Konstitucia Kongreso (Usono)

La Konstitucia Kongreso[1] (konata ankaŭ kiel Filadelfia Kongreso,[1] la Federacia Kongreso,[1] aŭ la Granda Kongreso de Filadelfio) okazis el la 25a de Majo al la 17a de Septembro, 1787, en Filadelfio, por decidi pri problemoj en la regado de Usono, kiu estis funkciante laŭ la Artikoloj de Konfederacio sekve la sendependeco el Granda Britio. Kvankam la Kongreso estis planita por revizii la Artikolojn de Konfederacio, la intenco el la multaj proponantoj, ĉefe ĉe James Madison kaj Alexander Hamilton, estis krei novan registaron anstataŭ fiksi tiun ekzistitan. La delegitoj elektis George Washington por prezidi la Kongreson. La rezulto de la Kongreso estis la kreado de la Usona Konstitucio, lokigante la Kongreson inter la plej gravaj eventoj de la historio de Usono.

Pentraĵo Sceno ĉe la subskribo de la Konstitucio de Usono

La plej polemikaj disputoj temis pri la kompono kaj elekto de la Senato, kiel difiniĝos la "proporcia reprezenteco" (ĉu inkludi sklavojn aŭ aliajn propraĵojn), ĉu dividi la plenuman povon inter tri personoj aŭ investi la povon en unusola prezidento, kiel elekti la prezidenton, kiom longe lia regotempo estos kaj ĉu li povos prezentiĝis al reelekto, pri kiuj deliktoj estus nepersekuteblaj, la naturo de fuĝinta sklavo, ĉu permesi la abolon de la sklaveca komerco, kaj ĉu juĝoj estos elektitaj de la leĝofara aŭ plenuma instancoj. Plej el la tempo dum la Kongreso estis uzata por decidi pri tiuj temoj, dum la povoj leĝofara, plenuma kaj juĝa ne estis tre multe disputataj. Post la komenco de la Kongreso, la delegitoj dekomence interkonsentis pri la principojn de la Kongreso, poste interkonsentis pri la Virginia Plano de Madison kaj ekmodifis ĝin. Komitato produktis la finan version de la konstitucio, kiu estis voĉdonita kaj sendita al la ŝtatoj.

Delegitaro redakti

(*) Ne subskribis la finan malneton de la Usona Konstitucio. Randolph, Mason kaj Gerry estis la solaj tri ĉeestantoj en Filadelfio tiutempe, kiuj rifuzis subskribi.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Jillson, Calvin C.. (2009) American Government: Political Development and Institutional Change (5a eld.). Taylor & Francis. ISBN 978-0-203-88702-8.

Bibliografio redakti


Eksteraj ligiloj redakti