Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko

La Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko (en itala: Asamblea Costituente della Repubblica Italiana) estis parlamenta ĉambro kiu ekzistis en Italio el la 25a de junio 1946 ĝis la 31a de januaro 1948. Ĝi havis la taskon redakti konstitucion por la Itala Respubliko, kiu estis anstataŭanta la Italan Reĝlandon post la itala enlanda milito.

Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko
Assemblea Costituente della Repubblica Italiana ciao ciao
Konstitucifara Asembleoparlamenta periodo
Komenco 25-a de junio 1946 vd
Fino 31-a de januaro 1948 vd
Antaŭe National Council of the Kingdom of Italy vd
Poste Itala Parlamento vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Palazzo Montecitorio
vdr
Francesco Saverio Nitti, Ivanoe Bonomi kaj Vittorio Emanuele Orlando, 1946.

La 2an de junio 1946 okazis balotado en Italio, la unua el 1924. Rajtis voĉdoni ĉiuj viroj kaj (por la unua fojo) ĉiuj virinoj, pli aĝaj ol 21 jaroj. La voĉdonantoj ricevis balotilon por la elekto inter Respubliko kaj Monarkio, kaj unu por la elekto de la deputitoj de la nova Konstitucianta Asembleo; tiu havos la taskon redakti novan konstitucian kadron, laŭ tio establita per dekreto de la 16a de marto 1946.

Subkribo de la Konstitucio de la Itala Respubliko la 27an de decembro 1947.

La referendumo de la 2-a de junio rezultis en venko de la ŝanĝo al Respubliko per 12.7 milionoj de voĉdonoj, kontraŭ 10.7 milionoj poraj al pluigo de monarkio. Umberto la 2-a, la lasta reĝo de la lando, foriris el Italio la 13an de junio 1946. La 18an de junio 1946, la tribunalo Corte di Cassazione proklamis oficiale la venkon de la Respubliko.

Prezidantoj de la Asembleo estis unue la socialisto Giuseppe Saragat kaj poste la komunisto Umberto Terracini.

Post la morto de Emilio Colombo la 24 de junio 2013 estante 93-jaraĝa, ne restis survivantaj membroj de tiu Asembleo. Teresa Mattei, la lasta virino survivinta de la Asembleo, mortis la 12an de marto 2013 estante 92-jaraĝa.

Bibliografio redakti

  • Enzo Cheli (a cura di), La fondazione della Repubblica: dalla Costituzione provvisoria all'Assemblea Costituente, Il Mulino, Bologna, 1979.
  • Ugo De Siervo (a cura di), Verso la nuova Costituzione, Il Mulino, Bologna, 1980.