "Komisionoj".

En 1965, la Konsilio estis trafita per la "malplena seĝkrizo". Pro malkonsentoj inter franca prezidento Charles de Gaulle kaj la agrikulturaj proponoj de la Komisiono, interalie, Francio bojkotis ĉiujn kunvenojn de la Konsilio. Tio haltigis la laboron de la Konsilio ĝis la blokiĝo estis solvita la sekvan jaron per la Luksemburgia kompromiso. Kvankam iniciatite per politika veto de la Prezidanto de la Komisiono, Walter Hallstein, kiu poste perdis la Prezidantecon, la krizo elmontris difektojn en la funkciado de la Konsilio[1].

Sub la Fuzia traktato de 1967, la Speciala Konsilio de Ministroj de la EKKŜ kaj la Konsilio de la EAEC (kune kun iliaj aliaj sendependaj institucioj) estis kunfanditaj en la Konsilion de la Eŭropaj Komunumoj, kiu funkcius kiel ununura Konsilio por ĉiuj tri institucioj[2]. En 1993, la Konsilio adoptis la nomon "Konsilio de la Eŭropa Unio", post la establado de la Eŭropa Unio per la Traktato de Mastriĥto. Tiu traktato fortigis la Konsilion, kun la aldono de pli da interregistaraj elementoj en la tri-kolona sistemo. Tamen, samtempe la Parlamento kaj Komisiono estis plifortigitaj ene de la Komunuma kolono, limigante la kapablon de la Konsilio agi sendepende.

La Traktato de Lisbono aboliciis la kolonsistemon kaj donis pliajn potencojn al Parlamento. Ĝi ankaŭ kunfandis la Altan Reprezentanton de la Konsilio kun la eksterpolitika komisionano, kaj tiu nova instanco prezidas la eksterpolitikan-Konsilion prefere ol la rotacianta prezidanteco. La Eŭropa Konsilio estis deklarita aparta institucio de la Konsilio, ankaŭ prezidita de konstanta prezidanto, kaj la malsamaj konfiguracioj estis menciitaj en la traktatoj por la unua fojo.

La evoluo de la Konsilio estis karakterizita per la pliiĝo en potenco de la Parlamento, kun kiu la Konsilio devas kunhavigi siajn leĝdonajn povojn. La Parlamento ofte donis opozicion al la deziroj de la Konsilio. Tio en kelkaj kazoj kaŭzis koliziojn inter ambaŭ institucioj, kun la sistemo de la Konsilio de interregistarismo kontestanta la evoluantan parlamentan sistemon kaj supernaciajn principojn.

Roloj kaj funkciado de la Konsilio de Eŭropa UnioRedakti

 
Kunsida ĉambro de la Konstruaĵo Europa

La Konsilio estas unu el la sep institucioj de la Eŭropa Unio[nb 1][3]. Kune kun la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono, ĝi estas la ĉefa decida organo de EU[4].

RolojRedakti

La Konsilio:

  • negocas kaj adoptas EU-leĝaron, plejofte kun la Eŭropa Parlamento, surbaze de proponoj prezentitaj de la Eŭropa Komisiono, laŭ la ordinara leĝdona proceduro, ankaŭ konata kiel "kundecido", kiu validas por agaskampoj en kiuj EU havas ekskluzivan aŭ komunan kompetentecon kun la Membro-Ŝtatoj[5].
  • kunordigas la politikojn de EU-landoj.
  • evoluigas la komunan eŭropan eksteran kaj sekurecan politikon, surbaze de la gvidlinioj de la Eŭropa Konsilio.
  • finas interkonsentojn inter EU kaj aliaj landoj aŭ internaciaj organizaĵoj.
  • adoptas la ĉiujaran buĝeton de EU, kune kun la Eŭropa Parlamento.

PrezidantecoRedakti

 
Anglolingva afiŝo pri la estonia prezidanteco en la lasta duono de 2017

La prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas plenumita sinsekve dum ses monatoj de ĉiu membroŝtato, laŭ rotacia sistemo. Ne ekzistas ununura Prezidanto, sed ĉiu el la ministroj de la Membro-Ŝtato respondeca pri la Prezidanteco prezidas la panelon, en kiu ĝi sidas. Ekzemple, dum la dua duono de 2011, Pollando tenis la Prezidantecon de la Konsilio kaj la polaj ministro pri justico aŭ ministro por internaj aferoj kiu prezidas la panelo pri Justico kaj Enlandaj Aferoj. La sola escepto: la panelo pri Eksteraj Aferoj estas prezidata de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio.

Tiu ĉi prezidanteco ne estas simpla individua pozicio, sed funkcio tenata de la registaro de unu el la membrolandoj kaj reprezentata de ĝia Ŝtatestro, Registaro aŭ ĝia Ministro pri Eksteraj Aferoj ĉe internaciaj aranĝoj (plejofte, pintkunvenoj kaj oficialaj kunvenoj). Ekde 2009, ĝi vidis la kunlaboron de la registaroj de tri membroŝtatoj samtempe, kvankam nur unu oficiale tenas la prezidantecon, tiel igante ĉiun membroŝtaton partopreni en la prezidanteco dum periodo de dek ok monatoj, anstataŭ la ses kutimaj[6]. Tiel, la politika programo de la nederlanda prezidanteco por la unua duono de 2016 estas plenumita kune kun la slovaka kaj malta registaroj[7]. Tiuj ĉi tri registaroj tiel formas troikon ĉe la kapo de la Konsilio.

La rolo de la prezidanteco estas kaj politika kaj administra. Pri la administra aspekto, ĝi respondecas pri la diversaj proceduroj kaj la organizado de la Konsilio dum sia mandato. Ĉi tio inkluzivas la taskon kunvoki la konsiliojn por iliaj diversaj kunvenoj kaj organizi la diversajn komitatojn, kiel la Komitato de Konstantaj Reprezentantoj, kaj ankaŭ la laborgrupojn. La politika aspekto konsistas el rolo de mediacio kaj intertraktado. Ĉi tio inkluzivas precipe fiksi la tagordon de la Konsilio, kiu donas al la prezidanteco relative fortan influon al la laboro de la Konsilio. La prezidanteco ankaŭ havas la rolon reprezenti la Konsilion ene de EU, kaj EU ĉe neformalaj internaciaj renkontiĝoj, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj ekzemple.

PanelojRedakti

Laŭleĝe unika ento, la Konsilio sidas en multoblaj "paneloj", ĉiu traktante specifan sektoron. Ne ekzistas hierarkio inter la malsamaj paneloj de la Konsilio. Tamen la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj ekzercas kunordigan funkcion kaj havas ekskluzivan kompetentecon pri instituciaj kaj administraj aferoj.

Nur la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj kaj la Konsilio pri Eksteraj Aferoj estas menciitaj de la TEU. Laŭ la kondiĉoj de Artikolo 16 de la TEU, "La Konsilio sidas en malsamaj paneloj, kies listo estas adoptita laŭ Artikolo 236 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio. La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj certigas la konsiston de la laboro de la malsamaj paneloj de la Konsilio. Ĝi pretigas la kunvenojn de la Eŭropa Konsilio kaj certigas ilian sekvadon kune kun la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj la Komisiono. La Konsilio pri Eksteraj Aferoj ellaboras la eksteran agadon de la Unio laŭ la strategiaj linioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio kaj certigas la koherecon de la agadoj de la Unio".

La estrado de ĉiu el tiuj paneloj estas plenumita laŭvice fare de la ministro de la lando plenumanta la prezidantecon de la Konsilio. Ĉiu panelo konsistas el unu reprezentanto de ĉiu membroŝtato je ministeria nivelo, rajtigita por devontigi la registaron de la membroŝtato kiun ĝi reprezentas kaj por plenumi la voĉdonrajton. Renkontiĝoj estas ĝenerale neregulaj, krom la unuaj tri listigitaj malsupre, kiuj kunvenas unufoje monate. Nuntempe ekzistas dek paneloj[8][9]:

  • Ĝeneralaj Aferoj
  • Eksteraj Aferoj
  • Ekonomiaj kaj financaj Aferoj
  • Terkulturo kaj Fiŝkaptado
  • Justico kaj Enlandaj Aferoj
  • Dungado, Socia Politiko, Sano kaj Protektado de Konsumantoj
  • Konkurenco
  • Transportado, Komunikado kaj Energio
  • Naturmedio
  • Klerigado, Junularo, Kulturo, Aŭdvidaĵa Politiko, Sporto

Voĉdona sistemoRedakti

Depende de la koncerna areo, la Konsilio de EU adoptas siajn decidojn[10]:

  • per duobla kvalifikita plimulto: voĉdono favora de 55% de la Membro-Ŝtatoj, reprezentante almenaŭ 65% de la loĝantaro de EU (t.e. 15 Ŝtatoj kaj proksimume 291 milionoj da loĝantoj), blokanta malplimulto postulas almenaŭ kvar ŝtatojn (tri ŝtatoj reprezentantaj pli ol 35 % de la loĝantaro ne povas teorie bloki la voĉdonon)[11][12];
  • per simpla plimulto: voĉdono favora de 14 membroŝtatoj;
  • unuanime: ĉiuj voĉdonoj estas favoraj.

Voĉdonado per kvalifikita plimulto estas la plej vaste uzata voĉdona metodo en la Konsilio, kiu reprezentas ĉirkaŭ 80% de la tuta EU-leĝaro adoptita. Ĝi estas uzata kiam la Konsilio prenas decidojn laŭ la ordinara leĝdona proceduro. En la kvalifikit-plimulta balotsistemo, ĉiu ŝtato havas pezon en la voĉdono, proporcie al la grandeco de sia loĝantaro kompare kun la tuta loĝantaro de la Eŭropa Unio. La loĝantaraj datenoj de ĉiu ŝtato, kaj tial ilia pezo en la voĉdonoj, estas ĝisdatigitaj ĉiujare[13][14].

ReferencojRedakti

  1. Ludlow, N (2006). "De-commissioning the Empty Chair Crisis : the Community institutions and the crisis of 1965–6" (arkivo)
  2. La fuzia traktato, 21-a de marto 2018
  3. Artikolo 13 de la TEU
  4. La konsilio de Eŭropa Unio (arkivo) ĉe EUR-Lex, 11-a de decembro 2017
  5. Le processus de prise de décision du Conseil (arkivo) ĉe Consilium (la retejo de la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio de Eŭropa Unio)
  6. Décision 11423/06 du Conseil portant adoption de son règlement intérieur, adoptée le 12 septembre 2006 (arkivo) ĉe EUR-Lex
  7. Welk land is voorzitter van de Europese Unie (EU)? (arkivo) ĉe le retejo de la nederlande prezidanteco en 2016
  8. Secrétariat général du Conseil, Commentaire du règlement intérieur du Conseil, Règlement intérieur du Conseil européen et Règlement intérieur du Conseil, Office des publications de l'Union européenne, 2016, 124 p.
  9. Le Conseil de l’Union européenne (arkivo) ĉe Toute l'Europe, 21-a de novembro 2018
  10. Syst̀me de vote arkivo) ĉe consilium.europa.eu, februaro 2020
  11. Majorité qualifiée (arkivo) ĉe consilium.europa.eu, februaro 2020
  12. Calculateur de votes (arkivo) ĉe consilium.europa.eu, februaro 2020
  13. « Décision du Conseil modifiant le règlement intérieur du Conseil (14896/19) » (arkivo) consilium.europa.eu, 13-a de decembro 2019
  14. Qu’est-ce que la majorité qualifiée ? (arkivo) ĉe Toute l'Europe, februaro 2020

NotojRedakti

  1. La sep institucioj de la Eŭropa Unio estas la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Konsilio, la Konsilio de Eŭropa Unio, la Eŭropa Komisiono, la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, la Eŭropa Centra Banko, kaj la Eŭropa Revizora Kortumo.