Kontaktoro estas elektra aparato desegnita por establi aŭ interrompi la pason de kurento per elektra aŭ pneŭmatika regado.

Elektra simbolo de tripolusa kontaktoro: maldekstre la bobeno, centre la tri povumaj kontaktiloj,
dekstre kroma kontaktilo.

Uzado redakti

Ĝi havas la saman funkcion ol electrajn relajsojn, krom ke liaj kontaktiloj estas provizitaj por subteni kurentojn multe pli gravajn[1]. Tiele la nura diferenco inter elektromeĥanika relajso kaj kontaktoro estas la ĉeesto aŭ foresto de povumaj kontaktiloj, kiu povas permesi aŭ interrompi la pasojn de fortaj kurentoj[1]. Kontaktoro povas esti konsiderata kiel "povuma relajso" aŭ relajso kiel "kontaktoro sen povumaj kontaktiloj" [1].

La povumaj kontaktiloj estas celitaj rezisti la aperon de arko pro grava kurento, dum la malfermo aŭ fermo de la crirkvito; tiel, ili havas gravan malŝaltan kapablon. Aliflanke, la kroma kontakto havas malgravan malŝaltan kapablon, ĉar ĝi estas parto de la rega sistemo de la aparataro, en kiu la kurentoj estas malaltaj vidalvide al tiuj de la povuma parto.

Kontaktoroj estas uzataj por nutri industriajn altpovumajn motorojn (ofte preter 50 kW) kaj pli ĝenerale konsumantojn kun altaj povumoj. Ili havas gravan[2],[3],[4] malŝaltan kapablon. Ili estas ankaŭ uzataj en hejma medio por nutri elektrajn aparatojn kiel ekzemple hejtinstalaĵon aŭ akvovarmigilon, pro tio ke la regaj organoj (termostato, hora ŝaltilo kaj aliaj regaj kontaktiloj) riskus esti rapide difektitaj kaze de tro grava kurento.

Laŭ siaj uzoj ili povas esti unupolusaj, dupolusaj, tripolusaj aŭ ankoraŭ kvarpolusaj, alidirante ili enhavas de unu al kvar povumajn kontaktilojn.

Klasifiko redakti

Laŭ ĝia konstruo redakti

  • Elektromagneta kontaktoro estas funkciigata per elektromagneto.
  • Elektromekanika kontaktoro estas funkciigata per servomotoro, kiu movigas la akson portantan la ŝaltilojn.
  • Pneŭmatika kontaktoro estas funkciigata de kunpremita aero.
  • Hidraŭlika kontaktoro estas funkciigata fare de la olea premo.
  • Statika kontaktoro estas konstruita surbaze de tiristoroj sen mova meĥanika parto; sed ĝi havas kelkajn malavantaĝojn: dimensionoj devas esti multe pli grandaj ol necesaj por aliaj tipoj, la povumo dispelita estas granda, ĝi estas tre sentema al eksternaj elektraj parazitoj kaj havas liko-kurento; krome, la kosto estas multe pli alta ol ekvivalenta elektromekanika kontaktoro.

Du tipoj de elektromagnetaj kontaktoroj redakti

Pri la povumaj kontaktoroj la regaj bobenoj estas ofte interŝanĝeblaj, permesante regi la kontaktoron per malsamaj tensioj (24 V, 48 V, 110 V, 230 V, 400 V); tiu tensio povas esti kontinua aŭ alterna.

  • Kontaktoro por de alterna kurento (AK)

Ĝi estas la plej kutime uzata hodiaŭ. La merkato proponas ampleksan gamon da grandoj, depende de la povuma kontrolenda. AK-kontaktoro postulas magnetan kernon kun feraj folioj por limigi kirlokurentojn kaj dratkupran buklon sur la supra flanko de la poluso por defazigi la magnetan kampon helpante forigi la tendencon al vibrado de la kontaktiloj.

La daŭro por fermi kontaktilojn varias de 150 al 300 milisekundoj, depende de la amplekso de la kontrolenda povumo.

Dum la malfermo de kontaktoj la kurento aŭtomate nuliĝas dank 'al la principo de la alterna kurento, sen risko de danĝera tro longdaŭra elektra arko, kio ekzistas en kontaktoroj por kontinua kurento.

  • Kontaktoro por kontinua kurento (KK)

Ĝi estas nepre pli dika kaj pli peza (kaj pli multekosta) ol sia alia AK-tipo.aranĝo. Tio pli granda aranĝo postulas specialan fasonadon de siaj kontaktoj ĉirkaŭataj de elŝalta ĉambro por povi rezisti kaj kontroli intensan arkon produktitan dum interrompo de KK-cirkvitoj; ankaŭ necesas pli bona aliro al kontaktiloj por inspektado kaj prizorgado. Tia povuma kontaktoro havas helpan volvaĵon por "blovi" la arkon. lokitan tuj sub la ejo kie la arko okazas, pligrandigante ĉi tiun al la elŝalta ĉambro por faciligi ĝian rapidan estingon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 angle, Terrell Croft, Wilford Summers, American Electricans' Handbook, 11-a eldono, paĝoj 7-124, New York, McGraw Hill, 1987 (ISBN=0-07-013932-6).
  2. france, Katalogo Télémécanique 1933, paĝoj 7-368
  3. france Katalogo Groupe Schneider 97/ 98, paĝoj 162-217.
  4. Autres appareils modulaires (Aliaj modulaj aparatoj) (france). Legrand. Alirita la 16-a de aprilo 2012..