Konstanteno (papo)

papo de la katolika eklezio

KonstantenoKonstantino, latine Constantinus naskiĝis nekonatan daton en Sirio kaj mortis la 9-a de aprilo 715. Li estis papo ekde la 25-a de marto 708 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Sisinio kaj sekvis lin Gregorio la 2-a.

Papo
Papo
Konstanteno
88-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de la 25-a de marto 708
ĝis la 9-a de aprilo 715
Antaŭulo Sisinio
Sekvanto Gregorio la 2-a
Persona informo
Naskiĝo en la dua duono de la 7-a jarcento
en Granda Sirio
Morto 9-an de aprilo 715 (0715-04-09)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Gefratoj Sisinio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

De siria deveno, li partoprenis la Trian koncilion de Konstantinopolo dum la regado de papo Agatono. Li ankaŭ partoprenis je la 6-a Koncilio de Konstantinopolo kiel delegito de la papo Vitaliano (680-681) kaj sukcesis altiri al si la favoron de la imperiestro Justiniano la 2-a. Post la falo de la imperiestro, Konstanteno rifuzis agnoski lian posteulon Filipiko Bardano, kiu apogis la monotelismon, kiun papo Konstanteno kaj la plejparto de la antaŭaj kaj postaj papoj en Romo konsideris herezon.

Vidu ankaŭ

redakti