Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo

Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo (angle World Wide Web Consortium, mallongigita W3C) estas firmaaro fondita en 1994. Ĝi difinas la normojn, aŭ pli ĝuste rekomendojn, de la Tut-Tera Teksaĵo, ekzemple HTML, XHTML, XML, CSS, PNG, SVG kaj SOAP.

Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
emblemo
normiga organizaĵo
Dum 1-a de oktobro 1994 –
Geografia situo 42° 21′ 43″ N, 71° 5′ 27″ U (mapo)42.36205556-71.09083333Koordinatoj: 42° 21′ 43″ N, 71° 5′ 27″ U (mapo)
Map
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
Fondodato 1-a de oktobro 1994
Sidejo Kembriĝo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo konsorcio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

W3C estas estrata de Tim Berners-Lee, la iniciatinto de HTTP (la HiperTeksto-Transiga Protokolo) kaj HTML (Hiperteksta Marklingvo), sur kiuj baziĝas TTT.

Rekomendo de W3C iras tra stadioj: Malneto (Working Draft), Lasta Voko (Last Call), Proponita Rekomendo (Proposed Recommendation) kaj Kandidata Rekomendo (Candidate Recommendation). Ĝi finiĝas kiel Rekomendo (Recommendation), aŭ estas forlasita.

Estas la tasko de la firmaoj agi laŭ la rekomendoj, kaj tion plej multaj ja faras.

Eksteraj ligilojRedakti