Konstruaĵo Louise-Weiss
La Konstruaĵo Louise-Weiss, ankaŭ nomata Konstruaĵo de Eŭropa Parlamento n ° 4 (KEP 4), estas la sidejo de la Parlamento de Eŭropa Unio situanta en Strasburgo, Francio.
Konstruaĵo Louise-Weiss | |||
---|---|---|---|
parlamentejo | |||
Prezento | |||
Arkitekto | Architecture Studio | ||
Dato de konstruo | 1999 | ||
Alteco | 72 metroj | ||
Geografio | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Grand Est | ||
Loko | Strasburgo | ||
Geografia situo | 48° 35′ 51″ N, 7° 46′ 10″ O (mapo)48.5973787.769578Koordinatoj: 48° 35′ 51″ N, 7° 46′ 10″ O (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiLa konstruaĵo estis konstruita antaŭvide al la pligrandigo de Eŭropa Unio en 1995 kaj 2004 por gastigi ĝis 1000 deputitojn; antaŭe la Parlamento kunuzis la instalaĵojn de la Konsilio de Eŭropo kaj la duonciklon de la Eŭropa Palaco, inaŭguritan en 1977.
La konstrulaboroj komenciĝis en novembro 1993 kaj daŭriĝis 6 jarojn; la konstruaĵo Louise-Weiss estis inaŭgurita la 14-an de decembro 1999 de la prezidanto de la franca respubliko Jacques Chirac kaj la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Nicole Fontaine, ĝi portas la nomon de Louise Weiss, ĵurnalisto kaj franca politikisto, kiu kreis la samnoman fondaĵon celitan etendi sian agadon favore al eŭropa unueco kaj la sciencoj pri paco. Piedira ponto estis konstruita super la Ill por ligi la Parlamenton al la Eŭropa Palaco[1].
Strukturo
redaktiLa konstruaĵo konsistas el 220,000 m2 da oficejoj disigitaj sur 20 niveloj (17 superteraj kaj tri en la kelo)[2] kaj la tereno reprezentas 4,5 hektarojn. La duonciklo havas 750 sidlokojn por deputitoj kompletigitaj per 785 sidlokoj por publiko. La totala kosto de la konstruaĵo kalkuliĝis al 337 milionoj da eŭroj.
Referencoj
redakti- ↑ La inaŭguro de 1999 Arkivigite je 2020-11-30 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe LWP
- ↑ PSS archi: Louise Weiss (arkivo) ĉe CVCE