Konsilio pri germana ortografio
La Konsilio pri germana ortografio (germane Rat für deutsche Rechtschreibung, RdR, prononco laŭ sistemo IFA rɑːt fyːɾ dˈɔ͡øtʃə rˈɛçtʃrˌa͡ɪbʊŋ) estas la reguliga institucio de ortografio de la norma altgermana lingvo ekde decembro 2004. Tiun taskon konfidis al ĝi la registaroj de Germanio, Aŭstrio, Svislando, Sudtirolo, Liĥtenŝtejno kaj la germanlingva komunumo de Belgio.
Konsilio pri germana ortografio | ||
---|---|---|
Rat für deutsche Rechtschreibung | ||
internacia organizaĵo erudicia societo | ||
Komenco | 2004 vd | |
Antaŭe | Zwischenstaatliche Kommission für deutsche Rechtschreibung vd | |
Geografia situo | 49° 29′ 18″ N, 8° 28′ 19″ O (mapo)49.4883292694448.4719342Koordinatoj: 49° 29′ 18″ N, 8° 28′ 19″ O (mapo) | |
Sidejo | Mannheim | |
| ||
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La korpusoj kaj vortaraj substancoj de diversaj institucioj (Leibniz-Instituto por la germana lingvo (IDS), la redakcioj de la vortaroj Duden kaj Wahrig, la vortara korpuso de la Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj la Aŭstra Vortaro (ÖWB) estas uzataj kiel referencaĵoj por klarigi dubindajn kazojn. En la lastaj jaroj, specifaj demandoj estis traktitaj, interalie estis konstruita korpuso de bazlernejaj literumaj vortaroj kaj ankaŭ korpuso de reklamaj tekstoj. La konsilio havas sian konstantan sidejon en la Leibniz-Instituto por la germana lingvo en Mannheim, Germanio.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Rat für deutsche Rechtschreibung, "Konsilio por germana ortografio" (germane)
- Leibniz-Institut für deutsche Sprache, "instituto Gottfried Wilhelm Leibniz por la germana lingvo", Mannheim (germane)