Konstantin Ciolkovskij

Konstantin Eduardoviĉ CIOLKOVSKIJ aŭ (pole Konstanty Edward Ciołkowski, ruse Константин Эдуардович Циолковский; n. 17-a de septembro 1857 en Iĵevskoje, Rjazanja provinco de Rusio, † 19-a de septembro 1935 en Kaluga) estis sciencisto, astronomo, sciencfickcio verkisto, matematikisto, fizikisto, filozofo kaj inventisto, eltrovinto de komonaŭtiko. Li interesiĝis al multaj aferoj, irante de aerŝipoj ĝis raketoj, de sun-maŝinoj ĝis esplorado de mar-profundoj, de rezonado pri kaŭzoj de kosmo ĝis komunhomara lingvo ( "AO" - artefarita kosma lingvo).

Konstantin Ciolkovskij
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1857 (1857-09-05)
en Izhevskoe, Rjazana gubernio,  Rusia Imperio
Morto 19-an de septembro 1935 (1935-09-19) (78-jaraĝa)
en Kaluga, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Tombo Kaluga vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRespubliko Rusio vd
Alma mater Vyatka men's gymnasium vd
Subskribo Konstantin Ciolkovskij
Familio
Edz(in)o Q28357677 vd
Infanoj Q15707329 vd
Profesio
Okupo aerokosma inĝeniero • matematikisto • inventistoverkisto • sciencfikcia verkisto • fizikistofilozofoastronomosciencisto • kosmologo • instruisto vd
Laborkampo kosmonaŭtiko • ballooning • rocket dynamics vd
Aktiva en Borovsk vd
Verkado
Verkoj raketekvacio de Ciolkovskij vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

poldevena (patro Edward Ciołkowski estis pola nobelo de la blazono Jastrzębiec el Volinio sendita kiel proskribito (ekzilito) fare de rusa caro al Siberio, patrino Maria Jumaŝeva tatardevena kun iom da sango ukraina), li estis pioniro de la kosmoesplorado

Li malsaniĝis kiel dekjara junulo pro skarlatino kaj iĝis preskaŭ surda: pro tio li devis forlasi la lernejon kaj li edukis sin hejme. Lin sendis lia familio en Moskvon por plustudi. Li studis tie dum 3 jaroj fizikon, astronomion, mekanikon kaj geometrion. Poste venigis lin lia patro hejmen, kie li instruis matematikon kaj fizikon, ĝis li en 1882 ekinstruis kiel matematika instruisto en la distrikta lernejo de Borovsk en la regiono de Kaluga, 160 kilometrojn sudoriente de Moskvo. Dumtempe li edziĝis kaj iĝis patro.

Ciolkovskij interesiĝis pri scienc-fikcio, kaj entuziasmiĝinte pri Jules Verne, komencis verki pri interplanedaj kosmovojaĝoj. Iom post iom li iĝis scienc-fikcia verkanto de teoriaj traktatoj.

Ekde 1885 la aŭtodidakta Ciolkovskij faris multajn pripensojn pri praktike realigeblaj kosmoflugoj.

Kiam li aĝis 30 jarojn, li publikigis teorian ekzamenon pri direktebla tutmetala aerŝipo. Li konstruis en ĉambro de sia loĝejo unuan ventokanalon de Rusio, kiu ebligis mezuri la aerreziston. Tiutempe li ekdediĉis sin tute al la raketoesploroj. Li konkludis ke la ĝis tiam uzitaj, konataj solidmaterialaj raketoj ne taŭgas por atingi la kosmon. Li estis la unua kiu proponis por la raketa esploruzi likvajn materialojn (hidrogeno, oksigeno kaj karbonhidrogenoj).

La pinto de lia laboro estis la raketa bazformulo, kiun li publikigis en 1903 en la rusa periodaĵo: "Scienca Panoramo" sub la titolo: "Esploro de la kosmo per reakciaj aparatoj". Krom la detala laboro pri la likvaĵa raketa propulsio, fridigo de brulĉambro, direktado de la raketo per turbina direktilo kaj turbodirektado, donis li per la raketa bazformulo ankaŭ la principon de plurŝtupa raketo je scienca bazo. Li ankaŭ okupiĝis pri la problemoj de la funkciado de kosmostacioj kaj pri la industria uzebleco de la kosmo kaj la ekspluatado de ties utilaj materialoj.

Ciolkovskij, per tiuj ideoj, estis antaŭtempa pensulo kaj trovis nenian komprenon en la cara Rusio. Li vivis dum la rusa revolucio tre retiriĝinte, sed lian laboron agnoskis kaj apogis nur la politika sistemo de Sovetunio.

Lian nomon portas ankaŭ kratero sur la Luno. En lia Kaluga domo funkcias muzeo.

Komuna lingvo redakti

La problemo de unueca lingvo okupis la menson de Ciolkovskij dum multaj jaroj. Jam en 1915 en la broŝuro "Formiĝo de Tero kaj sunsistemoj" li dediĉis al ĝi apartan ĉapitron. Konstantin Ciolkovskij evoluigis siajn pensojn en la broŝuro "Komunhomara aboco, ortografio kaj lingvo", eldonita en 1927. Li estis membro de la Sovetlanda esperantista Unio[1][2].

Referencoj redakti

  1. (ru) M.Arlazorov, 27. Разные мысли (Diversaj pensoj), Да здравствует жизнь! (en: Milita literaturoà.
  2. (ru) Arlazarov, "Ciolkovskij", eld. Molodaja Gvardia, Moskvo, 1962

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti