Konstancja Czartoryska

Konstancja Zofia z Czartoryskich Poniatowska (naskiĝis la 19-an de februaro 1695 en Varsovio, mortis la 27-an de oktobro 1759 en Malczyce) – pola nobelulino, pli aĝa filino de Kazimierz Czartoryski kaj Izabela Elżbieta Morsztyn. Patrino de naŭ infanoj, en tio de la pola reĝo Stanisław August Poniatowski kaj Izabella Poniatowska.

Konstancja Czartoryska
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1696 (1696-01-29)
en Varsovio
Morto 27-an de oktobro 1759 (1759-10-27) (63-jaraĝa)
en Malchitsi
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Patro Kazimierz Czartoryski
Patrino Izabela Elżbieta Morsztyn
Frat(in)oj Michał Fryderyk Czartoryski • Teodor Kazimierz Czartoryski • August Aleksander Czartoryski
Edz(in)o Stanisław Poniatowski
Infanoj Kazimierz Poniatowski • Stanislao Aŭgusto Poniatowski • Ludwika Maria Poniatowska • Franciszek Poniatowski • Aleksander Poniatowski • Izabella Poniatowska • Andrzej Poniatowski • Michał Jerzy Poniatowski
vdr

Vivo redakti

Konstancja Poniatowska estis priskribata kiel persono eksterordinare inteligenta kaj ambicia, sed samtempe estis tre religia, preskaŭ devota. Verŝajne ŝia dua filo Franciszek estis junaĝe destinita al klerikaro kaj sendita al animzorga seminario. Septembre 1733 Konstancja kune kun infanoj forveturis al Gdańsk, kie loĝis dum ses jaroj, zorgante pri ĉiuflanka edukado de siaj infanoj. En 1739 revenis al Varsovio, kie daŭris konstruo de la palaco de familio Poniatowski ĉe la str. Krakowskie Przedmieście laŭ projekto de Jan Zygmunt Deybl. Komence ŝi kunlaboris kun siaj fratoj, fine de la vivo retiriĝis de politika vivo, kverelita kun gefratoj. Entombigita en Janów, nun Ivano-Frankove (Lviva provinco).

Bibliografio redakti

K. Zienkowska, Stanisław August Poniatowski, Zakład Narodowy imienia Ossolińskich, Vroclavo 2004, ISBN 83-04-04725-X, p. 9–11, 15–17, 25–30, 66–70.