Konstitucio de Filip Orlik

La Konstitucio de Filip OrlikPaktoj kaj konstitucioj de rajtoj kaj liberecoj de la Zaporogoj (en ukraina Конституція Пилипа Орлика (Konstytutsiya Pylypa Orlyka); Пакти і Конституції прав і вольностей Війська Запорозького (Pakty i Konstytutsii Prav i Volnostei Viyska Zaporozkoho), en latina Pacta et Constitutiones Legum Libertatumque Exercitus Zaporoviensis) estis konstitucia dokumento de 1710 verkita de Hetmano Filip Orlik, nome kozako de Ukraina, tiam ene de Respubliko de Ambaŭ Nacioj.[1]

Konstitucio de Filip Orlik
konstitucio
Aŭtoroj
Aŭtoro Filip Orlik
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
La unua paĝo de la Benderia Konstitucio. Tiu kopio estis verkita en Latino kaj probable skribita de la propra Hetmano Filip Orlik. La originalo estas konservita en la Naciaj Arkivoj de Svedio.

Ĝi establis demokratan normon por la povdisiĝo en registaro inter la leĝdonaj, plenumaj, kaj juĝistaraj branĉoj, bone antaŭ la publikigo de Spirito de la Leĝoj de Montesquieu. Tiu konstitucio ankaŭ limigis la plenuman aŭtoritaton de la hetmano, kaj establis demokratie elektitan kozakan parlamenton nome la Ĝeneralan Konsilion. Tamen, la projekto de Orlik por sendependa ukraina Ŝtato neniam realiĝis, kaj lia konstitucio, skribita en ekzilo, neniam estis ratifikita. Ĉiukaze ĝi estis unika en sia historia periodo, kaj estis unu el la unuaj ŝtataj konstitucioj en Eŭropo.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Dogovor i postanovlenie mezhdu Get'manom Orlikom i voiskom Zaporozhskim v 1710, en Chteniia v Imperatorskom obshchestve istorii i drevnostei rossiiskikh (Moscow 1858)
  • Krupnyts’kyi, B. Het'man Pylyp Orlyk i ioho politychna diial’nist’ (1672–1742) (Warsaw 1938)
  • Vasylenko, M. The Constitution of Pylyp Orlyk, AUA, 6, n 3-4 (1958)
  • Sliusarenko, A. H.; Tomenko, M. V. Istoriia Ukrainskoi Konstytytsii, "Znannia," (Ukraine 1993), ISBN 5-7770-0600-0

Eksteraj ligiloj redakti