Konstruaĵo de Slovaka Radio

La Slovakradia Konstruaĵo (slovake Budova Slovenského rozhlasu) estas en Bratislavo, ĉefurbo de Slovakio.

Konstruaĵo de Slovaka Radio
burokonstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Štefan Svetko • Stefan Durkovic • Barnabas Kissling vd
Lando Slovakio vd
Situo Bratislavo
Situo
Geografia situo 48° 9′ 15″ N, 17° 6′ 51″ O (mapo)48.1541666717.11416667Koordinatoj: 48° 9′ 15″ N, 17° 6′ 51″ O (mapo)
Konstruaĵo de Slovaka Radio (Slovakio)
Konstruaĵo de Slovaka Radio (Slovakio)
DEC
Konstruaĵo de Slovaka Radio
Konstruaĵo de Slovaka Radio
Situo de Konstruaĵo de Slovaka Radio
Map
Konstruaĵo de Slovaka Radio
vdr
Slovakradia Konstruaĵo.

Ĝi havas formon de kapaltera piramido. Lokanoj aludas al ĝi kiel Radia Diamanto. Arkitektoj de tiu projekto estis Štefan Svetko, Štefan Ďurkovič kaj Barnabáš Kissling kaj estis kompletigita en 1983.[1] La projekto ekis en 1967. La konstruaĵoj estas 80 metrojn alta kaj havas 522-sidlokan koncertejon kun granda koncertorgeno. La unua testa radielsendo estis farita en 1984 kaj regula radielsendado ekis la 27an de Marto 1985.

La Slovakradia Konstruaĵo estas unu el ĉefaj arkitekturaj mejloŝtonoj el Bratislavo. Ĝi estis konstruita kiam socialisma realismo estis la oficiala arkitektura stilo en Ĉeĥoslovakio. Tamen, la arkitektoj rajtis ĝui konsiderindan liberon eksperimenti ĉe la dezajno de la konstruaĵo. Unu el la arkitektoj, nome Štefan Svetko, poste observis, ke "dum tiuj jaroj, arkitekturo ekevitis ideologion, la stultecon de antaŭfabrikitaj domblokoj, kaj pluigis la antaŭmilitan tradicion kiam ni faris bonajn konstruaĵojn kompareblan kun disvolvigoj aliloke en la mondo".[2]

Kvankam nun la konstruaĵo estas en la urbocentro de Bratislavo, la iama loko estis periferia en la tempo de ties koncepto.

Notoj redakti

  1. Slovak Radio Alirita la 12an de Aŭgusto 2022.
  2. "Slovenský rozhlas -- príbeh jednej budovy na jedno použitie". Arkivigite je 2022-07-26 per la retarkivo Wayback Machine hnporadna.hnonline.sk (en slovaka). Alirita en 2021-03-07.