Konstancio la 2-a
Konstancio la 2-a (latine Flāvius Iūlius Cōnstantius; naskiĝis en Sirmio 317 kaj mortis en 361) estis romia imperiestro de 337 ĝis sia morto. Kelkaj historiistoj rigardas lin kiel Bizanca imperiestro, sed li regis la tutan imperion.
Konstancio la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Flavius Julius Constantius | |||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 317 en Sirmium, Romia Imperio | ||||
Morto | 3-an de novembro 361 (44-jaraĝa) en Kilikio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | febro vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno • Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Konstantena dinastio vd | ||||
Patro | Konstanteno la Granda vd | ||||
Patrino | Faŭsta vd | ||||
Gefratoj | Helena • Constantina • Constans • Konstanteno la 2-a • Crispus vd | ||||
Edz(in)o | Faustina • daughter of Julius Constantius • Eusebia vd | ||||
Infanoj | Constantia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo Redakti
Li estis filo de imperiestro Konstanteno la 1-a kaj frato de Konstanteno la 2-a kaj Konstanto. Li estis kronprinco kun siaj fratoj kaj Flavio Dalmacio. Post la morto de sia patro en 337, kaj la mortigo de Dalmacio, Konstancio kaj siaj fratoj iĝis kunimperiestroj. Liaj fratoj estis mortitaj de uzurpanto Magnecio en 350 kaj Konstancio iĝis sola imperestro.
Dum lia regado estis inaŭgurita fare de la episkopo ariana Eŭdoksio de Antioĥio en la 15-a de februaro 360 la unua preĝejo kiu estis konata kiel Μεγάλη Ἐκκλησία —Megálē Ekklēsíā, «Granda preĝejo»— aŭ Magna Ecclesia en latina, poste katedralo kaj poste Hagia Sofia.