Konsuma nestamasulo

La Konsuma nestamasulo (Megapodius alimentum) estas formortinta megapodo kiu estis indiĝena de Fiĝioj kaj Tongo en sudokcidenta Pacifika Oceano. Ĝi estis origine priskribita el subfosiliaj restoj kolektitaj de David Steadman el arkeologia loko en la insulo Lifuka en la insularo Haapai de la rexlando Tongo. La specifa epiteto kaj la komuna nomo aludas el evidenta uzado de la specio kiel manĝo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Konsuma nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Megapodius
Specio: M. alimentum
Megapodius alimentum
(Steadman, 1989)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Poste oni trovis restojn ankaŭ en la insuloj Lakeba kaj Mago de la arkipelago Laŭo de Fiĝioj fare de Trevor Worthy. Ŝajne ĝi iĝis formortinta pro troa ĉasado sekve de homa setliĝo en la insuloj.[2]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Referencoj redakti

  1. Steadman, D.W. (1989). “New species and records of birds (Aves: Megapodiidae, Columbidae) from an archaeological site on Lifuka, Tonga”, Proceedings of the Biological Society of Washington (102), p. 537–552. 
  2. Worthy, Trevor H. (2000). “The fossil megapodes (Aves: Megapodiidae) of Fiji with descriptions of a new genus and two new species.”, Journal of the Royal Society of New Zealand 30 (4), p. 337–364. [rompita ligilo]