Konstruligno

ligno, tranĉita en bastonegojn, por konstruado

Konstrulignosegita ligno, konata ankaŭ simple kiel ligno, estas ligno kiu estis transformita en traboj kaj lignaĵoj, kiel etapo en la procezo de produktado de ligno. La ligno estas uzita ĉefe cele al strukturoj, sed ĝi havas ankaŭ multajn aliajn uzojn.

Segita ligno cele al konstruado.
Tipa uzado de ligno por la konstruado: traba strukturo.

La ligno povas esti liverita segita aŭ rabotita en unu aŭ pliaj el ties flankoj. Krom la ligno por pasto, la malneta ligno estas la krudmaterialo por la fabrikado de mebloj kaj la fabrikado de aliaj varoj kiuj postulas tranĉadon kaj formadon. Ĝi estas disponebla en multaj specoj, inklude malmolajn kaj molajn lignojn, kiel blanka kaj ruĝa pinoj, pro ĝia malmultekosteco.[1]

La finproduktita ligno estas liverita en normigaj grandoj, ĉefe por la konstruindustrio, ĉefe ĉe mola ligno, de specoj de koniferoj, inklude pino, abio, cedro kaj cikuto, sed ankaŭ malmola ligno, por altkvalitaj plankoj. Plej ofta estas fabrikado el mola ligno ol el malmolaj lignoj, kaj 80% de la segita ligno devena de mola ligno.[1]

Pro siaj uzoj, konstrulignoj kontrastas kun aliaj lignotipoj kiuj celas aliajn uzojn, kiel ĉe brulligno, lignokarbo, ĉarpentado, meblofarado ktp.

Notoj redakti