Konstitucia Demokratia Kolektiĝo

La partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo (france Rassemblement constitutionnel démocratique (RCD), arabe التجمع الدستوري الديمقراطي, estas politika partio en Tunizio, kiu ricevis sian nunan nomon la 17-an de februaro 1988, sed jam ekzistas ekde la jaro 1934.

Konstitucia Demokratia Kolektiĝo
partio
Komenco 27-a de februaro 1988 vd
Fino 9-a de marto 2011 vd
Antaŭe Socialist Destourian Party vd
Lando(j) Tunizio vd
Sidejo Tunizo
Ideologio

tunizia naciismo • sekularecoaŭtoritatismo

Fondinto(j) Zine El Abidine Ben Ali vd
Ĉefestro(j) Zine El Abidine Ben Ali vd
vdr

Partiestro ĝis la 14-a de januaro 2011 estis la eksa ŝtata prezidanto Zine El Abidine Ben Ali. La partio havas socialisme aŭtoritatan orientiĝon kaj praktikas dividon de ŝtataj kaj religiaj (islamaj) funkcioj, do ne estas aparte islamisma. Ĝi estas plena membro de la Socialista Internacio.

Historio redakti

La partio estas la rekta sekvanto de du pli aĝaj partioj: la politika grupiĝo Néo-Destour ("nova konstitucio") fondiĝis la 2-an de marto 1934 fare de la posta ŝtata prezidanto Habib Bourguiba, agis komence aparte inter tunizianoj en suda Francio kaj luktis por la ŝtata sendependiĝo de Tunizio disde la kolonia potenco Francio, kaj la "Socialista Destour-Partio" (france Parti Socialiste Destourien, arabe الحزب الاشتراكي الدستوري), kiu havis tiun nomon inter 1964 kaj 1988. Sud tiuj tri diversaj nomoj la partio ekde la ŝtata sendependiĝo de Tunizio disde la kolonia potenco Francio en 1956 estas la gvida politika forto de la lando.

Laŭ la stato de januaro 2011, kiam el sia posteno de ŝtata prezidanto forpeliĝis la partiestro Zine El Abidine Ben Ali, la partio havis 152 el la sume 189 seĝoj en la ĉambro de deputitoj de la tunizia parlamento. Krome la partio tiumomente havis ĉiujn parlamentajn seĝojn en la alia ĉambro de la nacia parlamento, nomata ĉambro de konsilistoj (Chambre des conseillers). La 15-an de januaro la parlamenta prezidanto Fouad Mebazaâ transprenis la dumtempan ŝtatan prezidantecon kaj ankaŭ nomumiĝis partiestro.

Eksteraj ligiloj redakti