Konstitucio de Afganio

La Konstitucio de Afganio estas la suprema leĝo de la ŝtato Afganio, kiu utilas kiel leĝa kadro inter la afgana registaro kaj la afganaj civitanoj.[1][2][3] Kvankam Afganio (Afgana Imperio) estis farita ŝtato en 1747 fare de Ahmad Ŝaho Durrani,[4] la plej frua afgana konstitucio estis verkita dum la regado de la Emiro Abdur Rahman Ĥano en la 1890-aj jaroj sekvite de versio de 1923.[5][6]

La nuna Afgana konstitucio estis aprobita per interkonsento en Januaro 2004 post la Loja Ĝirga de 2003.[3] La konstitucio konsistas el 162 artikoloj kaj estis oficiale subskribita de Hamid Karzai la 26an de Januaro, 2004.[1][2] Ĝi evoluis el la Afgana Konstitucia Komisiono mandatata de la Traktato de Bonn. La konstitucio havigas elektitan Prezidenton kaj Nacian Asembleon. La transira registaro de la provizora prezidento Hamid Karzai estis validigita post la Loja Ĝirga de 2002. La unua prezidenta elekto de 2004 post la nova konstitucio estis validigita, okazis en Oktobro 2004, kaj Karzai estis elektita por kvinjara tempoperiodo. La unua elekto por la Nacia Asembleo estis prokrastita ĝis Septembro 2005.

Ĝi estis efektive nuligita en 2021 post la retiriĝo de usonaj fortoj el Afganio kaj la ascendo de la talibano al potenco. En septembro, la nova talibana registaro asertis ke partoj de la konstitucio (1964) kiuj ne kontraŭdiris islaman juron restus en efiko [7]. Tamen, en majo 2022, la konstitucio de 2004 daŭre estas elmontrita en la afgana registara retejo kiel "Konstitucio en efektivo" [8], sed la talibano ofte deklaris, ke ili konsideras ĝin nelegitima, nevalida kaj imperiisma dokumento, kaj praktike la rajtoj enhavitaj en la konstitucio ne estas plenumitaj [9].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Constitution of Afghanistan (PDF). Supreme Court Afghanistan (3a de Januaro, 2004). Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2010-12-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2021-08-31.
  2. 2,0 2,1 Constitution of Afghanistan (2004). President of Afghanistan (2004). Alirita 2010-12-08.
  3. 3,0 3,1 Constitution. The Embassy of Afghanistan (2006). Alirita 2010-12-08.
  4. Afghan Kings Since 1747. The Embassy of Afghanistan. Alirita 2010-12-08.
  5. Constitutional History of Afghanistan. Encyclopædia Iranica. Alirita 2010-12-08.
  6. Constitution of Afghanistan (1923). Afghanistan Online. Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2010-12-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2016-09-16.
  7. Ayaz Gul, "Taliban Say They Will Use Parts of Monarchy Constitution to Run Afghanistan for Now", Voice of America, September 28 2021
  8. Enforced Constitution of Afghanistan, Afghanistan Ministry of Justice
  9. Shamshad Pasarlay, "Afghanistan’s Unwritten Constitution under the Taliban Arkivigite je 2022-12-03 per la retarkivo Wayback Machine", I.Connect, May 17 2022

Eksteraj ligiloj redakti