Konstruado

(Alidirektita el Konstrui)

Konstruado estas agado, kiu produktas daŭrajn artefaritajn ejojn, firme ligitajn kun la grundo, kiuj ebligas restadi tie ŝirmita kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo (domojn) kaj ĉiajn substrukturaĵojn, sumatajn per la nocio konstruaĵo. Oni ĝenerale disdividas la konstruadon je surtera konstruado kaj subter(nivel)a konstruado.

Militista usonarmea konstruroto en Afganio.

Laŭ Francisko Azorín konstrui estas Kunmeti partojn en ĝusta loko k. ordo por formi tuton.[1] Li indikas etimologion el la latina construere, el cum + struere (kun akumuli). Kaj li aldonas la terminojn konstruaĵo, por objekto konstruata, edifico, monumento, muro k.c.; konstruistokonstrulaboristo, konstruado, konstruarto, konstrumaterialo, konstrumaŝino, konstruŝtono, konstrugrundo, konstrutereno, konstruplano, konstruestro, rekonstrui, dekonstrui, subkonstrui.[2]

Malkonstrui redakti

Malkonstruado en konstruado estas aparta tekniko kaj arto kiu dependas de la specifa celo de la malkonstruota edifico aŭ parto, de la rekonstruota konstruaĵo, de la medio, de la disponeblaj resursoj ktp.

Laŭ Francisko Azorín Detrui estas Dekonstrui, malkonstrui, ĉu iom post iom, ĉu subtilforme.[3] Kaj li indikas etimologion el la latina destruere, el de + struere (de construi).[4]

Biokonstruado redakti

La biologia konstruado aŭ biokonstruado baziĝas sur naturaj materialoj, eluzo de la naturaj energifontoj. Oni konstruas ekzemple domojn el adobo, ligno. La murojn oni kalkas per bovokazeo kaj kalcio; traktado de lignoj okazas per linoleo kun abelvakso. La tegmenton kovras preparita fragmito kaj ofte aperas tie sunkolektoro, sunĉeloj.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  2. Azorín, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  4. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Alilingve redakti